Villanubla
Villanubla | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47620 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 911 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 64 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 43′ N, 4° 51′ U (mapo)41.711388888889-4.8447222222222Koordinatoj: 41° 43′ N, 4° 51′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 843 m [+] | ||
Areo | 45,36 km² (4 536 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villanubla [+] | |||
Villanubla [biljaNUbla] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la centrokcidento de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 45,36 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 828 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel okazis en aliaj samregionaj loĝlokoj, sed male pro proksimeco al la provinca ĉefurbo, ĝi akiris loĝantojn. Ĝi distas 14 km de Valadolido, provinca ĉefurbo. En ĝia municipa teritorio estas la Flughaveno de Valadolido, kaj proksime sed ne precize en ĝia municipa teritorio estas la Prizono de Valadolido.
Ĝi limas kun Peñaflor de Hornija, Valladolid, Fuensaldaña, Wamba, Ciguñuela kaj Zaratán.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado) sed ĉefe funkciado kiel dormurbo de Valadolido.
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la romanika preĝejo kaj la domo de la Inkvizicio. Aparte konvento estas reuzata kiel kafejo-restoracio.