El Sotillo
El Sotillo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19491 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 34 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 53′ N, 2° 38′ U (mapo)40.881944444444-2.6327777777778Koordinatoj: 40° 53′ N, 2° 38′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 026 m [+] | ||
Areo | 24 km² (2 400 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo El Sotillo [+] | |||
El Sotillo [elsoTIĝo] ("la bosketo", veprejeto) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 34 loĝantoj sur areo de 24 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,4 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas sotillanos [sotiĜAnos] respektive sotillanas [sotiĜAnas].
Situo
[redakti | redakti fonton]El Sotillo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko Montaro de Gvadalaĥaro en la centra parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.026 m super marnivelo; je 60 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°52′55″N 2°37′58″Ok.
El Sotillo limas kun Torrecuadrada de los Valles de Torremocha del Campo, Algora, Las Inviernas kaj Val de San García (Cifuentes). La vilaĝo troviĝas komunikita per unusola ŝoseo al Las Inviernas kaj asfaltita vojo al Torrecuadrada. La vilaĝo estas sur valeto, ĉe la fluejo de rojoj.
Naturo
[redakti | redakti fonton]La municipa teritorio estas okupita de arbaroj de anzinoj mikse kun juniperoj, kun makiso de mielproduktaj plantoj, nome rosmareno, timiano, inter aliaj. En la rojoj, ĉeriveraj arbaroj, tre transformitaj de homoj. Tiuj arbaroj estas loĝataj de la supraj vertebruloj, kun abundo de aproj, kapreoloj kaj cervoj, ĉar abundas ankaŭ glanoj el kverkoj kaj konstanta rifuĝeblo.
Historio
[redakti | redakti fonton]El Sotillo apartenis al la teritorio Comunidad de Villa y Tierra de Atienza, nome unu de la plej etendaj de la KAstilia Ekstremaduro, sed en la 15-a jarcento ekformis parton de la Graflando de Cifuentes, kaj tra ĝi de la Duklando de Infantado, jam en la 16-a jarcento. Pro la desamortización de la 19-a jarcento, ĝi komencis sendependan vivon. La vilaĝo eble havis en la Mezepoko ian defendon, certe gvatoturo, el kiu nenio restas.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 47, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe El Sotillo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe El Sotillo kie oni falis al la nunaj 47.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.