Saltu al enhavo

Sevilla FC

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sevilla FC
futbala klubo • profesia sporta teamo
Kluba nomo  Sevilla Fútbol Club
Fondita  1890
Stadiono  Ramón Sánchez Pizjuán, Sevilo, Andaluzio, Hispanio
Kapacito  42 500
Prezidanto 
Trejnisto  Hispanio García Pimienta (stato: 1-a de julio 2024)
Ligo  La Liga
2023-24  14-a pozicio
Oficiala retejo  www.sevillafc.es
Hejme
Ekstere
vdr

La Futbala Klubo de Sevilo, hispane Sevilla Fútbol Club, prononco laŭ sistemo IFA seˈβiʎa ˈfuðβol ˈkluβ, ofte simple nomata Sevilla, estas la plej aĝa nur-futbala klubo en Hispanio. Kiel la nomo indikas, ĝi baziĝas en Sevilo, ĉefurbo de la aŭtonoma komunumo Andaluzio de Hispanio. Hejmaj matĉoj kutime okazas en la stadiono Ramón Sánchez Pizjuán, kiu povas gastigi 42 500 spektantojn. La 1-a vira teamo de la klubo konkuras en la 1-a nacia ligo de futbalkluboj, kaj en la sezono 2015-16 atingis la 7-an rangon.

La klubo estas la plej sukcesa futbalklubo de Andaluzio, kaj nacie kaj internacie: kvin fojojn la 1-a vira teamo gajnis la Eŭropan Ligon de UEFA (en 2006, 2007, 2014, 2015 kaj 2016), kaj la Superpokalon de UEFA en 2006. La Internacia Federacio de Futbala Historio kaj Statistiko honorigis la klubon kiel la tutmonde plej bona en 2006 kaj 2007, tiel ke la klubo estis la unua kiu ricevis tiun honoron en du sinsekvaj jaroj.

Alia grava futbala klubo en Sevilo estas Real Betis Balompié. Ambaŭ estas delonge rivaloj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
futbalistoj kaj klubanoj celebras la gajnon de la UEFA-Pokalo en 2006