Saltu al enhavo

Sulavesa lilarbalciono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sulavesa lilarbalciono
Iĉo
Iĉo
Ino
Ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Alcededoj Alcedinidae
Subfamilio: Arbalcionoj Halcyoninae
Genro: Lilarbalcionoj Cittura
Specio: Sulavesa lilarbalciono Cittura cyanotis
(Temminck, 1824)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Sulavesa lilarbalciono (Cittura cyanotis) estas specio de arbalcionoj el genro Cittura, trovebla en malaltaĵaj partoj de Indonezia insulo Sulaveso kaj en Lembeh-insulo.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]
Cittura cyanotis en Norda Sulaveso

La specion unue priskribis nederlanda zoologo Coenraad Jacob Temminck en 1824 sub dunomo Dacelo cyanotis.[2][3] Nun al genro Dacelo apartenas nur kukabaraoj, kaj lilarbalcionoj estas movigitaj al genro Cittura.

La genra nomo devenas de klasikaj grekaj vortoj kitta ("pigo") kaj oura ("vosto"), kaj la specia nomo cyanotis de klasikaj grekaj kuanos ("malhele blua" aŭ "cejana") kaj -ōtis ("orelo").[4] La tuta latina nomo do povas esti tradukita kiel "bluorela pigvostulo".

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Sulavesa lilarbalciono havas stereotipe alcionan formon, kun mallonga vosto kaj grandega, relative al la resto de korpo, beko. En kolorigo de plumaro estas ioma seksa duformismo. Plenkreskaj iĉoj havas brunecan kapon kaj rufan voston, sed ĝiaj flugiloj estas bluaj kaj dorso pale lilkolora. Inoj havas neniun bluan nuancon en plumaro, anstataŭe iliaj flugiloj estas rufaj kaj la dorso griza. Ambaŭ seksoj havas blankajn malsuprajn partojn de la plumaro, nigran aŭ tre malhele bluan "maskon" tra la okuloj kaj blankajn "brovojn" super ĝi. Iliaj bekoj estas ruĝaj kun ioma lilkolora nuanco. Rigardate de malsupre dum flugo, la flugiloj ankaŭ estas blankaj kun nigra strio.[5]

La voĉo estas rapida ku-ku-ku-ku.[5]

Sulavesa lilarbalciono renkonteblas en malaltaĵaj pluvarbaroj kaj en pli sekaj arbaroj sur altaĵoj ĝis 1000 m super marnivelo.[5]

Samkiel plimulto de aliaj alcionoj, ĝi ĉasas per embusko. La birdo sidas senmove sur malalta branĉo atendante predon, kiu konsistas plejparte je teraj insektoj, kaj vidinte ĝin plonĝas al ĝi kaj kaptas ĝin. Pri la socia kaj reprodukta konduto de tiu ĉi specio nenio estas konata, kaj neniu ĝis nun trovis kaj priskribis ĝian neston.[5]

Ĵus nun IUCN listis tiun ĉi specion malplej zorgiga en sia listo de jaro 2021.[1] Tamen pro tio, ke la specio havas limigitan kaj disan arealon, ekzemple, ĝi estis neniam observata en sudaj partoj de Sulaveso, ke ĝi estas relative nekutima, kaj ankaŭ pro habitatdetruo pro senarbarigo en malaltaĵa Sulaveso dum lastaj jardekoj, lastajn jarojn aperis signaloj reklasi ĝin preskaŭ minacata.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 BirdLife International. (2016). “Cittura cyanotis”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22726889A94934825. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22726889A94934825.en. Alirita 19 November 2021.. 
  2. Temminck, Coenraad Jacob. [1824] (1838) Nouveau recueil de planches coloriées d'oiseaux, pour servir de suite et de complément aux planches enluminées de Buffon 4 (france). F.G. Levrault. The 5 volumes were originally issued in 102 parts, 1820-1839.
  3. (1945) Check-list of Birds of the World 5. Harvard University Press.
  4. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/details/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling/e/n110 110], 128. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Fry, C. Hilary. (1992) Kingfishers, Bee-eaters, and Rollers. London: Christopher Helm, p. 122–123. ISBN 978-0-7136-8028-7.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]