Vegetativa reproduktado
Vegetativa reproduktado, vegetativa multigado aŭ neseksa reproduktado estas reproduktado per vegetativaj organoj aŭ partoj de la planto (ĉefe per modifiĝintaj plantaj organoj kiel tuberoj (terpomo), bulb(er)oj (ajlo)), do la kontraŭo de seksa reproduktado. La per vegeta reproduktado ekestantaj genetike egalaj idoj de patrinplanto estas nomataj klonoj. La vegetan reproduktadon oni nomas ankaŭ klonado
Avantaĝoj de vegeta reproduktado
[redakti | redakti fonton]Kompare al la genera reproduktado (reproduktado per semado) la neseksa reproduktado havas kelkajn avantaĝojn:
- pli rapida evoluo de plantido
- pli mallonga kultivtempo
- unuecaj plantoj
- ebligas la multigadon de plantoj, kiuj produktas malmultajn aŭ neniujn semojn (malfekundaj floroj)
- ebligas multigadon de plantoj, kiuj ne estas genetike homogenaj.
Metodoj de la vegeta reproduktado
[redakti | redakti fonton]Ekzistas multegaj metodoj, kiuj estas uzataj precipe en hortikulturo.
Reproduktado ĉe la patrinplanto
[redakti | redakti fonton]- kuŝigado: reproduktado per kuŝigado okazas ĉe arbustoj. Oni metas ŝoson aŭ bazan branĉon horizontale sur la grundon kaj kovras per grundo. Ĉe la nodoj la planto kreskigas novajn ŝosojn kun radikoj. Distranĉinte la ŝoson oni ricevas plantidon ĉe ĉiu nodo. Tiun metodon oni uzas por multigi ekzemple Prunus avium, Ribes sanguineum, Vaccinium macrocarpon kaj Wisteria sinensis.
- markotado: markoto estas branĉo, kiun oni metas en malsekan teron aŭ muskon, ne apartigante ĝin de la patrinplanto. Kiam la markoto enradikiĝis, oni apartigas ĝin. Tio estas malnova metodo, kiun oni hodiaŭ uzas nur en hobia ĝardenumado. La metodo estas uzata ĉe la reproduktado de Codiaeum variegatum, Dracaena deremensis, Ficus elastica, Magnolia soulangiana, stelmagnolio kaj Monstera deliciosa.
- branĉengrundigo estas simila al kuŝigado, sed la ŝoso ne estas metita plene horizontale, sed estas nur arkforme fleksita. La ŝospinto restas super la grundo. Jenajn plantojn oni multigas ekzemple per tiu metodo: Cissus Antarctica, Clematis vitalba, Cotinus coggygria, Hamamelis japonica, Ribes nigrum, Scindapsus pictus kaj multaj aliaj.
- stolonoj: kelkaj plantoj formas ĉe la nodoj horizontale kreskantajn flankŝosojn, nomatajn stolonoj. Ĉe la fino de stolono ekkreskas plantido kun radikoj. Ekzemploj: Chlorophyttum comosum, frago, Nephrolepis exaltata, terpomo, tuberhelianto.
- bulbidoj: ĉe la bazo de la patrina bulbo aŭ tubero estiĝas etaj bulbidoj, kiujn oni povas uzi por multigado, ekzemple ĉe gladiolo, Crocus vernus kaj Fresia hibrida.
- cepidoj: ĉe cepoj okazas la samo - eblas uzia la etajn cepidojn por multobligi la plantojn. Ekzemple Allium cepa, Galanthus nivalis, Hippeastrum hibrida, tulipo, narciso kaj multaj aliaj cepaj plantoj.
- bulbiloj estas etaj bulbosimilaj organoj en foliakseloj de kelkaj plantoj, ekzemple Allium scorodoprassum, Lillium bulbiferum, Lillium lancifolium; speciala formo de bulbiloj estas la etaj plantidoj kiuj estiĝas ĉe la folirandoj de ekzemple Kalanchoe daigremontiana kaj Kalanchoe tubifera.
- kejkioj: plantidoj kiuj kreskas ekde la bazo de la patrina planto. La vorto venas el la havaja vorto kei̯ki por "bebo" = plantbebo au plantido. En la germana oni nomas tiun plantidon “Kindel”, t. s. infaneto (sudgermana esprimo). Reproduktado per kejkioj ekzistas ĉe multaj bromeliacoj, ekzemple ananaso.
- disdivido: plantoj kun rizomoj facile povas esti dividitaj. Oni atentu, ke la parto havu minimume unu burĝonon kaj kelkajn radikojn. Tiu metodo oftas ĉe staŭdoj.
- draĵado: draĵo estas ŝoso, kiu kreskas ekde radiko kaj per kies replantado oni povas rapide reprodukti planton, ekz. ĉe frambo, Aralia elata, Rhus typhina kaj Syringa vulgaris
Reproduktado for de la patrinplanto
[redakti | redakti fonton]- Folipartoj: ekde partoj de la folio kreskas ĉe iuj plantoj novaj plantidoj, ekzemple Sansevieria trifasciata.
- Platikladioj: kelkaj plantoj kun platikladioj povas esti multigataj pere de tiuj. Ekzemple Opuntia, Hatiora gaertneri, Schlumbergera hibrida.
- Stikado estas la reproduktado de plantoj per juna branĉo, tigo aŭ folio detranĉita disde la reproduktota planto. Oni distingas stikaĵon de la tigopinto (pintstikaĵon), trunkpartan stikaĵon, tigpartan stikaĵon, folistikaĵon kaj radikstikaĵon. Tio uzatas ĉe multaj ornamplantoj. Pintstikajo estas la plej ofte uzata metodo ĉxe multaj hortikulturaj plantoj.
- Lignostikaĵo estas stikaĵo de lignoplanto, kiu ne havas foliojn. Oni tranĉasen aŭtuno aŭ vintro tigoparton kiu ne plu havas foliojn kaj stikas ĝin en la teron. Dum la vintro kreskas radikoj. Tiu metodo estas ofta en arbokultivejoj ĉe falfoliaj lignoplantoj.
- Ŝiraĵoj: oni ŝiras bazajn ŝosojn aŭ tigojn kaj stikas ilin en grundon. Ekzemploj: Chamaecyparis lawsoniana, Fuchsia, Juniperus chinensis Ligustrum vulgare kaj Taxus baccata.
- Greftado: tiu metodo de multigado estas la plej temporaba, do kosta metodo. Du plantoj (la baztrunko kaj la greftaĵo) kunkreskas kaj formas novan planton. Ekzistas multaj greftometodoj en la hortikultura praktiko. Pliajn detalojn vidu tie. Greftado estas nomata ankaŭ „multigado sur fremda radiko“ aŭ „fremdradika multigado“.
Meristema reproduktado
[redakti | redakti fonton]Speciala formo de la vegeta reproduktado estas la multigado de meristemaj ĉelgrupoj. Aliaj nomoj estas “In-vitro-reproduktado” aŭ “historieprduktado”. Pliajn detalojn vidu tie.