Salat
Ṣalāt, aŭ salah (araba: صلاة; pluralo: ṣalawāt, koranaraba: صلوة), signifas preĝi aŭ beni, kaj ĝenerale aludas al la preĝoj kiun faras la islamanoj al Dio aŭ Alaho; kaj plej komune al la kvin ĉiutagaj preĝoj de Islamo. Ĝi estas unu el la kvin pilieroj de Islamo laŭ la sunaismo, kaj unu el la dek duarangaj principoj aŭ praktikaj aspektoj de la religio (forūʿ ad-dīn) laŭ la ŝijaismo. Tiele la rita preĝado estas deviga (fard) por ĉiu islamano. Realigi la salat estas la plej grava devigo, post la fidodeklaro nome (ŝahado).
La salat devas esti farata en araba, depende de la kapablo de la preĝanto (kvankam la posta duʿā ne necese devas esti tio), kaj devas esti ripetita parkere, kvankam komencantoj povas uzi skribitan helpon. Tamen, pro la kreska nombro de konvertitoj en landoj ne arab-parolantaj, akcepteblas tempo por adapto dum kiu la recitado de la Korano povas esti farata aŭ legata en gepatra lingvo, kvankam silente, dum la salat devas esti realigita hejme.
En aliaj landoj, inkluzive de Afganio, Barato, Bosnio, Pakistano, Taĝikio, kaj aliaj landoj kie iranaj kaj tjurkaj lingvoj estas parolataj, la persa vorto namaz ( perse: نماز, pron.: namāz) estas uzata por salat. Ĉi tiu vorto devenas de la mezpersa vorto por "respekto".
Preĝoj
[redakti | redakti fonton]- Noktiĝa preĝo aŭ salat magrib