Koloradio
Koloradio State of Colorado | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtata kromnomo: The Centennial State ("La Centjara Ŝtato") | |||||
Aliaj subŝtatoj de Usono | |||||
Ĉefurbo | Denvero | ||||
Plej granda urbo | Denvero | ||||
Guberniestro | Jared Polis (ekde 8-a de januaro 2019) | ||||
Areo | 269837 km² (8) | ||||
- Akvo | 0 km² (0 %) | ||||
Loĝantaro (2020) | |||||
- Loĝantaro | 5 773 714 (22-a) | ||||
- Denso | 48,31 /km² (37-a) | ||||
Aliĝo | |||||
- Dato | 1-a de aŭgusto 1876 | ||||
- Ordo | 38 | ||||
Horzono | Montana Tempo: UTC -7/-6 | ||||
Latitudo | 37°N al 41°N | ||||
Longitudo | 102°03'U al 109°03'U | ||||
Larĝeco | 612 km | ||||
Longeco | 451 km | ||||
Alteco | |||||
- Plej alta | Monto Elbert (4401 m) m | ||||
- Meza alteco | {{{Meza}}} m | ||||
- Plej malalta | Rivero Arikaree (1101 m) m | ||||
Mallongigoj | |||||
- USPS | CO | ||||
- ISO 3166-2 | US-CO | ||||
Retejo | colorado.gov | ||||
Koloradio[1] aŭ Kolorado[2] (angle Colorado [kaleRAdoŭ]) estas usona subŝtato. Ĝi fariĝis la 38-a subŝtato de Usono ekde la 1-a de aŭgusto 1876. Ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Denvero.
Ĝia nomo venas de la rivero Kolorado.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Kiel la aliaj montaj ŝtatoj, Koloradio havas pli kompleksan klimaton ol aliaj partoj de Usono. La suda parto de la ŝtato ne ĉiam estas pli varma ol la norda. La plejparto de Koloradio konsistas el montaroj, montarbazoj, altaj ebenejoj, kaj dezertoj. La nordoriento, oriento, kaj sudoriento estas plejparte altaj ebenejoj, dum la nordo estas miksaĵo de altaj ebenejoj, montarbazo, kaj montaro. la nordokcidento kaj okcidento estas ĉefe montaj kun iom da dezertoj intermikse. La sudokcidento kaj sudo estas kompleksa intermikso de dezertaj kaj montaj lokoj. La montoj kaj valoj forte efikas al koloradiaj klimatoj.
Ekstrema vetero
[redakti | redakti fonton]Ekstremaj veteraj okazoj estas oftaj en Koloradio, kvankam signifa parto de la totalo okazas en la lokoj loĝataj de malplej da homoj. Granda parto de la ŝtato estas sekega, kun tutaŝtata averaĝo de nur 430 milimetroj da precipitaĵo. Malofte okazas, ke neniu parto de Koloradio estas en iu grado de akvomanko.[3] La malmulto de precipitaĵo kontribuas al la severo de incendioj. Gravaj incendioj en la lastaj jardekoj estis la Incendio de Hayman en 2002, la incendio de Fourmile Canyon en 2010, la Incendio de Waldo Canyon kaj Incendio de High Park en 2012, kaj la Incendio de Black Forest en 2013. En 2020 okazis la tri plej grandaj incendioj en la historio de Koloradio, la Incendio de Pine Gulch, la Incendio de Cameron Peak, kaj la Incendio de East Troublesome. La Incendio Marshall de 2021 detruis plej da homaj havaĵoj.
Faŭno
[redakti | redakti fonton]Oftaj mamuloj de la montoj de Koloradio estas interalie (en grandaj kvantoj) hemionaj cervoj, sudokcidentaj ruĝaj tamiosciuroj, ormantelaj grundaj sciuroj, flavventraj marmotoj, alkoj (neindiĝenaj), pikaoj, kaj ruĝaj vulpoj.[4][5][6][7] La montarbazoj havas cervojn, vulpajn sciurojn, dezertajn silvilagojn, montajn silvilagojn, kaj kojotojn.[8][9] La prerioj estas la hejmo de antilokaproj, nigravostaj cinomusoj, la endanĝeraj amerikaj vulpoj, taksideoj, kaj preriaj leporoj.[10][11][12][13] La adoptado de kaptitaj mustangoj estas kulture akceptata kaj la urbo Cañon City havas la plej grandan mustangan adoptejon de la Usona Buroo pri Termastrumado.[14]
Gravaj urboj
[redakti | redakti fonton]- antaŭurboj de Denvero:
- aliaj urboj:
Servoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ http://vortaro.net/#Koloradio
- ↑ https://www.reta-vortaro.de/revo/art/kolorad.html
- ↑ A History of Drought. Arkivita el la originalo je 2022-10-09. Alirita 30-a de julio, 2010.
- ↑ Southwestern Red Squirrel. American Society of Mammalogists. Alirita 3-a de februaro 2022.
- ↑ . 9 fascinating facts about pika in Colorado. KUSA (6 February 2014). Alirita 3-a de februaro 2022.
- ↑ Yellow Bellied Marmot. Clear Creek County Tourism Bureau. Alirita 3-a de februaro 2022.
- ↑ Moose Reintroduction. Colorado Parks and Wildlife (novembro 2013). Arkivita el la originalo je 2022-10-09. Alirita 3-a de februaro 2022.
- ↑ . Rabbits. Arapahoe County Government. Arkivita el la originalo je 2022-02-04. Alirita 3-a de februaro 2022.
- ↑ . Coyote Hunt for Colorado. National Public Radio (7-a de decembro 2003). Alirita 3-a de februaro 2022.
- ↑ (2016) “Antilocapra americana”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T1677A50181848.en. Alirita 25-a de marto, 2021..
- ↑ Black-tailed Prairie Dogs. Jefferson County Government. Alirita 3-a de februaro 2022.
- ↑ Swift Fox Conservation Team. Colorado Parks and Wildlife. Arkivita el la originalo je 2022-02-03. Alirita 3-a de februaro 2022.
- ↑ . Colorado's Small Mammals, Part III: Mustelids. Colorado Virtual Library (6-a de januaro 2020). Alirita 3-a de februaro 2022.
- ↑ Koncel, Mary A., kaj Allen T. Rutberg. 2018. "Knowledge, Tradition, and Community Predict Success for BLM Wild Horse Adoptions in Colorado and Texas". Society & Animals 26. 367-387.
|