29-a de junio
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 29-a de junio estas la 180-a tago de la jaro (la 181-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 185 tagoj restas.
Je la 29-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 922: Roberto la 1-a estas kronita reĝo de la Frankoj de Gautier, ĉefepiskopo de Sens
- 983: Granda ribelo de Polabiaj Slavoj komenciĝis rezultigante sendependecon, kiu daŭris ĝis la 12-a jarcento
- 984: 4-jara germana reĝo Oto la 3-a estis redonita por edukado al sia patrino Teofano
- 1149: Krucmilitistoj malvenkis en batalo de Inab (Gubernio Alepo) en Sirio
- 1236: Ferdinando la 3-a rekonkeris Kordovon
- 1298: En batalo de Neuermühlen armeo de la Ordeno de germanaj kavaliroj venkis litovojn gvidatajn de Vytėnis
- 1374: Pollando: Mazovia princo atribuis al Nowy Dwór Mazowiecki urborajtojn laŭ Chełmno-juro
- 1438: Albreĥto la 2-a estis kronita en la katedralo de Sankta Vito kiel ĉeĥa reĝo - regis apenaŭ unu jaron, post lia morto aŭtune 1439 sekvis la tempo de anarkio
- 1440: Posta reĝo de Pollando Kazimiro la 4-a iĝis grandduko de Litovio
- 1444: Albana armeo komandata de Gjergj Kastrioti Skanderbeg venkis 25-milhoman armeon de Otomana Imperio
- 1534: Jacques Cartier kiel unua eŭropano alvenis al la Insulo de Princo Eduardo en Kanado
- 1576: Litova delegacio agnoskis Stefan Batory kiel grandduko de Litovio
- 1613: En Londono brulis Globusteatro, kie okazis interalie premieroj de la teatraĵoj de William Shakespeare
- 1617: Ferdinando la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Ĉeĥio
- 1644: Angla enlanda milito: armeo de Karlo la 1-a venkis armeon de Parlamento en batalo de Cropredy (apud Banbury)
- 1659: Pola-rusa milito: dutaga batalo de Konotop (Sumia provinco) komenciĝis
- 1694: En batalo de Texel (Norda Holando) franca ŝiparo venkis la nederlandan, savante transporton da greno de Gdańsk al malsatanta Francio
- 1768: Masakro de Uman en Ĉerkasa provinco - pereis ĉirkaŭ 20 mil poloj kaj judoj dum kamparana ribelo
- 1797: Nomumita de Direktoraro Napoleono Bonaparte, iĝinte komandanto de la armeo de Italio, fondis Cisalpan Respublikon
- 1850: Sub Vankuvera Insulo en okcidenta Kanado oni malkovris karbon
- 1866: Oni proklamis unuan konstitucion de Rumanio
- 1880: Franca Polinezio: Tahitio perdis suverenecon favore al Francio
- 1881: Sudana predikisto Muhammad Ahmad proklamis sin mahdo kaj ekgvidis unuan sukcesan afrikan ribelon kontraŭ eŭropaj koloniistoj
- 1904: En Moskvo tornado detruis ĉirkaŭ 3 mil domojn
- 1906: Koloradio: Nacia parko Mesa Verde fondiĝis
- 1913: Dua Balkana milito komenciĝis kaj daŭris unu monaton
- 1914: Siberio: Jina Guseva provis murdi Grigorij Rasputin en sia hejmo - la protektato de cara familio estos murdita la 29-an de decembro 1916
- Unua mondmilito
- 1914: Dum la dua tago de kontraŭ-serbaj tumultoj en Sarajevo multaj konstruaĵoj posedataj de etnaj serboj estis vandaligitaj kaj prirabitaj
