Arbaro estas densa aro de arboj, kovranta pli-malpli larĝan areon, tiu areo mem (arbejo).
|
| « [pri la arbaro] …ĝi iĝis simbolo de la armeo — la armeo staranta, kiu ekkuros ĉe neniuj kondiĉoj, kiu falos ĝis la lasta homo sen cedi eĉ spanon de la tero. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « Influon de la frua arbara romantiko al la germano ne decas subtaksi. Li ensorbis ĝin el centoj da poemoj kaj kantoj, kaj la arbaro, kiu en ili aperas, ofte estis nomata la “germana”. La anglo ŝatas vidi sin en la maro, la germano ŝatas vidi sin en la arbaro — malfacilas pli koncize esprimi diferencojn en ilia nacia sento. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|