Roscoff
Roscoff / Rosko | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Bretonio | ||||
Departemento | Finistère | ||||
Arondismento | Morlaix | ||||
Kantono | Saint-Pol-de-Léon | ||||
INSEE kodo | 29239 [+] | ||||
Poŝtkodo | 29680 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 3 334 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 539 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 44′ N, 3° 59′ U (mapo)48.726666666667-3.9858333333333Koordinatoj: 48° 44′ N, 3° 59′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 6 m [+] | ||||
Areo | 6,19 km² ( 619 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Roscoff [+] | |||||
| |||||
Roscoff (jen france, bretone Rosko) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Finistère (jen france, bretone Penn-ar-Bed), en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2021 en la komunumo vivis 3 334 loĝantoj.
Iama ripozhaveno de korsaroj, de kie deiris la Johnnies vendi siajn rozkolorajn cepojn, Roscoff « urbeto kun karaktero[1] », estas eta banurbo, kiu konservis arkitektan heredaĵon de la 16-a kaj 17-a jc, kun grava haveno de pramŝipoj, de la kompanioj Irish Ferries kaj Brittany Ferries, kies sidejo estas tie, kaj deirhaveno al la britaj insuloj kaj Hispanio.
Ĝemeliĝoj kaj patronadoj
[redakti | redakti fonton]- Auxerre en Francio
- Great Torrington en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
- Vechta en Germanio, ĝemeliĝo de la interkomunumo.
La urbo estas la baptopatro de Altaïr, ŝipo de la nacia franca ŝiparo, konstruita en 1993.
La interkomunumo patronas aranĝajn projektojn en Ambalanirana, kampara komunumo kun ĉirkaŭ 20 000 loĝantoj en la profunda centro de Madagaskaro.
Laboro
[redakti | redakti fonton]Kulturo kaj heredaĵo
[redakti | redakti fonton]Bretona lingvo
[redakti | redakti fonton]En la bretona lingvo, la urbo nomiĝas Rosko. Roscoff estas malnova bretona skribo, la ff, signo de nazaligo aliloke, estas muta en la leona lingvo.
La aliĝo al la ĉarto Ya d’ar brezhoneg estis decidita de la magistrato en la 4-a de novembro 2008.
Komence de la lerneja jaro 2007, 19,1 % el la komunumaj infanoj estis registritaj en dulingvaj elementaj klasoj[3].
Lokaj artistoj
[redakti | redakti fonton]- René Le Gall dirata Gougnou[4], pentristo.
- Hervé Mangenot[5] [6], emajlisto kaj pentristo.
- Groupe Expressions[7], artistoj de katolikaj muzikaj spektakloj.
Festoj
[redakti | redakti fonton]- La pardonprocesio[8].
Monumentoj
[redakti | redakti fonton]Megalitaj restaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Dolmeno de Kerfissiec.
- Lech de Reuniou dirata Croaz covec (dikventra kruco), apud Keravel (sudokcidente de la komunumo).
Religia heredaĵo
[redakti | redakti fonton]- Kalvario de Roscogoz, el granito kaj kersantono, datiĝas de la fino de la 14-a jc aŭ de la komenco de la 15-a jc.
- Preĝejo Notre-Dame de Croaz Batz[9]. La preĝeja placo estas ĉirkaŭata de muro en kiu estas ostejo de la komenco de la 17-a jc kaj funebra ĉambro.
-
La sonorilturo de la preĝejo Notre-Dame de Croaz Batz.
-
La ostejo en la paroĥa enklavo.
-
La kapelo de albâtres de Notre-Dame de Croaz Batz
-
La lumturo.
-
La kapelo Sainte Barbe super Bloscon.
-
La ĝeto al insulo de Batz.
-
La malnova urbo.
-
Ar Vil vidata de la maro.
-
La remparo dela 17-a jc.
-
La Poivrière, gardostara budo, restaĵo de la remparo super la maro.
-
Nodo de la kruco de Kerguennec
-
Domo konstruita en 1598.
-
Renesanca palaco konstruita en la 16-a jc de ŝipposedanto.
-
Detalo de la sama palaco.
Famaj vizitintoj
[redakti | redakti fonton]- Marie Stuart, albordiĝinta en Roscoff la 18-an de aŭgusto 1548.
- Charles Édouard Stuart, albordiĝinta en Roscoff 10-an de oktobro 1746.