- 1916: Irlanda ŝtatano, patrioto kaj Dublina diplomato Sir Roger Casement estis kondamnita al mortpuno pro partopreno en la Paska Ribelo; germanaj trupoj konkeris Kolomeon, malliberigante pli ol 10 000 rusiajn soldatojn
- 1920: Real Madrid: per dekreto reĝo de Hispanio permesis al la futbalklubo Madrido F.C. aldoni Real ("reĝa") al la nomo de la klubo
- 1922: Sovetunio: Teodoro Ŝaljapin iris turneon eksterlanden por neniam reveni al Sovetunio
- 1922: Dua Pola Respubliko: Pola Soldataro solene eniris al Pszczyna - post la Tria Silezia Ribelo kaj disdivido de Supra Silezio la urbo kun la tuta distrikto estis atribuita al Pollando
- 1926: Arthur Meighen refoje iĝis ĉefministro de Kanado
- 1934: Germanio: Nokto de la longaj tranĉiloj komencita - de la 29-a/30-a de junio
- 1935: En mararmeon de Tria Regno eniris unua submarŝipo U-1
- 1938: Ĉeĥoslovaka ĉefministro Milan Hodža traktis kun la gvidantoj de Unuiĝinta Hungara Partio, kiuj urĝis realigi hungaran aŭtonomecon ene de la aŭtonoma Slovakio
- 1939: Ĵuro de la unuaj polaj soldatoj - "vivaj torpedoj"
- Dua mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: Eksterordinara Ekstermiga Agado: germanoj pafmortigis en arbaro Brzask 760 malliberulojn de Skarżysko-Kamienna kaj ĉirkaŭaĵoj, krome polico sammaniere mortigis en Raków 42, Piotrków Trybunalski 39, Lublin 34, Myślenice 32 kaj Opatów 8 personojn; amasaj ekzekutoj en Rury Jezuickie apud Lublin komenciĝis - germanoj alveturigis malliberulojn de la Kastelo de Lublin - ĝis la 15-an de aŭgusto estis murditaj 500 malliberuloj; NKVD komencis la trian amasan deportadon de polaj civitanoj en Sovetunion — ĝi ampleksis ĉirkaŭ 80-milan loĝantaron, kiuj antaŭ la soveta invado en Pollandon ne loĝis sur enkorpigitaj de Sovetunio teritoriojn (84% estis judoj); en Britio la pola 10-a Brigado de Kirasita Kavalerio eldonis unuan n-ron de Dziennik Żołnierza (Gazeto de Soldato); pola Memstara Brigado de Karpatoj-Pafistoj sukcesis trairi de Sirio al Palestino
- 1941: 8-a tago de fulmomilita germana invado al Sovetunio: kapitulaco de Minsko, Wehrmacht konkeris Lvovon; kirasita batalo pri Volinio finita, germanaj unuoj atingis Kryżbork; Konsilio de Popolkomisaroj kaj la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio eldonis direktivon alvokantan al subtera kaj partizana milito sur la terenoj postlasitaj dum la retiriĝo de la Ruĝa Armeo; Volinia masakro: germanoj pafmortigis en Sokal (nun en Lviva provinco) kun partopreno de ukraina polico 117 polojn; tritaga pogromo en Iași finita - rumanaj regopovoj ekzekutis oficiale 13 266 judojn, laŭ judaj organizaĵoj ĉ. 15 mil; Vidkun Quisling establis norvegan kunlaborisman armeon, Volontulan Norvegan Legion, por partopreni operacojn ĉe la orienta fronto; Orienta Fronto: nesukcesinta german-finna provo konkeri Murmanskon, atakkomenco de Armeo "Norvegio" direkte al Kandalakŝa kaj Kestengi kontraŭ la soveta 14-a Armeo, atakkomenco de finnaj trupoj direkte al Keksholm kaj Viborg kontraŭ soveta 23-a Armeo; Asocio de Poloj en Kanado dum solenaĵo de marfesto kolektas monon por la Pola Mararmeo; sekreta dispono de Hitler: kaze de sia morto li indikis Hermann Göring sia posteulo
