Respubliko Prusujo
Respubliko Prusujo Respubliko Prusio | |||||||||||||||
| |||||||||||||||
subŝtato • historia lando | |||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
38 175 986
| ||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||
liberŝtato (respubliko) • parlamenta respubliko
| |||||||||||||||
Papiermark • Renta marko • regnomarko
| |||||||||||||||
| |||||||||||||||
La respubliko Prusujo aŭ respubliko Prusio, kiu malvolvis kadre de la Novembra Revolucio en Germanujo de 1918 el la prusa monarĥio, estis la plej granda federaciero de la Germana Regno dum la Vajmara Respubliko. Laŭ sia konstitucio el 1920 parlamenta respubliko, Prusujo montriĝis kiel politike pli stabila ol la regno mem. La respublikon preskaŭ kontinue regis partioj de la Weimarer Koalition: SPD, DDP kaj Zentrumspartei, dumtempe kompletigitaj per la DVP. Je nur mallongaj interrompoj la Socialdemokratoj prezentis per Paul Hirsch kaj Otto Braun la ĉefministrojn. Precipe la ministroj pri internaj aferoj Carl Severing kaj Albert Grzesinski antaŭenigis la reformon de administrado kaj polico laŭ respublika senco, tiel ke Prusujo dum la Vajmara Epoko validis kiel bastiono de demokratio. Per la kontraŭkonstitucia[1] ŝtatrenverso el 1932 Regna Kanceliero Franz von Papen submetis la landon al la Regna Registaro kaj prenis tiel al ĝi ĝian memstarecon. Per tio la respubliko fakte jam estis ĉesinta ekzisti antaŭ la nazia potencopreno en Germanujo, kvankam laŭforme plue oficis prusa registaro sub Hermann Göring. Post la fino de la Dua Mondmilito la leĝo de la Aliancita Kontrolkonsilantaro ordonis la 25-an de februaro 1947 ankaŭ jure la malfondadon de Prusujo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.gonschior.de/weimar/Preussen/index.htm
- http://www.preussen-chronik.de/_/episoden_jsp/period=5.html
- Heinrich August Winkler: Artikolo de la pereo de Prusujo en Spiegel Online de la 21-a de aŭgusto 2007
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Juĝo de la Regna Juĝejo de la 25-a de oktobro 1932