Saltu al enhavo

Palaco Holyrood

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco Holyrood
Holyrood Palace
oficiala loĝejo
palaco
country house (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Urbo Edinburgo
Situanta sur Reĝa Mejlo
Poŝtkodo EH8 8DX
Situo
Geografia situo 55° 57′ 10″ N, 3° 10′ 20″ U (mapo)55.9527-3.17229Koordinatoj: 55° 57′ 10″ N, 3° 10′ 20″ U (mapo) [+]
Palaco Holyrood (Edinburgo)
Palaco Holyrood (Edinburgo)
DEC
Situo de Palaco Holyrood
Map
Palaco Holyrood
Posedata de Davido la 1-a de Skotlando vd
Retejo http://www.royalcollection.org.uk/visit/palaceofholyroodhouse
vdr

Palace HolyroodPalaco de Holyroodhouse (angle Holyrood Palace, /ˈhɒlɪruːd/ aŭ /ˈhoʊlɪruːd/) en Edinburgo estas la ofica loĝejo de la brita reĝo en Skotlando. La palaco situas ĉe la orienta fino de la Reĝa Mejlo, kiu kondukas de tie ĝis Kastelo Edinburgo. Holyrood Park tuŝas la kastelon. La nomo venas de korupto de la anglo-skota Haly Ruid ("Sankta Kruco"). La komplekso estas sub monumentprotekto kiel Kategorio A Listo de Konstruaĵo ekde la 14-a de decembro 1970.

Samloke abatejo estis fondita fare de reĝo Davido la 1-a, reĝo de Skotlando, en 1128. La abatejo funkciis kiel la loko de la kronado de la reĝoj de Skotlando kaj la loko de reĝaj geedziĝceremonioj tra la jaroj. Ĝia tegmento kolapsis en la 18-a jarcento kaj ne estis reestigita. La ruino ankoraŭ situas apud la palaco.

Origine konstruita kiel gastejo en Abatejo Holyrood, la konstruaĵo estis anstataŭigita al palaco kun turo, salono, kapelo kaj enirdometo sub Jakobo la 4-a de Skotlando de 1501. Post Jakobo la 6-a de Skotlando tiel nomata Jakobo la 1-a de anglio tiam kiam li supreniris la anglan tronon, la tuta kortego translokiĝis de Edinburgo al Londono, kaj Palaco Holyrood estis neuzata dum longa tempo. La palaco kaj abatejo estis renovigitaj por marki la kronadon de Karlo la 1-a ĉe Holyrood, sed estis lia filo Karolo la 2-a kiu esence donis al la kastelo ĝian nunan eksteran aspekton. Inter 1671 kaj 1679, kvar-hala komplekso estis konstruita laŭ planoj fare de la arkitekto William Bruce, asimilante la ekzistantan konstruaĵostrukturon. Sudokcidenta turo estis alkonstruita al la nova konstruaĵo en la 19-a jarcento por doni al la enirejfasado simetrian aspekton. Sub George la 5-a, la komplekso estis modernigita kaj estis la ofica loĝejo de la brita monarko en Skotlando ekde la 1920-aj jaroj. Almenaŭ unufoje jare, reĝino Elizabeto la 2-a ĉeestis en Palaco Holyrood dum la tielnomita Holyrood Week. Ĉi tie la reĝo nomumas la unuan ministron de Skotlando kaj okazigas reĝajn ricevojn. Kiam la reĝa familio ne vizitas, la palaco estas malfermita al vizitantoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]