Saltu al enhavo

Stanley Sadie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanley Sadie
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1930 (1930-10-30)
en Wembley
Morto 21-an de marto 2005 (2005-03-21) (74-jaraĝa)
en Cossington
Mortokialo Amiotrofa lateralsklerozo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater St Paul's School (en) Traduki
Kolegio Gonville kaj Caius Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Julie Anne Sadie (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo muzikologo
ĵurnalisto
muzikkritikisto
biografo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Stanley John SADIE, CBE (naskiĝis la  30-an de oktobro 1930(nun 1930-10-30) en Londono; mortis la 31-an de marto 2005 en Cossington, Somerset) estis grava brita muziksciencisto, muzikkritikisto kaj redaktoro. Sadie doktoriĝis en 1958 ĉe la Universitato de Kembriĝo. Lia doktoriĝo havas la titolon “The British Chamber Music 1720-1790” (La Brita Ĉambra Muziko 1720-1790).[1]

Sadie estis profesoro ĉe la Trinity College of Music en Londono de 1957 ĝis 1965. Ekde 1964 li laboris ĝis 1981 por la ĵurnalo The Times kiel muzika kritikisto kaj de 1967 ĝis 1987 kiel kuneldonisto de la magazino The Musical Times. Sed lia plej grava okupo estis la eldonado de la sesa eldono de la Grove Dictionary of Music and Musicians, origine publikigita de George Groove, en la jaro 1980. Sadie tralaboris la verkon, pluigis ĝin aldoninte al la 9 jam ekzistintaj ankaŭ 11 novajn volumojn, kaj donis al ĝi la adician titolon The New, do ĝi nun nomiĝis The New Grove Dictionary of Music and Musicians. La sepa eldono, kiun li ankaŭ redaktis, nun kun 29 volumoj, estis publikigita en la jaro 2001. La Grove Dictionary estas hodiaŭ laŭ la ĝenerala opinio la plej grava enciklopedio de la muzikscienco.

En la jaro 1982 li estis farigita CBE (Commander of the Ordeno de Brita imperio). Li ricevis honoran doktorgradon de la Universitato de Leicester, kaj estis elektita honora membro de la Royal Collage of Music kaj de la Gonville and Caius College, Kembriĝo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Pliaj publikigoj (kelkaj)

[redakti | redakti fonton]

Kiel aŭtoro

[redakti | redakti fonton]

Kiel eldonisto

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Brockhaus Riemann Musiklexikon, volumo 4, paĝo 82.