Envio estas sento de envianto, do tiu kiu deziras havi tion, kion alia posedas; sentas malĝojon kaj malamon kontraŭ iu, kiu posedas ion, kion oni mem malhavas.
|
| « Neniu el vi vere kredas ĝis vi volas por via frato kion vi volas por vi. » | | « لا يـؤمـن احـدكـم حـتي يـحـب لأخـيـه مــا يـحـبـه لـنـفـسـه. » | — Mohamedo, Hadith 13 |
|
|
| « La kvanto de niaj enviantoj pruvas niajn kapablojn. » | — Oscar WILDE |
|
|
| « Se iu instruas malsame kaj ne konsentas al sanaj vortoj, la vortoj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj al la laŭpieca doktrino, 4 tiu estas fanfaronema, nenion sciante, sed malsana je demandoj kaj privortaj diskutoj, de kiuj naskiĝas envio, malpaco, mallaŭdoj, malbonaj suspektoj, 5 disputadoj de homoj mense perversigitaj kaj senigitaj je la vero, supozantaj, ke la pieco estas gajnilo. » | — Sankta Paŭlo, La unua epistolo al Timoteo 4:6 |
|
|
| « Ĉar ni ankaŭ estis iam malsaĝaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian. » | — Sankta Paŭlo, La epistolo al Tito 3:3 |
|