Israelo estas lando en Azio.
|
| « Eble malgraŭ atendoj de israelaj gastigantoj, mia vojaĝo al Golanaj Altaĵoj kaj vojaĝoj tra la lando konvinkis min pri vaneco klopodi garantii sekurecon per akirado de teritorioj. Mi komprenis ke Israelo neniam ricevos sufiĉe da teritorioj por rekompenci malamikecon de la araboj — kaj sekve la aferon de sekureco de Israelo necesas trakti aparte de afero de teritoria suvereneco. Vastigado de la suvereneco de Israelo per si mem ne garantios ĝian sekurecon, speciale se tia vastigado nur fortigas malamikecon de la araboj. » | — Zbigniew Brzeziński, Potenco kaj principoj: Memuaroj de la konsilisto pri nacia sekureco 1977-1981 [1983] |
|
|
| |
|
| |
|
| « …malgraŭ opinioj ke sekureco de Israelo profitos el konfrontiĝo de Usono kontraŭ la islama mondo, la postvivado de Israelo en longdaŭra perspektivo estos endanĝerigita. Al Israelo sufiĉos milita kaj patriota povoj por rebati senperan atakon kaj subpremi la palestinanojn. Tamen longdaŭra kaj sufiĉe senavara subtenado de Usono, kaŭzita de ne tiom strategiaj konsideroj, kiom sincera morala devo, malkreskos. Dum sia malfortiĝo Usono, malgraŭ simpatio de ĝia popolo al Israelo, povos ĉiam pli kliniĝi al rezigno je partopreno en la aferoj de la regiono, dum plejparto de aliaj landoj plej verŝajne kulpigos pri malordo en Proksima Oriento nome Usonon. Konsiderante politike ardiĝintajn arabajn amasojn, pli pretajn al longdaŭra militado (la “popola milito”), Israelo, transformiĝinta antaŭ okuloj de la mondo je la “apartisma ŝtato” (pri kio avertis en 2010 vic-ĉefministro Ehud Barak) apenaŭ eltenos longe. » | — Zbigniew Brzeziński, Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012] |
|
|
| |
|
| « Israelo ĉiel rajtas vivi en paco kaj sekureco, sed ankaŭ la palestina popolo rajtas. » | | « Israel has every right to live in peace and security, but so does the Palestinian people. » | — Bernie Sanders |
|
|
| « Miaj fiero kaj admiro pri Israelo vivas kune kun mia subteno de palestinaj libereco kaj sendependeco. Mi malakceptas la nocion, ke ekzistas ia kontraŭdiro tie. » | | « My pride and admiration for Israel lives alongside my support for Palestinian freedom and independence. I reject the notion that there is any contradiction there. » | — Bernie Sanders, "How to Fight Antisemitism," en Jewish Currents |
|
|
| « Jen la israelanoj estas ne tiom skrupulemaj. Ili rigardas la Aliulon en lia tute nekaŝita malamikeco, sen iluzioj kaj duboj. La Aliulon, la arabon, ne eblas konverti, lia alieco estas nekorektebla, oni ne povas lin ŝanĝi, oni povas lin nur bridi kaj konkeri. Ĉe tio ili tamen agnoskas la Aliulon, kvankam ne komprenas lin. La usonanoj ne nur ne komprenas, sed ankaŭ ne agnoskas. » | — Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991] |
|
|
| «
Ho vi stultaj cionistoj,
kun viaj stultaj mensetoj,
vi iru tuj al laboristo
kaj lernu ĉe li lertecon.
Vi volas nin gvidi Jerusalemen,
ni ja malsatmortos tie.
Prefere restos ni Rusie;
ni liberigos nin mem.
» | | «
אױ איר נארישע ציוניסטן
מיט אייער נארישן מוחל
איר מעגט דאך גיין צו דעם ארבעטער
און לערנען ביי אים שכל
איר ווילט אונדז פירן קיין ירושלים
מיר זאלן דארט גאלאדיין
מיר וועלן בעסער זיין אין רוסנלאנד
מיר וועלן זיך באפרייען
» | — Jida folkkanzono el la frua 20-a jarcento |
|