Santa Eulalia Bajera
Santa Eulalia Bajera | |||
---|---|---|---|
municipality of La Rioja (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26585 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 117 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 13′ N, 2° 11′ U (mapo)42.209722222222-2.1905555555556Koordinatoj: 42° 13′ N, 2° 11′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 622 m [+] | ||
Areo | 8 km² ( 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santa Eulalia Bajera [+] | |||
Santa Eulalia Bajera [santaeŭLalja baĤEra] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudorienta Komarko de Arnedo, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente). La loknomo Santa Eulalia Bajera estas etimologie komprenebla kiel Malsupra Sankta Eŭlalio; estas alia loĝloko nome Santa Eulalia Somera, submunicipo de Arnedillo, kiu estas etimologie komprenebla kiel Supra Sankta Eŭlalio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Santa Eulalia Bajera estas en montetara areo de la valo de la rivero Cidacos. Santa Eulalia Bajera estas tre aparta loĝloko kiu havas komunikadon laŭ la regiona ŝoseo LR-115, kiu komunikas oriente kun Herce kaj okcidente kun Arnedillo. Krome la regiona ŝoseo LR-380 komunikas kun Préjano sude.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis domaro de Herce. En notaria dokumento oni mencias la lokon "Santa Eulalia de Miromnes" date de la 11-a jarcento. Kun Herce ĝi iĝis dependaĵo de la monaĥinejo de Bernardaninoj en 1246 post la donaco de Alfonso López de Haro kaj lia edzino. Konsekvence la loko iĝis de abatlando, kaj la abatino nomumis la ordinaran urbestron.
Kiel la cetero de Rioĥo ĝi iĝis parto de la provinco Sorio ĝis la kreado de la provinco Logronjo kaj poste de la regiono Rioĥo.
La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj estis terura ĉe Santa Eulalia Bajera, kie oni malaltiĝis el 278 en 1960-aj jaroj ĝis nunaj 100. La elmigrado okazis ĉefe ekde la 1960-aj jaroj.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo kaj brutobredado. Krome estas rura turismo.
Vizitindaĵoj estas la preĝejo, naturaj lokoj, ktp.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Diago Hernando, Máximo (1994). «Los Haro de Cameros en los siglos XIII y XIV: Análisis del proceso de su afianzamiento político en el ámbito regional». Anuario de estudios medievales (Madrid: Consejo Superior de Investigaciones Científicas (CSIC), Institución Milá y Fontanals. Departamento de Estudios Medievales) (24): 775-806. ISSN 0066-5061.
- Pérez Carazo, Pedro (2008). Santa María de Herce y su abadengo en la Edad Media. Dos tomos, el II «Documentos» en CD. Logroño: Instituto de Estudios Riojanos y Universidad de La Rioja. ISBN 978-84-96637-47-4.