- 1942: Germana polico pafekzekutis en Wola Milanowska (proksime al Kielce) 12 virojn, venĝe pro likvido de germana ĝendarmo; germanaj ĝendarmoj murdis en Czernie apud Garwolin Wiktoria Dąbek kaj 11 judojn, kiuj kaŝiĝis en ŝia domo; Nord-Afrika kampanjo: trupoj de Akso Berlino-Romo-Tokio konkeris Provincon Matruh; Sovetunio: Memstara Ukraina Respublikana Partizana Stabo estis kreita por intensigi batalojn kontraŭ germanoj; Koreio: Ligo de Sendependeco de Koreio fondiĝis
- 1943: Diversaj germanaj policoj pafmortigis en Miłkowska Karczma (apud Kunów) 32, en Niksiałka (proksime al Opatów) 29, en ruinoj de Varsovia geto dekkelkajn personojn, en Waksmund (apud Nowy Targ 13, kaj en aliaj lokoj; nokte de la 29-a/30-a de junio en arbaro germanoj pafmortigis 62 politikajn malliberulojn de Łomża; Pola Subtera Ŝtato: apud nemuna Grupiĝo de Pola Enlanda Armeo batalis kontraŭ reprezalia kompanio de Partizana Soveta Brigado — 9 partizanoj pereis, 3 estis vunditaj; taĉmentoj de Kamparanaj Batalionoj kaj EA batalante kontraŭ germanoj ekregis Tarłów kaj forprenis nutraĵon de deponejo; Volinia masakro: ukrainoj murdis en Konstantynów 28 polojn kaj 21 en Poluchna (Volina provinco); Heinrich Himmler nomumis Jürgen Stroop supera komandanto de SS kaj polico en varsovia distrikto; Pola Rezistomovado: nokte germana 2-a Aviada Floto atakis per 103 Ju-88 havenon Bone
- 1944: Germana polico pafmortigis en Skarżysko-Kamienna 42 personojn venĝe pro likvido de ĝendarmestro kaj vundo de 2 ĝendarmoj, en Konin (proksime al Kielce) 24, en Ostrów Mazowiecka 10 polojn; Pola Rezistomovado: soldatoj de skolta Bataliono AK "Zośka" liberigis de Varsovia malsanulejo dekkelkajn malliberulojn; 5-a kompanio de EA detruis 30 aviadilajn motorojn en aerodromo apud Terespol; 3-a brigado de EA konkeris Troki - oni akiris armilojn, municion kaj ekipaĵon; Orienta Fronto: komenco de operacoj Połock kaj Minsko en Belorusio — apud Babrujsk trupoj de la 1-a Belorusa Fronto detruis ĉirkaŭitan parton de la germana 9-a Armeo preninte ĉirkaŭ 24 mil militkaptitojn; Okcidenta Fronto: la usona 7-a Armea Korpuso komencis ataki germanan grupiĝon sin defendantan en Cotentin
- 1945: Sur norda Luzono 15-a infanteria regimento de filipinaj partizanoj atakis Bontoc
- Postmilito
- 1945: Ĉeĥoslovakio cedis Karpatan Rutenion al Sovetunio; ordono de Supera Komandantaro de Pola Soldataro pri kreo en Krakovo de la 16-a Divizio de Infanterio, kaj en Gdańsk de la 17-a
- 1949: Lastaj usonaj soldatoj forlasis Sud-Koreion
- 1951: En Varsovio komenciĝis Unua Kongreso de Pola Scienco, kiu decidis pri fondo de Pola Scienca Akademio
- 1956: Nupto de Marilyn Monroe kun dramisto Arthur Miller
- 1956: Post sanga subpremo fare de armeo de la ribelo de Poznań ĉefministro de Pola Popola Respubliko Józef Cyrankiewicz vespere per radio diris: Ĉiu provokisto aŭ frenezulo, kiu kuraĝas levi manon kontraŭ popola regopovo estu certa, ke la manon la popola regopovo forhakos!
