Safrantukano
Safrantukano | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Safrantukano
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pteroglossus bailloni (Vieillot, 1819) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Safrantukano aŭ Safranarasario (Pteroglossus bailloni) estas mezgranda kaj singulare kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko. Ĝi estis iam lokita en la unutipa genro Baillonius, sed Kimura kaj aliaj (2004) pruvis, ke la Safranarasario apartenas al la genro Pteroglossus.[1] La specio troviĝas en Atlantika Arbaro en malproksima nordorienta Argentino, ĉefe en sudorienta Brazilo kaj malpli en orienta Paragvajo.
Ĝi estas relative longvosta tukano kun totala longo de 35–40 cm. Kiel estas sugestita de la komuna nomo, ĝi estas, unike inter tukanoj, ĉefe safranflava en kapo, kolo, brusto kaj ventro. La dorso kaj vosto estas pli malhelaj, pli olivkoloraj. La pugo, okula nuda haŭtaĵo kaj makuloj en la baza duono de la beko (la alia duono estas bruneca -pli baze- al verdeca -pli pinte-) estas ruĝaj kaj rimakinde tre kontrastaj kun la flava koloro. La iriso estas palflava kaj ankaŭ kontrastas kun la ruĝaj ĉirkaŭaj partoj.
La specifa nomo science honorigas na Louis Antoine François Baillon.[2]
La specio estas minacata de perdo de habitato ĉefe pro senarbarigo, sed ankaŭ pro kontraŭleĝa vivoĉasado kaj nune konsiderata Preskaŭ minacata de BirdLife International.[3] Ĝi loĝas en kelkaj protektitaj areoj, kiel la Nacia Parko Itatiaia kaj la Ŝtata Parko Intervales; ambaŭ en sudorienta Brazilo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ South American Classification Committee. Merge Baillonius into Pteroglossus. Alirita 2007-09-07. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-16. Alirita 2021-08-19.
- ↑ Collection ornithologique musée George-Sand de La Châtre. Cahiers Naturalistes de l'Indre. Arkivita el la originalo je 2011-07-20. Alirita 2007-08-12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-20. Alirita 2014-06-09.
- ↑ BirdLife International 2004. Pteroglossus bailloni. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 27a Julio 2007.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Specidatumbazo.
- Mangoverde Fotoj de Safrantukano