The Pumpkin Eater
The Pumpkin Eater | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Pumpkin Eater |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1964, 15 jan. 1965 |
Ĝenro | drama filmo |
Kameraado | Oswald Morris |
Reĝisoro(j) | Jack Clayton |
Produktisto(j) | John and James Woolf |
Scenaro | Harold Pinter |
Muziko de | Georges Delerue |
Rolantoj | Anne Bancroft • Peter Finch • James Mason • Cedric Hardwicke • Alan Webb • Richard Johnson • Maggie Smith • Eric Porter |
IMDb | |
The Pumpkin Eater (La kukurbomanĝanto) estas brita drama filmo de 1964 reĝisorita de Jack Clayton kaj stelulita de Anne Bancroft kaj Peter Finch. La filmo estis adaptita de Harold Pinter el la samtitola romano de 1962 de Penelope Mortimer. La titolo estas referenco al la porinfana poeziaĵo "Peter Peter Pumpkin Eater".
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Jo estas virino kiu edziniĝis tri fojojn. Ŝajne kun Jake, sia lasta edzo, ŝi trovis finfine la bezonatan stabilecon; sed kiam ŝi malkovras, ke Jake perfidas ŝin dum krome ŝi estas graveda, ĉio falas. Fakte temis pri ŝia oka gravedeco, kiam ŝia edzo devigas ŝin aborti. Suferante nervodeprimon, Jo konsentas pri steriliĝo, kiel klopodo savi sian geedzecon. Sed estis tiam kiam amiko de Jake, nome Bob Conway, malkaŝas ke ŝia edzo perfidas ŝin kaj ke lia amantino, la edzino de Bob, estas graveda.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Anne Bancroft kiel Jo Armitage
- Peter Finch kiel Jake Armitage
- James Mason kiel Bob Conway
- Janine Gray kiel Beth Conway
- Cedric Hardwicke kiel Mr James, patro de Jo (en sia fina filmo)
- Rosaline Atkinson kiel Mrs James, patrino de Jo
- Alan Webb kiel Mr Armitage, patro de Jake
- Maggie Smith kiel Philpot
- Richard Johnson kiel Giles
- Eric Porter kiel psikiatro
- Cyril Luckham kiel doktoro
- John Junkin kiel funebrestro
- Yootha Joyce kiel virino en hararfrizejo
- Gerald Sim kiel viro en festo
- Frank Singuineau kiel Reĝo de Israelo
- Frances White kiel pli aĝa Dinah