- 1958: En Svedio Brazilo gajnis Futbalan Mondpokalon
- 1964: Teleregilo por televidilo kreita
- 1971: Tri sovetiaj kosmonaŭtoj pereis en kapsulo de Sojuz 11
- 1973: Sensukcesa puĉo, la unua, kontraŭ socialista prezidento de Ĉilio Salvador Allende
- 1975: Steve Wozniak testis sian unuan prototipon de la komputilo Apple I
- 1976: Sejŝeloj sendependiĝis (de Unuiĝinta Reĝlando)
- 1978: Vjetnamio membriĝis al la Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo
- 1980: Vigdís Finnbogadóttir gajnis prezidentan balotadon en Islando fariĝante unua prezidentino en la mondo
- 1985: Eŭropa Ekonomia Komunumo adoptis Flagon de la Eŭropa Unio
- 1986: En Meksiko Argentino gajnis Futbalan Mondpokalon
- 1988: Nokte de la 29-a/30-a de junio en Varsovio estis grave batita sociologo kaj konsilanto de Solidareco profesoro Jan Strzelecki — li mortis la 11-an de julio en malsanulejo
- Revolucioj de 1989
- 1989: Radiostacioj Radio Libera Eŭropo kaj Voĉo de Ameriko elsendis en sia programo alvokon Malmultaj Frazoj, la petskribon de la civitanoj de Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko alvokanta al libereco kaj demokratio, kiu komencis falon de la Komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio
- 1990: Litova parlamento konsentis deklari 100-tagan moratorion pri efektivigo de la Sendependeca Leĝo por ke ŝtatestro de Sovetunio Miĥail Gorbaĉov povu ĉesigi la ekonomian blokadon; Ĉeĥa Respubliko ekhavis novan registaron gvidatan de Petr Pithart; en Pollando dutaga fonda kongreso de politika partio Kongreso Liberala-Demokratia komenciĝis, kies reprezentanto estis Jan Krzysztof Bielecki
- 1990: Nupto de japana princo Akishino kun Kiko Kawashim
- 1993: Inaŭguro de la Katin-Muzeo en Varsovio
- 1995: Kosmopramo Atlantis kiel la unua alflugis al la rusia kosmostacio Mir
- 1996: Ólafur Ragnar Grímsson gajnis prezidentan balotadon en Islando
- 1999: Abdullah Öcalan, gvidanto de Laborista Partio de Kurdio kondamnita al morto de turka juĝejo
- 2007: iPhone, saĝtelefono de Apple, merkatiĝis
- 2007: Prezidento de Israelo Moŝe Kacav demisiis (akuzita pri seksatenco)
- 2007: Sur aviadilejo en Bouaké estis pripafita aviadilo de ĉefministro de Ebur-Bordo Guillaume Kigbafori Soro; 4 personoj pereis, 10 vundiĝis
- 2008: Graveda usonano Thomas Beatie naskis knabinon
- 2008: Prezidento de Zambio Levy Mwanawasa spertis seriozan apopleksion antaŭ planata kunvenpinto de Afrika Unio en egipta Ŝarm el Ŝeiĥ
- 2009: Usona negocisto Bernard Madoff pro kreo de financa piramido estis kondamnita al 150 jaroj de malliberigo
- 2010: Pál Schmitt iĝis prezidento de Hungario, elektita de la parlamento
- 2011: Hungario: en la centjara jubileo de la naskiĝo de Ronald Reagan, lia plena statuo estis inaŭgurita sur la Placo Szabadság en Budapeŝto
- 2013: Encikliko de la papo Francisko, titolita Lumen Fidei (Lumo de la kredo), estis publikigita
- 2013: En České Budějovice okazis manifestacio kontraŭ ciganaj loĝantoj de la setlejo Máj
- 2014: Sur okupataj de ĝihadistoj teritorioj de Irako kaj Sirio oni proklamis uzurpan kalifujon sub la nomo Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio
- 2019: Semajnfina Literatura Pikniko komencita en Varsovio - kadre de la nomtago de Jan Kochanowski okazis solenaĵoj de 100-jariĝo de Gustaw Herling-Grudziński, malliberulo de gulagoj, verkisto atestanta pri la du totalismoj
