Intertraktoj estas politika procezo dum kiu partoprenintoj diskutas pri iu temo celante atingi interkonsenton.
|
| « …por ŝtatestroj estas preskaŭ ĉiam granda eraro profundiĝi je detaloj de intertrakta procezo. Ili tiukaze devas lerni detalojn, pri kiuj kutime zorgas ministroj pri eksteraj aferoj, kaj deflankiĝi je detala pridiskutado de aferoj, pli konvenaj al iliaj subuloj, do mankas al ili tempo por okupiĝi pri tiuj problemoj, kiujn povas solvi nur ŝtatestroj. Kaj ĉar neniu homo sen evoluinta egoo atingas gvidajn postenojn, kompromiso iĝas malfacile atingebla kaj sakstratoj iĝas danĝeraj. Konsiderante ke fortikeco de interna pozicio de intertraktanto ofte dependas de almenaŭ ŝajnigo de sukceso, tiaj intertraktoj plej ofte koncentriĝas je kaŝado de kontraŭdiroj ol je la esenco de la problemo. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Elmontro de preteco malofte rapidigas pason de intertraktoj. Neniu sperta ŝtata aganto akceptas solvon nur pro tio, ke lia kunparolanto sentas neceson hasti; li prefere uzos tiun malpaciencon por ricevi pli favorajn kondiĉojn. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Ĉiaj intertraktoj kun la sovetiaj diplomatoj transformiĝis je elprovado de eltenemo; ne eblis atendi iujn ajn cedojn ĝis la estro de la sovetia delegacio konvinkiĝis persone – kaj speciale ĝis li konvinkis tiujn, kiuj legis liajn telegramojn en Moskvo – ke estas atingita la lasta limo de flekseco de la alia flanko. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Kutime ĝuste premo de rezultoj de agoj sur batalkampo devigas komenci intertraktojn. Kaj forigo de tia premo malaltigas stimulojn ĉe la malamiko intertrakti serioze kaj instigas ĝin al longigo de la intertraktoj espere de eventualaj unuflankaj gestoj. Nome tio okazis en Koreio… nombro de viktimoj, spertitaj de Usono dum periodo de la intertraktoj, superis ilian nombron dum la tuta antaŭa periodo de la grandskala milito. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « …kiam intertraktoj iĝas celo en si mem, ilin ekregas la flanko, kiu plej pretas ĉesigi ilin aŭ almenaŭ kapablas krei tian impreson. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Mao Zedong, Zhou Enlai kaj poste Deng Xiaoping – ili ĉiuj estis elstaraj personoj. Mao Zedong estis stratego kapabla vidi estontecon, severa, senkompata, foje sangavida revoluciulo, Zhou Enlai estis eleganta, ĉarma, brila administranto kaj Deng Xiaoping estis reformisto de bazaj konvinkoj. Ĉiuj tri estis enkorpigo de la ĝeneralaj tradicioj de komplika analizo kaj transformado de sperto de la antikva lando surbaze de instinkta apartigo de io konstanta kaj taktike necesa. Ilia stilo de intertraktoj grave diferenciĝis de la stilo de la sovetia flanko. Sovetiaj diplomatoj preskaŭ neniam priparolas konceptajn aferojn. Ilia taktiko estas akcento je problemo interesanta Moskvon en tiu konkreta momento kaj ili pretis batali por ĝia solvo kun hunda obstino, celinta ne tiom konvinki la partnerojn pri intertraktoj, sed ĉefe lacigi ilin… Kvintesencon de tia aliro al la eksterpolitika diplomatia agado enkorpigis Andrej Gromiko. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|