Verda koro de Germanujo
Etoso
La frapfraza kromnomo Verda koro de Germanujo (germane: Das grüne Herz Deutschlands) aldoniĝis al Turingio post la fondo de la lando en 1920. Ĝi estis kaj estas ankaŭ porturisma slogano, kvankam pli modernaj kampanjoj rezignas ofte pri ĝi post kelktempa reveko de la imago post la ŝanĝoj politikaj en 1990.
Kaŭzoj de motivelekto
[redakti | redakti fonton]Juste en ĉiu kazo portas la lando tian titolon! Unue ĝi situas en la mezo de Germanujo, due estas en neniu alia federacia lando tiom da spaco verda (je 33% kun la Turingia Arbaro) kiom tie ĉi.
Kvarono de la federacia ŝtato krome konserviĝas kiel naciaj naturpejzaĝoj (Nationale Naturlandschaften):
- Naturpark Südharz
- Naturpark Kyffhäuser
- Naturpark Eichsfeld-Hainich-Werratal
- Nationalpark Hainich
- Naturpark Thüringer Wald
- Biosphärenreservat Vessertal-Thüringer Wald
- Biosphärenreservat Rhön
- Naturpark Thüringer Schiefergebirge / Obere Saale
Ankaŭ libro de August Trinius, kiu ja tre engaĝiĝis pri la konatigo turisma de Turingia Arbaro kaj Rennsteig, portas tiun nomon.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La historio de la nomo. Arkivigite je 2022-01-09 per la retarkivo Wayback Machine germane
- Klarigoj pri la nomo en la angla.