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 126-a tago de la rusa agreso: Volodimir Zelenskij alvokis la Konsilion pri Sekureco de UN enkonduki juran difinon de terorisma ŝtato kaj agnoskon de Rusio tia ŝtato, pli frue informante ke ĝis nun sur Ukrainion falis 2 811 raketoj mortigante ĉ. 3 mil homojn kaj estigante ĉ. 10 mil incendiojn, kaj pli poste avertante ke la celoj de laŭvicaj atakoj de Rusio estos Moldavio, Baltaj landoj kaj Pollando; al Ukrainio revenis 144 soldatoj, plejparte defendantoj de Mariupolo, serioze vunditaj (plimulto sen manoj aŭ piedoj)
- Mondreago: Usona prezidento Joe Biden anoncis strategian deklaron krei en Pollando la ĉefsidejon de la 5-a Korpuso de Usona Armeo; dum pintkunveno de NATO en Madrido oni difinis Rusion kiel la plej grandan minacon, kaj oficiale invitis Finnlandon kaj Svedion al NATO; Sirio agnoskis sendependecon de Donecka Popola Respubliko kaj Luganska Popola Respubliko; Britio transdonos laŭvican miliardon da pundoj por militista apogo de Ukrainio
- 2023: Prezidanto de Ukrainio konfirmis areston de persono, kiu helpis al rusoj en atako al Kramatorsk — kreskis nombro de viktimoj: 12 personoj kune kun tri infanoj estis mortigitaj, kaj 65 vunditaj kune kun 3 civitanoj de Kolumbio, 18 kolektivaj loĝejoj kaj 119 domoj estis damaĝitaj; ukraina armeo daŭrigas kontraŭofensivon en tri direktoj: al Melitopolo, Berdjansko kaj Baĥmut, kie transprenis strategian iniciaton; Greta Thunberg post renkonto kun Volodimir Zelenskij diris pri respondeco de Rusio pro ekocido — kontraŭbatalo de ĝi estas unu el punktoj de ukraina Pac-Formulo
- Mondreago: Ĉina konzerno Geely enskribita de Ukrainio al nigra listo de firmaoj apogantaj Rusion, ĝi estas posedanto de Volvo; Sud-Koreio transdonos milionon da dolaroj por helpo al viktimoj de la inundo post detruo de digo sur Dnipro; oni establas provizoran sidejon de Grupo Wagner 90 km de Minsko; "New Statesman": ĉefo de ukraina spionagentejo alarmas, ke Rusio "preparis kaj akceptis" planon de la eksplodo de Zaporiĵa Nuklea centralo; "NBC News": Mike Pence kun vizito en Ukrainio; Pollando sendos al Litovio specialan taĉmenton por protekto de NATO-pintkunveno; Ukrainio, Kanado, Svedio kaj Britio informis Internacian Kortumon pri paffaligo pere de dupafaĵoj de ukraina pasaĝera aviadilo la 8-an de januaro 2020 post starto en Tehrano , pereis 176 pasaĝeroj; Internacia Monunua Fonduso kadre de plivastigita financa programo donos al Ukrainio 890 mln da dolaroj
- 1906: Brazila Klubo Esperantista fondiĝis - unua E-Grupo en Rio-de-Ĵanejro
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1398: Johano la 2-a, reĝo de Navaro, Aragono, Sardio kaj Sicilio (m. 1479)
- 1482: Maria de Hispanio, reĝino de Portugalio (m. 1517)
- 1517: Rembert Dodoens, flandra kuracisto kaj botanikisto de renesanco (m. 1585)
- 1609: Pierre-Paul Riquet, franca inĝeniero, respondeculo pri konstruo de la Sudfranca Kanalo (m. 1680)
- 1620: Masaniello, itala fiŝisto kaj revoluciulo (m. 1647)
- 1685: Johann Gottfried Krause, germana teologo (m. 1746)
- 1746: Joachim Heinrich Campe, germana verkisto kaj pedagogo (m. 1818)
- 1746: Heinrich Julius Bruns, germana pedagogo kaj lernejestro (m. 1794)
- 1785: Pál Balkay, hungara pentristo kaj instruisto (m. 1846)
- 1793: Josef Ressel ĉeĥa inventisto de ŝipŝraŭbo (m. 1857)
- 1797: Józef Lompa, pola poeto, publicisto, etnografo, pioniro de la pola renaskiĝo en Silezio (m. 1863)
- 1798: Giacomo Leopardi, itala poeto, filozofo kaj filologo (m. 1837)
- 1798: Willibald Alexis, germana verkisto (m. 1871)
- 1819: Nicolae Bălcescu, rumana verkisto, ĵurnalisto kaj revoluciulo (m. 1852)
