Otto Eduard Leopold von BISMARCK, grafo de Bismarck-Schönhausen, duko de Lauenburg, princo de Bismarck (naskiĝis la 1-an de aprilo 1815 en Schönhausen ĉe Magdeburgo - mortis la 30-an de julio 1898 en Friedrichsruh ĉe Hamburgo), nomata "la Fera Kanceliero", estis prusa politikisto, kaj unuiganto de Germanio.
|
| « Oni pleje mensogas antaŭ elekto, dum milito, kaj post ĉasado. » | | « Es wird niemals so viel gelogen wie vor der Wahl, während des Krieges und nach der Jagd. » |
|
|
| « Ju malpli la homoj scias pri kiel oni faras kolbasojn kaj leĝojn, des pli bone ili dormas. » | | « Je weniger die Leute davon wissen, wie Würste und Gesetze gemacht werden, desto besser schlafen sie. » |
|
|
| « Iom da amikeco valoras pli ol la admiro de la tuta mondo. » | | « Ein bißchen Freundschaft ist mir mehr wert als die Bewunderung der ganzen Welt. » |
|
|
| « Ni ne faru la eraron kun aliopiniuloj, ke ni dubu pri ilia komprenkapablo aŭ ilia bonvolo. » | | « Verfallen wir nicht in den Fehler, bei jedem Andersmeinenden entweder an seinem Verstand oder an seinem guten Willen zu zweifeln. » |
|
|
| « Kiam oni diras ke oni principe aprobas iun aferon, tio signifas ke oni ne havas la plej etan intencon realigi ĝin. » | | « Wenn man sagt, daß man einer Sache grundsätzlich zustimmt, so bedeutet es, daß man nicht die geringste Absicht hat, sie in der Praxis durchzuführen. » |
|
|
| « La libereco estas lukso kiun ne ĉiu povas permesi al si. » | | « Die Freiheit ist ein Luxus, den sich nicht jedermann gestatten kann. » |
|
|
| « Ju pli fortaj ni estas, des pli malverŝajne estas la milito. » | | « Je stärker wir sind, desto unwahrscheinlicher ist der Krieg. » |
|
|
| « La politiko ne estas scienco, kiel multaj de la sinjoroj profesoroj emas imagi; ĝi estas arto. » | | « Die Politik ist keine Wissenschaft, wie viele der Herren Professoren sich einbilden, sondern eine Kunst. » |
|
|
| « Kiam ie ajn oni konkludas inter du potencoj la plej sendanĝer-aspektan konvencion, oni devas tuj demandi sin, kiun oni volas atenci. » | | « Wenn irgendwo zwischen zwei Mächten ein noch so harmlos aussehender Pakt geschlossen wird, muß man sich sofort fragen, wer hier umgebracht werden soll. » |
|
|
| « Revoluciojn preparas geniuloj, faras fanatikuloj, kaj ĝiajn fruktojn konsumas aĉuloj. » |
|
|
| « Ve al tiu ŝtata aganto, kiu ne zorgos anticipe trovi tian pravigon por milito, kiu ankaŭ post la milito plu havos signifon. » | — Otto von Bismarck |
|
|
| « [pri Balkanio] Oni devas klare komprenigi al tiuj ŝafoŝtelantoj, ke la eŭropaj registaroj ne havas kialojn dorloti iliajn aspirojn kaj atenti iliajn internajn luktojn. » | — Otto von Bismarck |
|
|
| « Kiam vi volu trompi la mondon, diru la veron. » | — Otto von Bismarck |
|
|
| « Sistemo de Klemens von Metternich spegulis koncepton de la 18-a jarcento, kiam la universo estis traktata kiel grandega horloĝa mekanismo kun elementoj ideale alĝustigitaj unu al alia tiel ke kolapso de unu signifis misfunkciadon ankaŭ de ĉiuj aliaj. Otto von Bismarck reprezentis novan eraon en scienco kaj politiko. Li traktis la universon ne kiel mekanikan ekvilibron, sed en ĝia moderna versio – kiel konsistantan el eroj, troviĝantaj en senĉesa movado kaj reciproka influado, kio kreas por ni realon. Lia plej ŝatata filozofo-biologia doktrino estas la evolua teorio de Darwin, bazita sur principo de postvivado de plej bone adaptitaj. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Pro majstra kompreno de nuancoj en dispozicio de la fortoj kaj ilia distribuo, kiun havis Otto von Bismarck, li povis dum sia tuta vivo anstataŭigi filozofiajn limigojn, kaŭzatajn de la sistemo de Klemens von Metternich, per politiko de sinlimigo. Sed pro tio, ke tiuj ĉi nuancoj estis ne tiom evidentaj por sukcedintoj kaj imitantoj de Bismarck, laŭlitera sekvado al principoj de reala politiko kondukis ilin al troa dependeco de milita forto, kaj de tie iris rekta vojo al armilkonkuro kaj du mondmilitoj. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| « Otto von Bismarck, soleca persono dum sia vivo, estis eĉ malpli komprenita post foriro de sur scenejo, akirinte mitajn konturojn. Liaj sampatrujanoj memoris pri tri militoj, garantiintaj la unuigon de Germanio, sed forgesis pri malfacilegaj preparaj operacioj, kiuj ebligis tiujn ĉi militojn, kaj pri tiu modereco, kiu necesis por profiti iliajn fruktojn. Ili vidis manifestiĝojn de forto, sed malsukcesis penetri profundan analizon, sur kiu tiuj ĉi fortoj baziĝis. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « La kanceliero staris al imperiestro kaj Reichstag pli proksime ol ili ambaŭ unu al la alia. Pro tio en certaj limoj Otto von Bismarck povis kvereligi inter si germanajn internajn instituciojn same kiel li faris tion kun eksterlandaj ŝtatoj, realigante sian eksteran politikon. Neniu el posteuloj de Bismarck posedis por tio lertecon, nek kuraĝon. Rezulto de tio iĝis naciismo, kiu estante ne ekvilibrigita de demokratio, transformiĝis je ŝovinismo, dum senigita je ĉia respondeco demokratio iĝis senfrukta. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| « Otto von Bismarck foje diris ke kiam kunsidas kvin ludantoj, oni prefere ludu ĉe la flanko de tri. Sed post kiam el kvinopo de la potencoj – Anglio, Francio, Rusio, Aŭstrio kaj Germanio – Francio iĝis malamika lando, Britio estis nealirebla pro sia politiko de “brila izolado”, aperis ambigueco en pozicio de Rusio pro ĝia konflikto kun Aŭstrio. En tiu situacio Germanio bezonis aliancanon same kun Rusio kaj kun Aŭstrio por formi triopon… Tiel rilatoj inter Germanio kaj Rusio iĝis ŝlosilo al la eŭropa paco. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « [pri Otto von Bismarck kaj Benjamin Disraeli] Ambaŭ ili iĝis subtenantoj de Realpolitik kaj ne toleris tion, kion ili nomis “morala ĵargono”. Religiaj kromtonoj de Gladstone (homo, kiun malestimis ambaŭ kaj Disraeli kaj Bismarck), estis konsiderataj de ili kompleta stultaĵo. Nek Bismarck, nek Disraeli sentis eĉ etan kompaton al la balkanaj slavoj, kiujn ili konsideris ĉiamaj incitemaj tumultuloj. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « En 1882, en la duan jaron post formiĝo de la dua “Unio de tri imperiestroj”, Otto von Bismarck metis siajn retojn eĉ pli vaste, konvinkinte Italion transformi la Duoblan Union inter Aŭstrio kaj Germanio je la Triopa Unio, inkludinta Italion. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « Kialo pro kiu germanaj ŝtataj agantoj estis obseditaj je ideo de kruda forto, estis tio ke Germanio, malsame ol aliaj naciaj ŝtatoj, ne havis integran filozofian bazon… Strikte dirite, Germanio de Otto von Bismarck tute ne estis efektivigo de revoj pri kreado de nacia ŝtato, ĉar li intence ekskludis el ĝi la aŭstriajn ĝermanojn… Manko de intelektaj radikoj estis la ĉefa kialo de necelkonscieco de la germana ekstera politiko. Memoro pri tio ke Germanio dum longa tempo servis kiel ĉefa militejo de Eŭropo estigis ĉe la germana popolo profunde enradikiĝintan senton de manko de sekureco. Kvankam la imperio de Bismarck estis nun la plej pova ŝtatego en la kontinento, al la germanaj gvidantoj ĉiam ŝajnis ke ilin atendas iu malklara minaco, kion atestas ilia obsedo je konstanta batalpreteco, ŝarĝita je militema retoriko. Germanaj militaj strategoj ĉiam eliris el neceso sin defendi kontraŭ kombino de ĉiuj najbaroj de Germanio samtempe. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « En la 19-a jarcento ekzistis du modeloj de sistemo de povekvilibro: brita modelo kies ekzemplo estis aliro de Lord Palmerston kaj Benjamin Disraeli, kaj la Bismarck-modelo. La brita aliro konsistis en atendi ĝis aperos rekta minaco al la ekzistanta povekvilibro antaŭ ol sin engaĝi en la afero, tiukaze preskaŭ ĉiam helpante al malpli forta flanko. Aliro de Bismarck konsistis je serĉado de rimedoj por preventi aperon de problemoj per starigado de proksimaj rilatoj kun maksimuma nombro de la flankoj, kreado de interkruciĝantaj sistemoj de unioj kaj uzado de aperanta sekve de tio influo por detenado de pretendoj de la konkurantoj. Kiom ajn strange tio aspektu konsiderante usonan sperton de rilatoj kun Germanio dum la du mondmilitoj, la Bismarck-stilo de traktado de povekvilibro eble plej kongruas al la tradicia usona aliro al internaciaj aferoj. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|