Provinco Minufija
Provinco Minufija | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | Blazono | ||
gubernio de Egiptio [+] | |||
Lando | Egiptio | ||
Supermara alteco | 10 m [+] | ||
Ĉefurbo | Q12187221 | ||
- koordinatoj | 31° N, 31° O (mapo)30.5230.99Koordinatoj: 31° N, 31° O (mapo) [+] | ||
Akvokolektejo | 2 499 km² (249 900 ha) [+] | ||
Areo | 2 499 km² (249 900 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 4 301 601 [+] (28-a de marto 2017) | ||
Denseco | 1 721,33 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
ISO 3166-2 | EG-MNF | ||
Provinco Minufija | |||
Vikimedia Komunejo: Monufia Governorate [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Minufija respektive Al aŭ El Minufija (arabe محافظة المنوفية, latinliterigo Muḥāfaẓat al-Minufiyya respektive Muhafazat al-Minufija, ankaŭ latinliterigita Menufija aŭ Monufija) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 3 270 404 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Ŝebin el-Komo. Aliaj gravaj urboj estas Aŝmun kaj Minuf.
La teritorio situas en la okcidenta parto de la Nildelto. La provinco limas norde je la provinco Garbija, oriente je la provinco Kaljubija, sude je la provinco 6-a de Oktobro kaj okcidente je la provinco Buhajra. En la provinca ĉefurbo ankaŭ situas la ĉefaj konstruaĵoj de la Minufija-Universitato.
Ambaŭ lastaj ŝtataj prezidantoj de Egiptio, Anwar al-Sadat (1918-1981) kaj Muhamad Hosni Mubarak (naskiĝis en 1928), naskiĝis en la provinco.
|