- 1826: Charles Ernest Beulé, franca arkeologo kaj politikisto, sinmortiginto (m. 1874)
- 1849: Sergej Vitte, ĉefministro de Rusio (m. 1915)
- 1858: Oszkár Mailand, hungara etnografo esplorinta problemojn de la rumana-hungara kunvivado (m. 1924)
- 1863: Kálmán Giergl, hungara arkitekto, kolektanto de artaĵoj troviĝantaj en Hungara Muzeo pri Metia Arto (m. 1954)
- 1866: Miĥajlo Hruŝevskij, ukraina historiisto, prezidanto de la Ukraina Centra Konsilio kaj unua prezidento de Ukraina Popola Respubliko, aŭtoro de plurvolumaj Historio de ukraina literaturo kaj Historio de Ukrainio-Rusjo, prezidanto de la Ŝevĉenka Scienca Societo (m. 1934)
- 1869: János Bodrogi, hungara historiisto kaj publicisto (m. 1954)
- 1879: Zsigmond Móricz, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1942)
- 1881: Curt Sachs, germana muzikologo, kunkreinto de instrumentoscienco (m. 1959)
- 1885: Ernő Lengyel, hungara ĵurnalisto, viktimo de faŝismo (m. 1944)
- 1886: Robert Schuman, ĉefministro de Francio, kunkreinto de Eŭropa Unio (m. 1963)
- 1886: Ada Sari, pola aktorino, kantistino (koloratursoprano) kaj pedagogino kantanta en operejoj de la mondo (m. 1968)
- 1890: Hendrikje van Andel-Schipper, nederlanda longvivulino (m. 2005)
- 1893: Béla Bíró, rumania hungara ĵurnalisto (m. 1975)
- 1893: Pedro Casas, urugvaja ĵurnalisto, radia inĝeniero, sekretario kaj prezidanto de Urugvaja Esperanto-Societo (m. 1959)
- 1896: Júlia György, hungara kuracistino, psikologo, neŭrologo, profesoro (m. 1977)
- 1900: Antoine de Saint-Exupéry, franca verkisto (m. 1944)
- 1903: Pál Fodor, rumania hungara inĝeniero, politika malliberulo (m. 1966)
- 1907: Dezső Varró, rumania hungara reformita pastro, poeto (m. 1982)
- 1908: Mária Szekula, hungara pentristion, medalistino, speleologo (m. 1977)
- 1909: Nikola Aleksiev, bulgara ĵurnalisto, kunfondinto kaj sekretario de Bulgara Laborista Esperanto-Asocio, prezidanto de Loka Kongresa Komitato de UK 1963, prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio, kontribuinta al Mondpaca Esperantista Movado, tradukisto (m. 2002)
- 1911: Bernardo de Nederlando, germana nobelo, edzo de reĝino Juliana (m. 2004)
- 1912: Lucie Aubrac, franca rezistulino kontraŭ regformo de Vichy (m. 2007)
- 1914: Rafael Kubelík, ĉeĥa dirigento (m. 1996)
- 1920: Pál Endre Szabó, rumania hungara juristo (m. 2004)
- 1921: Frédéric Dard, franca verkisto (m. 2000)
- 1922: Zoltán Gedeon, rumania hungara pentristo kaj instruisto de la rusa lingvo (m. 2022)
- 1924: Anna Zentai, hungara aktorino, kantisto, subreto kaj primadono, spektebla en Budapeŝta Ŝtata Operejo kaj aŭdebla en Hungara Radio (m. 2017)
- 1925: László Berkeczy. hungara-germana skulptisto (m. 2009)
- 1925: Giorgio Napolitano, prezidento de Italio 2006-2015 (m. 2023)
- 1926: Ĝabir al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah, emiro de Kuvajto (m. 2006)
- 1927: Endre Bustya, rumana-hungara literaturhistoriisto kaj tradukisto (m. 1996)
- 1929: Oriana Fallaci, itala ĵurnalistino kaj verkistino, milita raportistino, aŭtorino de vaste konataj intervjuoj (m. 2006)
- 1929: Anna Novák, rumania hungara dramistino, taglibroverkistino (m. 2010)
- 1930: Sándor Dali, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 2010)
- 1930: Sławomir Mrożek, pola dramisto, satiristo kaj grafikisto (m. 2013)
- 1932: Pál Deim, hungara pentristo, grafikisto kaj skulptisto (m. 2016)
