Paris brûle-t-il ? (filmo)
Paris brûle-t-il ? | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Paris brûle-t-il ? |
Originala lingvo | franca lingvo • angla lingvo |
Kina aperdato | 1966 |
Ĝenro | drama filmo, Militfilmo |
Kameraado | Marcel Grignon |
Reĝisoro(j) | René Clément |
Produktisto(j) | Paul Graetz |
Scenaro | Gore Vidal • Francis Ford Coppola • Jean Aurenche • Pierre Bost • Claude Brulé |
Filmita en | Persan-Beaumont Airport • Strato Rivoli • quai de l'Horloge • pont au Change • rue de Sévigné • Placo de la Vogezoj • Katedralo Nia Sinjorino de Parizo • parvis Notre-Dame - place Jean-Paul-II • boulevard du Palais • place de l'Hôtel-de-Ville - Esplanade de la Libération • Petit Pont • Pont de la Tournelle • quai Saint-Michel • Placo Sankta Miĥaelo • rue de la Bûcherie • Bulvardo Saint-Michel (Parizo) • rue de la Huchette • place Saint-Sulpice • rue Casimir-Delavigne • place Edmond-Rostand • rue de Médicis • rue de Vaugirard • Marsa Kampo • quai Anatole-France • rue de Varenne • Palaco Matignon • Hotelo de la Invalidoj • Ponto Aleksandro la 3-a • Placo de la Konkordo • Avenue de Marigny • Avenuo de la Elizeaj Kampoj • avenue Winston-Churchill • Porte Saint-Martin • Placo Denfert-Rochereau • Île aux Cygnes • pont de Grenelle • Place du Trocadéro • Avenuo de la Granda Armeo |
Loko de rakonto | Parizo |
Muziko de | Maurice Jarre |
Rolantoj | Jean-Paul Belmondo • Charles Boyer • Leslie Caron • Jean-Pierre Cassel • George Chakiris • Bruno Cremer • Claude Dauphin • Alain Delon • Kirk Douglas • Glenn Ford • Gert Fröbe • Daniel Gélin • Hannes Messemer • Harry Meyen • Yves Montand • Anthony Perkins • Michel Piccoli • Wolfgang Preiss • Claude Rich • Simone Signoret • Robert Stack • Jean-Louis Trintignant • Pierre Vaneck • Orson Welles • Helmuth Schneider • Pierre Dux • Billy Frick • Ernst Fritz Fürbringer • Konrad Georg • Joachim Hansen • Günter Meisner • Sacha Pitoëff • Serge Rousseau • Marie Versini • Bernard Fresson • Pierre Collet • Michael Lonsdale • Paul Crauchet • Félix Marten • Georges Staquet • Georges Géret • Jean Négroni • Michel Etcheverry • E. G. Marshall • Billy Kearns • Claus Holm • Karl-Otto Alberty |
Produktinta firmao | Paramount Pictures |
IMDb | |
Paris brûle-t-il ? ("Ĉu Parizo brulas?") estas franca-usona filmo de René Clément aperinta en 1966.
Temo
[redakti | redakti fonton]Paris brûle-t-il ? estas historia epopeo, kiu priskribas la lastajn semajnojn de la dua mondmilito en Francio, interalie en Parizo, ĝis la liberigo de la ĉefurbo en aŭgusto 1944.
Ago estas fokusita al rezistaj faroj, kiuj kontribuis al la malvenko de la germana armeo, kaj al la ĉefaj personecoj de tiu periodo: usona generalo Patton, germana generalo von Choltitz, Jacques Chaban-Delmas, unu el la tiamaj ĉefoj de rezistado, generalo Leclerc, ktp.
La fino de la filmo insistas pri la ordono donita de Adolf Hitler al la okupanta armeo, detrui Parizon antaŭ ol kapitulaci, eksplodigante pontojn kaj monumentojn. Generalo von Choltitz fine malobeos al tiu ordono kaj senkondiĉe transdonos sin al aliancanoj, tiel savante Parizon de detruo.
Kun rolularo de superprodukto, Paris brûle-t-il ? tamen ne estas stelula filmo, sed reprezentas per maniero preciza kaj kvazaŭ dokumenta tiun periodon turmentitan kaj gravegan por la historio de Francio kaj Parizo.
Teĥnikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Titolo: Paris brûle-t-il ?
