Karobarbo
Karobarbo | ||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||
Ceratonia siliqua L. | ||||||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||||||||
Karobarbo aŭ karobujo (Ceratonia siliqua) estas arba plantospecio el ordo de la fabaloj, el familio de fabacoj. Ĝi estas dioika planto, kies sekigita frukto estas la karobo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Karobarbo estas grandalta (ĝis 20 m), daŭrafolia arbo de la mediteranea regiono. Ĝi havas kunmetitajn (pinatajn) (pare loba) brilglatajn, malhele verdajn foliojn, kiuj konsistas el 6-10 malmolaj folieroj. La floroj estas senpetalaj, malgrandaj, ruĝetaj, kreskas rekte sur la branĉoj. La guŝfrukto (karobo) estas plata, nigrabruna, longanta 10-20 cm kaj entenanta 8-12 grajnojn, kiuj enpremiĝas en la karnecan parton de la perikarpo. La sukerhava, interna tavolo de la guŝoŝelo estas manĝata aŭ oni uzas la elpremitan sukon el ĝi.
Uzo de karobo
[redakti | redakti fonton]Oni uzas la frukton de tiu palearktisa arbo en la nutraĵindustrio, kiel bestan furaĝon, en la kosmetika kaj papera industrioj. Oni produktas el la muelita ŝelo fermentigitajn trinkaĵojn, vickafaĵon. Oni mezuris pli frue per la tre precizaj grajnoj eĉ diamanton kaj oron (1 grajno ~ 1 karato).
La karoba faruno, produktita el la endospermio de la grajnoj estas nutraĵ-densiga materialo kiel E410, stabiligaĵo de laktaĵoj kaj bakdolĉaĵoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Algarrobo (Malago)
- Iberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj
- Meza Atlaso
- Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj
- Orient-mediteraneaj koniferaj-sklerofilaj-foliarbaj arbaroj