- 1933: Josef Cink, ĉeĥa mezlerneja instruisto el Červená Voda, membro de Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko, aktivulo de Esperantista klubo en Brno, membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, tradukisto, lektoro kaj gvidanto de korespondaj kursoj, kontribuinta al "Dio Benu" (m. 2011)
- 1935: Dieter Berndt, germana esperantisto travivinta junaĝon en Ĉeĥoslovakio, kontribuanta al internaciaj Someraj Esperanto-Tendaroj en Lančov, engaĝita al Esperanto-instruado en orienta Berlino, estrarano de la Esperanto-Asocio de GDR, kontribuanta al "der esperantist", "PACO", "Juna Amiko", tradukisto (m. 2014)
- 1936: János Zsisku, rumania hungara reformita pastro kaj poeto (m. 2010)
- 1937: Vytautas Povilas Šilas, litova inĝeniero, gvidanto tra Eta Litovio, kunorganizanto de Baltiaj Esperanto-Tagoj, kunlaboranto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj, prezidanto, sekretario, estrarano de la Sovetia Esperantista Junulara Movado, prilaboranto de SEJM-informiloj, partoprenanto de SEJT-oj, prilaboranto kaj tradukisto de Esperanto-kantaroj, ĝenerala sekretario de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, redaktoro de "Litova Stelo"
- 1942: Gilberto Gil, brazila kantisto, muzikisto, komponisto kaj politikisto
- 1942: Dietmar Guggenbichler, aŭstra detektivo (m. 2016)
- 1946: Adél Szekeres, rumania hungara instruistino, lokhistoriistino
- 1951: Don Rosa, komiksa verkisto de Donaldo Anaso
- 1956: Ewa Biała, pola aktorino, instruistino de jogo, aŭtorino de spektaklo pri la pola-barata aktivulino Wanda Dynowska
- 1956: Ulrich Krauße, germana tradukisto kaj informadikisto
- 1957: Gurbanguli Berdimuĥamedov, prezidento de Turkmenio, enkondukinto de la kulto al personeco
- 1958: Dieter Althaus, germana politikisto kaj lobiisto
- 1966: Daniel Nekonečný, ĉeĥa kantisto kaj muzikisto
- 1972: Samantha Smith, usona lernantino, kiu famiĝis pro verkita letero (m. 1985)
- 1978: Nicole Scherzinger, usona kantistino, dancistino kaj aktorino
- 1985: Tamás Bálint, rumania hungara poeto, redaktoro
- 1987: Jena Lee, franca kantistino kaj kanzon-verkistino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 67: Sankta Petro, apostolo, unua papo
- 1315: Ramon Lullo, kataluna filozofo, elpensinto de kombinatoriko (n. 1233)
- 1374: Jan Milíč, ĉeĥa kleriko, reformacia predikisto kaj verkisto (n. ĉirkaŭ 1325)
- 1509: Damo Margaret Beaufort, angla nobelino (n. 1443)
- 1520: Moktezumo la 2-a, lasta reganto de aztekoj, absoluta monarko de Tenoĉtitlano, murdita
- 1742: Joseph Emanuel Fischer von Erlach, aŭstra arkitekto kaj konstruisto de vapormaŝinoj (n. 1693)
- 1779: Anton Raphael Mengs, germana pentristo kaj artverkisto (n. 1728)
- 1831: Heinrich Friedrich Karl vom und zum Stein, germana juristo kaj reformpolitiksto (n. 1757)
- 1834: Samuel Friedrich Günther Wahl, germana orientalisto, profesoro (n. 1760)
- 1840: Lucien Bonaparte, franca politikisto, diplomato kaj verkisto (n. 1775)
- 1852: Henry Clay, usona advokato, politikisto kaj oratoro (n. 1777)
- 1853: Adrien-Henri de Jussieu, franca botanikisto (n. 1797)
- 1854: Zsuzsanna Kossuth, hungara flegistino (n. 1817)
- 1861: Elizabeth Barrett Browning, brita poetino de la Viktoriana epoko (n. 1806)
- 1873: Wolfgang Müller von Königswinter, germana verkisto, artkritikisto kaj kuracisto (n. 1816)
- 1875: Ferdinando la 1-a de Aŭstrio, imperiestro de Aŭstrio (n. 1793)
- 1882: János Ármin Vész, hungara matematikisto, inĝeniero, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1826)