- Reĝisoro: René Clément
- Scenaro: Gore Vidal, Francis Ford Coppola, Jean Aurenche kaj Pierre Bost adaptita de libro Paris brûle-t-il? de Dominique Lapierre kaj Larry Collins
- Aldonaj dialogoj: Marcel Moussy (francaj scenoj) kaj Beate von Molo (germanaj scenoj)
- Muziko: Maurice Jarre
- Arta direktado: Marc Frédérix, Pierre Guffroy
- Formato: Nigra-blanka - krom fina prezento: kolora
- Landoj: Francio, Usono
- Daŭro: 175 minutoj
- Aperdatoj en kinejoj:
Rolularo
[redakti | redakti fonton]Aktoroj kredititaj
[redakti | redakti fonton]Interpretantoj | Roloj |
Jean-Paul Belmondo | Yvon Morandat, kromnomita "Pierrelot" |
Charles Boyer | Doktoro Monod |
Leslie Caron | Françoise Labé |
Jean-Pierre Cassel | Leŭtenanto Henri Karcher |
George Chakiris | G.I. antaŭ Notre-Dame |
Bruno Cremer | Kolonelo Rol-Tanguy |
Claude Dauphin | Kolonelo Lebel |
Alain Delon | Jacques Chaban-Delmas |
Kirk Douglas | Generalo George Patton |
Pierre Dux | Alexandre Parodi, kromnomita "Cerat" |
Glenn Ford | Generalo Omar Bradley |
Gert Fröbe | Generalo Dietrich von Choltitz |
Daniel Gélin | Yves Bayet |
Georges Géret | Bakisto |
Hannes Messemer | Generalo Jodl |
Harry Meyen | Leŭtenanto von Arnim |
Yves Montand | Tankista serĝento Marcel Bizien |
Anthony Perkins | Usona serĝento Warren |
Michel Piccoli | Edgard Pisani |
Wolfgang Preiss | Kapitano Ebernach |
Claude Rich | Generalo Leclerc / Leŭtenanto Pierre de la Fouchardière |
Simone Signoret | Trinkejestrino |
Robert Stack | Generalo Siebert |
Jean-Louis Trintignant | Serge |
Pierre Vaneck | Majoro Roger Gallois, kromnomita "Cocteau" |
Marie Versini | Claire Morandat |
Skip Ward | Charlie, usona soldato |
Orson Welles | Konsulo de Svedio Raoul Nordling |
Michel Etcheverry | Prefekto Luizet |
Billy Frick | Adolf Hitler |
Ernst Fritz Fürbringer | Generalo von Boinebourg |
Konrad Georg | Marŝalo Model |
Joachim Hansen | Komandanto de malliberejo de Fresnes |
Félix Marten | Georges Landrieu |
Paloma Matta | Liliane Charvet, junedzino |
Günter Meisner | S.S. Komandanto en Pantin |
Sacha Pitoëff | Joliot-Curie |
Albert Rémy | Ĝendarmo |
Christian Rode | Brulita germana soldato |
Helmuth Schneider | Germana adjutanto en metroo |
Otto Stern | Germana soldato en metroo |
Tony Taffin | Bernard Labé |
Jean Valmont | F.F.I.-ano kun bazuko |
Karl-Otto Alberty kaj Peter Neusser | S.S.-anoj - tapiŝejo en Bayeux |
Pierre Collet | Rezistanta policisto |
Paul Crauchet | Paroĥestro |
Germaine de France | Maljunulino |
Bernard Fresson | Interliga agento de F.F.I. |
Michel Gonzalès, Francis Nani, Sébastien Poitrenaud | Rezistantaj studentoj |
Peter Jacob | Generalo Burgdorf |
Hubert de Lapparent | Pordisto en Matignon |
Roger Lumont | Jude Amicol |
Pierre Mirat | Trinkejestro "Médicis" |
Jean-Michel Rouzière | Viro kun hundeto |
Georges Staquet | Kapitano Dronne |
Hénia Suchar | Telefonistino en prefektejo |
Claude Vernier | Germana kaptito |
Aktoroj ne kredititaj
[redakti | redakti fonton]Pri la filmo
[redakti | redakti fonton]- Cent okdek lokoj de filmado estis necesaj al la filmo.
- La titolo de la filmo devenas de la legendo laŭ kiu Hitler estus telefoninta al von Choltitz, rifuĝinta en sia hotel-ĉambro de Faubourg Saint-Honoré, kaj estus kolere kriinta al li: «ĉu Parizo brulas?».
- Oni ekvidas figurantojn Michel Berger kiel «Ĉefo de eksplodiloj», Michel Fugain kaj Michel Sardou kiel «Rezistantaj studentoj», ĉiuj tri ne kredititaj.
- Claude Rich ludas du rolojn en la filmo: generalo Leclerc (kun lipharo) kaj leŭtenanto Pierre de la Fouchardière (sen lipharo). Tamen li estas kreditita nur por la rolo de generalo Leclerc. La fakto, ke li enkarnigas la junan leŭtenanton ne estas hazardo. Fakte, dum la eventoj de la liberigo de Parizo, Claude Rich, juna adoleskanto, admiris la glorajn farojn de la militistoj en la stato. Pierre de la Fouchardière, lin vidinte, ordonis al li reeniri, por ŝirmi lin de la danĝeroj kiuj minacis la soldatojn. Pierre de la Fouchardière poste liberigis la senatejon de germana okupado.
- La muzika temo komponita de Maurice Jarre fariĝos sukcesa kanzono emblema al Parizo, «Paris en colère», dank'al la teksto de Maurice Vidalin kaj la interpretado de Mireille Mathieu.