Pastobastoneto
Pastobastoneto | |||
---|---|---|---|
Pastobastonetoj kun trinkĉokolado.
| |||
Origino | Hispanio | ||
Pastobastoneto, cilindrobenjeto aŭ en la hispana churro [ĉuro] estas dolĉaĵo kun formo de maldika cilindro aŭ bastoneto, fritita en olivoleo, tre populara manĝaĵo en Iberio (Hispanio kaj Portugalio) kaj aliaj landoj kun influo de ties kulturo, kiel Iberameriko kaj Filipinoj. Oni kutime kovras ilin per sukero aŭ laktokaramelo, kiu algluiĝas pro la oleo; tio estas kio igas ilin dolĉaĵo.
Ili estas precipe popularaj dum festotagoj kaj manĝataj kiel matenmanĝo.[1] La konsumo kreskas en aŭtuno kaj vintro, kaj defalas en varmaj monatoj. Ili estas vendataj en strataj budoj (churrería) aŭ kafejoj.
Se temas pri longa, pli dika, rekta cilindro, en kelkaj lokoj de Hispanio oni nomas ĝin "porra" [pora], t.e. klabo. Sed fundamenta churro estas malpli longa kaj malpli dika cilindreto kun formo de alfo, nomata en la hispana "lazo" [laso], t.e. nodo.
Unu el la plej oftaj manieroj manĝi ĉi tiajn benjetojn estas kun taso de varma ĉokolado (kastilie chocolate con churros; eŭske, txokolatea eta txurroak; katalune, xocolata amb xurros) aŭ kun laktokafo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vera origino de pastobastonetoj estas nekonata. Unu teorio sugestas, ke ili estis alportitaj al Eŭropo el Ĉinio, fare de portugaloj.[2] La portugaloj navigis tra Oriento, kaj post vojaĝo al Ming-dinastia Ĉinio, ili alportis novajn kulinarajn teknikojn, inkluzivante ŝanĝitan paston por youtiao, ankaŭ konata kiel yóuzháguǐ en suda Ĉinio. Tiu pasto similas al la pasto uzata por pastobastonetoj.[3]
Alia teorio defendas, ke pastobastonetoj estis elpensitaj de hispanaj paŝtistoj por anstataŭigi panon. La pasto estas facile farebla kaj fritebla en subĉiela fajro en montaro, kie paŝtistoj loĝis dum plejmulto de la jaro.[4][5]
La pasto estas miksaĵo el faruno, akvo, oleo kaj salo. En plej modernaj versioj, pastobastonetoj entenas ĉokoladon, kremaĵon aŭ laktokaramelon. Depende de la recepto, ili povas esti ne-veganaj, pro la enteno de butero aŭ lakto en la pasto.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Cuevas de la Cruz, Matilde y Juan Miguel Benítez Benítez, (1982). El oficio de la churrería en Madrid, Madrid, ISBN 84-50CL761-4-5.
- ↑ https://www.foxnews.com/lifestyle/the-hidden-history-of-churros
- ↑ https://web.archive.org/web/20120223032822/http://www.theprisma.co.uk/2011/07/17/churros-a-secret-history/
- ↑ https://web.archive.org/web/20110929185710/http://www.ifood.tv/network/churro
- ↑ https://www.foxnews.com/lifestyle/the-hidden-history-of-churros