- Alexandre Dumas, akceptita de sia amiko Edouard Corbière, restadi kvin semajnojn en 1869 en domo luita de la panisto[10].
- Liane de Pougy, dansistino kaj amoristino de Parizo de la Bela Epoko, kiu restadis en Clos Marie.
- Théodore Monod, naturalisto.
- Max Jacob, poeto.
- Louis-Ferdinand Céline restadis en Roscoff en 1920.
- Jacques Monod, biokemiisto.
Transportoj
[redakti | redakti fonton]- La stacidomo SNCF Roscoff, fino de la linio al Saint-Pol-de-Léon kaj Morlaix,
Notoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mairie de Roscoff : Roscoff labelita "Urbeto kun karaktero de Bretonio" en 2009. Arkivita el la originalo je 2011-07-20. Alirita 2012-04-27.
- ↑ J.O., 22-an de oktobro 2009.
- ↑ france Ofis ar Brezhoneg: Enseignement bilingue
- ↑ [1]
- ↑ Emajloj de Roscoff. Arkivita el la originalo je 2010-04-09. Alirita 2012-07-12.
- ↑ Ardoise de Roscoff[rompita ligilo]
- ↑ {http://www.groupeexpressions.com/ Groupe Expressions]
- ↑ Bildoj de la pardonprocesio de Sainte Barbe en Roscoff
- ↑ Panoramas de Notre Dame et de Sainte Barbe. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2012-04-27.
- ↑ Le grand dictionnaire de cuisine.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- J. Loredan, france La Fontenelle, seigneur de la Ligue 1572-1602, Parizo, 1926.
- Gilberte Taburet, Roscoff, Jos Le Doare, 1957.
- Jean Meyer, Jean Tanguy & Jean Delumeau, france Le siècle de l'Intendance in Documents de l'histoire de la Bretagne, p. 245 & sq., Edouard Privat, Tuluzo, 1971.
- J.-Y. Tanguy, Le port et le havre de Roscoff, Editions des paludiers, La Baule, 1975.
- P. Cuzon, france Jean Feuntren, Chroniques d'histoires, Bulletin Paroissial de Roscoff, 1962 - 1977 in Roscoff quotidien, Roscoff quotidien, Roscoff, 1998 Arkivigite je 2015-06-30 per la retarkivo Wayback Machine La voix de Sainte Barbe.
- P. Cheval, france La capitainerie de Saint-Pol-de-Léon. La défense côtière du Léon oriental de Louis XIV à Louis XVIII in Bulletin de la Société Archéologique du Finistère ĈV, p. 267-285, 1986.
- P. Cheval, france Les baies de Morlaix et leur défense in Baie de Morlaix vie et traditions maritimes, , p.11, hiver 1988-1989.
- O. Corre, france La Guerre de course durant la guerre d'indépendance des États-Unis d'Amérique dans le ressort de l'Amirauté de Morlaix, mastreca memuaro, Universitato de okcidenta Bretonio, Brest, 1990.
- J. Darsel, france Les côtes du Léon sous l´Ancien Régime in Bulletin de la Société Archéologique du Finistère CIV, p. 163-198, 1992.
- Bernard Le Nail, france Bretagne, pays de mer, Hachette, 1993.
- Jean Tanguy, france Quand la toile va. L'industrie toilière bretonne du XVIe au XVIIIe, Apogée, Rennes, 1994.
- Olivier Levasseur, france Roscoff, A. Sutton.
- C. Sergent, france La défense des côtes du Léon durant la Révolution française, 1789-1799, mastreca memuaro sub la regado de Philippe Jarnoux, Universitato de okcidenta Bretonio, Brest, 1997.
- Diversaj aŭtoroj, france Les secrets de nos régions. Bretagne, Atlas, 1999.
- A. Tanguy, Santec 1666-1920 - De l'ensablement de la localité à son érection en commune, Antologio, Santec, 1999
- Sub la regado de Maurice Dilasser, france Patrimoine religieux de Bretagne, Le Télégramme, 2006.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retpaĝejo de la urbo
- Turismoficejo Arkivigite je 2007-08-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Inventaire de la Monumeoj historiaj de Francio]
- Inventaro de la flaŭro kaj de la mara faŭno 25000 mejloj ĉirkaŭ Roscoff Arkivigite je 2014-08-20 per la retarkivo Wayback Machine de la biologia stacio de Roscoff.