El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seksa slango estas aro de lingvaj terminoj kaj frazoj, kiuj rilatas al seksorganoj, seksprocezoj kaj aktivecoj, kaj kiuj estas ĝenerale konsiderataj kiel "maldecaj". Kelkaj el ili aldonas seksan signifon aŭ referencojn al vortoj, kiuj havas neseksan signifon en kutima lingvo, ekz. "linio" por vulvo aŭ vagino, "birdo" por peniso, "ovoj" aŭ "globoj" por testikoj kaj simile. De tempo al tempo oni uzas por tiuj ĉi celoj ankaŭ propraj nomoj, ekz. "johnson" aŭ "dick" por peniso. Diversaj kulturoj kaj lingvoj uzas por seksaj celoj aliaj ĉiutagaj vortoj. Tial Eier (ovoj) estas en la germana ofta slanga vorto por testikoj, sed la angla eggs tiun ĉi signifon ne havas. En la hispana multaj el tiuj terminoj devenas el la vortotrezoro de vegetaloj aŭ manĝaĵoj, tiele napo por peniso (en la hispana nabo, kio ridigas Esperanto lernantojn kiam ili lernas la kutiman esperantan vorton knabo). Krome frufigoj aŭ melonoj por mamoj, tapiŝkonko (aŭ simple konko en Hispanameriko) aŭ figo por vagino kaj kukumo por peniso.
Sekso |
---|
Seksaj praktikoj |
|
---|
Amuzo por plenkreskuloj |
|
---|
Sano kaj edukado |
|
---|
Historio |
|
---|
Identeco |
|
---|
Leĝo |
|
---|
Fiziologio |
|
---|
Rilatoj kaj socio |
|
---|
Rilataj artikoloj |
|
---|
|