- 1895: Floriano Peixoto, dua brazila prezidento, partopreninto de la Milito de la Trilanda Alianco (n. 1839)
- 1907: Zsigmond Reiner, hungara ĵurnalisto (n. 1862)
- 1927: John Cyprian Rust, angla pastoro anglikana, poligloto, orientalisto, predikanto dum UK 1906, aperiginto de la unua kristana himnaro en Esperanto Ordo de Diservo dum UK 1907, tradukisto de Nova Testamento (n. nekonata)
- 1933: Ákos Pauler, hungara filozofo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1876)
- 1934: Adolf Kašpar, ĉeĥa ilustristo de klasikaj ĉeĥaj libroj (n. 1877)
- 1940: Paul Klee, svisa-germana artisto, membro de la grupo La blua rajdanto (n. 1879)
- 1941: Ignacy Jan Paderewski, pola koncertanta pianisto, virtuozo kaj komponisto, fondinto de la Grunwalda Monumento, ĉefministro de Pollando, kunkreinto de la pola sendependeco kune kun Roman Dmowski kaj Józef Piłsudski (n. 1860)
- 1955: Max Pechstein, germana pentristo kaj ekspresionisma grafikisto (n. 1881)
- 1955: Gyula Szekfű, hungara historiisto, arkivisto, diplomato, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1883)
- 1964: Eric Dolphy, usona ĵazmuzikisto, pioniro de avangarda ĵazo (n. 1928)
- 1967: Rózsi Marschalkó, hungara operkantistino, oratorikantisto (mezosoprano) kaj instruistino (n. 1887)
- 1967: Jayne Mansfield, usona aktorino, manekeno, seksosimbolo de Holivudo (n. 1933)
- 1970: Stefan Andres, germana katolika verkisto, aŭtoro de 50 titoloj, plejparte pri moralaj temoj, loĝanta en Italio (n. 1906)
- 1971: János Banner, hungara praarkeologo, profesoro de la Universitato Budapeŝto (m.1888)
- 1971: Jan Silhan, pola kapitano kaj poligloto, prezidanto de Internacia Federacio de Blinduloj, partoprenanto de UK 1934, fondinto de "Pola Stelo" en Brajla notskribo, organizanto de Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj, iniciatinto de lernolibro de Esperanto por blinduloj, redaktoro de E-elsendoj por nevidantaj esperantistoj, honora membro de la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (n. 1889)
- 1979: Blas de Otero, hispana verkisto, reprezentanto de socia poezio (n. 1916)
- 1981: Sándor Pethes, hungara aktoro (n. 1999)
- 1982: Rudolf Hanslik, aŭstra klasika filologo (n. 1907)
- 1986: Lajos Hernádi, hungara pianisto kaj altlerneja instruisto (n. 1906)
- 1989: Gábor Ihász, hungara komponisto, ŝlagrokantisto kaj gitaristo (n. 1946)
- 1991: Vladimír Leraus, ĉeĥa aktoro kaj esperantisto rolanta en Verda Stacio (n. 1905)
- 1992: Mohamed Boudiaf, alĝera kunfondinto de Naciliberiga Fronto, partoprenanto de la Alĝeria Milito de Sendependeco, prezidento, murdita (n. 1919)
- 2000: Vittorio Gassman, itala aktoro, reĝisoro kaj scenaristo (n. 1922)
- 2003: Katharine Hepburn, usona aktorino (n. 1907)
- 2010: Anna Novák, rumania hungara dramistino, taglibroverkistino (n. 1929).
- 2015: Jan Braun, pola orientalisto, sumerologo, spertulo pri kartvela lingvaro kaj la eŭska (n. 1926)
- 2018: Irena Szewińska, pola sportistino specialiĝanta pri kurtdistancaj kuroj, sepfoja medalistino de Olimpiaj Ludoj (n. 1946)
- 2021: Donald Rumsfeld, usona politikisto, aktivulo de Respublikana Partio, Usona Sekretario de Defendo (n. 1932)
- 2023: Alan Arkin, usona aktoro (n. 1934)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Soleno de la sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo
- Ramon Lullo, kataluna filozofo, poeto, teologo, astrologo
- Sejŝeloj - Nacia Tago de Sendependeco
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 29-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.