Memoro estas la kapablo mensa gardi informojn por poste uzi ilin. Ĝi estas multe studata de la kognitiva psikologio kaj de la neŭroscienco.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
|
| « Oni devas rememorigi nin re kaj refoje, ke la Naturo estas plena de paradoksoj. » | | « (angle) We have to be reminded over and over again that Nature is full of paradoxes. » | — Henry Fairfield Osborn |
|
|
| « Ĉiam memoru, ke estas neeble paroli en tia maniero ke vi ne povas esti miskomprenata: ĉiam estos iu, kiu miskomprenas vin. » | | « (angle) Always remember that it is impossible to speak in such a way that you cannot be misunderstood: there will always be some who misunderstand you. » | — Karl Popper |
|
|
| « Memoru... la Forto estos kun vi, ĉiam. » | | « (angle) Remember... the Force will be with you, always. » | — George Lucas, Star Wars |
|
|
| « Vivoj de grandaj viroj ĉiuj memorigas nin, ke grandeco ne facilas. Ĉiuj morgaŭaj herooj estas la herezuloj de hodiaŭ. » | | « (angle) Lives of great men all remind us greatness takes no easy way. All the heroes of tomorrow are the heretics of today. » | — Yip Harburg |
|
|
| « Memoro ne estas nur la spuro de la pasinta tempo sur ni; ĝi estas la gardanto de tio, kio estas signifa por niaj plej profundaj esperoj kaj timoj. » | | « (angle) Memory is not just the imprint of the past time upon us; it is the keeper of what is meaningful for our deepest hopes and fears. » | — Rollo May |
|
|
| « En tempoj kiel tiuj ĉi, estas utile memori, ke ĉiam estis tempoj kiel tiuj ĉi. » | | « (angle) In times like these, it's helpful to remember that there have always been times like these. » | — Paul Harvey |
|
|
| « Evidente la faktoj neniam nur atingas vin, sed estas inkluzivitaj de imago, kiu estis formita de via antaŭaj spertoj. Memoroj pri la pasinteco ne estas memoroj pri faktoj sed memoroj pri viaj imagoj pri la faktoj. » | | « (angle) Obviously the facts are never just coming at you but are incorporated by an imagination that is formed by your previous experience. Memories of the past are not memories of facts but memories of your imaginings of the facts. » | — Philip Roth |
|
|
| « Mi nature estas kontraŭsklaveca. Se sklaveco ne estas erara, nenio estas erara. Mi ne povas memori, kiam mi ne tiel pensis kaj sentis. » | | « (angle) I am naturally anti-slavery. If slavery is not wrong, nothing is wrong. I can not remember when I did not so think, and feel. » | — Abraham Lincoln |
|
|
| « Tre eble Radio Magallanes estos silentigita kaj la trankvila metalo de mia voĉo ne trafos vin. Ne gravas. Vi plu aŭskultos ĝin. Mi ĉiam estos apud vi. Almenaŭ mia memoro estos tiu de digna homo kiu estis lojala al la Patrujo.[1] » | | « (hispane) Seguramente Radio Magallanes será acallada y el metal tranquilo de mi voz ya no llegará a ustedes. No importa. La seguirán oyendo. Siempre estaré junto a ustedes. Por lo menos mi recuerdo será el de un hombre digno que fue leal con la Patria. » | — Salvador Allende, Lastaj publikaj vortoj de Salvador Allende |
|
|
| « Memoro kaj forgeso estas kiel vivo kaj morto unu por la alia. Vivi estas memori kaj memori estas vivi. Morti estas forgesi kaj forgesi estas morti. » | | « (angle) Memory and forgetfulness are as life and death to one another. To live is to remember and to remember is to live. To die is to forget and to forget is to die. » | — Samuel Butler |
|
|
| « Estas bona afero por malklera viro legi citaĵlibrojn. Famaj Citaĵoj de Bartlett estas admirinda verko, kaj mi atente studis ĝin. La citaĵoj, gravuritaj sur la memoro, donas al vi bonajn pensojn. Ili ankaŭ instigas vin legi la aŭtorojn kaj serĉi pli. » | | « (angle) It is a good thing for an uneducated man to read books of quotations. Bartlett's Familiar Quotations is an admirable work, and I studied it intently. The quotations when engraved upon the memory give you good thoughts. They also make you anxious to read the authors and look for more. » | — Winston Churchill |
|
Referencoj