Senlime
La translima asocio Senlime, Esperanto-asocio en la Eŭregiono Mozo-Rejno,[1] intencas progresigi la reciprokan internacian komprenon precipe en la Eŭregiono Mozo-Rejno helpe de la internacia lingvo Esperanto. La esperantaj grupoj en Verviers, Lieĝo, Akeno kaj Mastriĥto aspiras al pli bonvola kaj intensa kunlaboro. Iom post iom estas konstruita la Eŭregiono de Esperanto.
Jam de antaŭ la dua mondmilito, esperantistoj el la tri najbaraj landoj kutimis renkontiĝi.[2] Ili ofte biciklis kaj tranoktadis unu ĉe la alia. Tiel naskiĝis la tiel nomataj Trilandaj Renkontiĝoj, kiuj ankoraŭ nun ĉiujare (printempe kaj aŭtune) okazas en tiu regiono. Ĉiu el la regionaj Esperanto-grupoj (Akena, Marnolanda, Verviersa...) siavice organizis la Trilandajn Renkontiĝojn.
Plurfoje, grupeto de volontuloj klopodis starigi ian konstantan organizan komitaton, kun pli-malpi mallonga sukceso. Tiel, iom post iom, naskiĝis la ideo transiri de Trilanda Renkontiĝo al trilanda asocio.
La Eŭregiono Mozo-Rejno estas translime kunlaboranta, kulture riĉa komunumo, ene de la Eŭropa Unio: La eŭropa regiono konsistas el la belgaj provincoj Limburgo (800.000 loĝantoj) kaj Lieĝo (1 miliono da loĝantoj), el la suda parto de nederlanda Limburgo (700.000 loĝantoj), kaj el la subregiono Akeno (parto de la distriktaro Kolonjo (kun pli ol 1 miliono da loĝantoj). Tiu trilingva regiono, kie lingvaj kaj ŝtataj limoj ne kongruas, travivis longan komunan historion. Kontaktpunkto inter tri gravaj kulturaj fluoj, la Eŭregiono Mozo-Rejno celas Eŭropan Unuiĝon.
Ekstera ligilo
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ jam en la titolpaĝo de la translima Esperanto-asocio, mapo de la Eŭregiono Mozo-Rejno klarigas la asocian teritorion (france kaj esperante)
- ↑ kiel ekzemplo, jen la franclingva historio de la Esperanto-grupo de Verviers reflektas la fruan interplektiĝon kun samcelaj regionaj grupoj kaj movadanoj en Germanio kaj Nederlando (france)