Seurre
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Seurre (stacidomo). |
Seurre | ||
komunumo | ||
La saono kaj la urbo
| ||
|
||
Ŝtato | Francio | |
---|---|---|
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | |
Departemento | Côte-d'Or | |
Arondismento | Beaune | |
Kantono | Brazey-en-Plaine Ĉefurbo | |
komunumaro | Rives de Saône | |
Rivero | Saono | |
Situo | Seurre | |
- koordinatoj | 46° 59′ 47″ N 5° 8′ 51″ O / 46.99639 °N, 5.14750 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 192 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 176 m s. m. | |
Areo | 8,99 km² (899 ha) | |
Loĝantaro | 2 436 (2012) | |
Denseco | 270,97 loĝ./km² | |
Urbestro | S-ro Alain Becquet | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 21250 | |
INSEE | 21607 | |
Vikimedia Komunejo: Seurre | ||
Retpaĝo: http://www.seurre.fr/ | ||
Laŭloka nomo : Seurrois |
Seurre estas franca komunumo, kiu situas en Francio regiono Burgonjo departemento Côte-d'Or.
Historio
[redakti | redakti fonton]Oni trovas spurojn de la romia periodo, ekzemple statuon de Higia nun en Belarta muzeo de Beaune.
En 1473 svisoj kiuj militis kontraŭ la duko de Burgonjo Karlo la brava detruis la urbon.
En 1479 la franca armeo de la duko de Amboise kaptis la urbon por la reĝo Ludoviko la 11-a.
Dum la frondo la urbo estis sieĝita dufoje en 1650 kaj en 1653. En 1653 la reĝo Ludoviko la 14-a detruigis la remparojn.
La preĝejo Sankta Marteno datiĝas el la 13-a jarcento. La nuna malsanulejo datiĝas el 1688. En 1754 la rabisto Louis Mandrin liberigis malliberulojn de la Dihotelo. La kanalo datiĝas el 1839.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Seurre situas en Burgonjo apud la rivero Saono proksimume 22 kilometrojn oriente de Beaune. Estas ankaŭ kanalo kiu estas mallongigo por iri ĝis Saint-Jean-de-Losne.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Oni trovas tie industriojn, metiistojn kaj komercistojn.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Esperanta vivo
[redakti | redakti fonton]Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 2 voĉdonojn (0,32% de voĉoj) en 2004, kaj 3 voĉdonojn (0,51% de voĉoj) en 2009.
Ĝemeleco
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]François Javelle (1980). “Hopital de Seurre ses origines son évolution depuis 1688”, Mémoire de la Société d'Histoire et d'Archéologie de Beaune 61.