Saltu al enhavo

Numero-signo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interpunkciaĵoj

apostrofo ( ' ); ( )
citiloj ( ‘ ’ ); ( “ ” ); ( „ ” ); ( « » )
demandosigno ( ? )
dupunkto ( : )
komo ( , )
krampoj ( ( ) ); ( [ ] ); ( { } ); ( < > )
kridemandosigno ( ) ( ?! )
krisigno ( ! )
punkto ( . )
punktokomo ( ; )
spaceto (   )
streketoj ( ); ( ); ( ); ( ) ( )
oblikvo ( / )
tripunkto ( ) ( ... )

Aliaj tipografiaj markoj

asterisko ( * )
bulmarko ( )
deklivo ( \ )
dividsigno ( ÷ )
egalsigno ( = )
heliko ( @ )
kaj-signo ( & )
krado ( # )
numero-signo ( )
obeluso aŭ ponardo ( † ‡)
plus-minus-signo ( ± ); ( )
substreko ( _ )
tildo ( ~ )
vertikala streko aŭ "dukto" ( | )

La numero-signo, (ankaŭ reprezentita kiel , No, No.no. (usona angla),[1]Nono (brita angla)[2]), estas tipografia mallongigo de la vorto numero(j) indikantanta ordan numeron, speciale je nomoj kaj titoloj. Ekzemple, kun la numero-signo, la skribita longformo de la adreso "Numero 22 Akacia Avenuo" estas mallongigita al " 22 Akacia Avenuo", tamen ambaŭ formoj estas kun la sama longa parolado.

Tipografie, la numero-signo kombinas la majuskla latina litero N kun kutime superskribita minuskla latina litero o, kelkfoje substreka, simila al la vira orda indikanto. En Unikodo, la skribsigno estas U+2116 Numero sign (HTML &#8470; · &numero;).[3]

La Oxford English Dictionary derivigas la numero-signon el la latina vorto numero, la ablativa kazo de numerus ("numero"). En latinidaj lingvoj, la numero-signon komprenas kiel mallongigo de la vorto "numero", ekzemple, itala numero, franca numéro, kaj portugala kaj hispana número.[4]

La numero-signo, malgraŭ siaj disvastigitaj uzoj internacie, ne estas norma alfabeta simbolo en preskaŭ ajnaj eŭropaj lingvoj.

En angla lingvo, la mallongigo "No." de "numero" estas ofte uzata anstataŭ la vorto "number" (numero). En usona angla, la krado # estas uzata kiel prefikso por nomumi nombrojn, kaj je la fino de nombro por designar funtoj de pezo je iuj publikigaĵoj.[5]

La numero-signo ne estas uzita en Francio kaj ne aperas sur norma AZERTY klavaro. Anstataŭe, la franca Imprimerie nationale rekomendas la uzon de la formo "no" (unu "n" sekvata per superskripto minuskla "o"). La plurala formo "nos" ankaŭ povas esti uzata.[6]

Esperante

[redakti | redakti fonton]

En uzado de Esperanto, oni akceptas multajn solvaĵojn. Ofte en esperantistaj tekstaĵoj oni troviĝas la formon "n-ro"[7], "no." kaj aliajn.

Teknikaj konsideroj

[redakti | redakti fonton]

The Unicode Standard (La Unikoda Normo) deklaras:[8]

U+2116 NUMERO SIGN is provided both for Cyrillic use, where it looks like [semi-cursive "N" followed by raised, underlined small "o"], and for compatibility with Asian standards, where it looks like [angular "N" followed by raised, underlined small "o", followed by a period]. …Instead of using a special symbol, French practice is to use an "N" or an "n", according to context, followed by a superscript small letter "o" (No or no; plural Nos or nos). Legacy data encoded in ISO/IEC 8859-1 (Latin-1) or other 8-bit character sets may also have represented the numero sign by a sequence of "N" followed by the degree sign (U+00B0 degree sign). Implementations working with legacy data should be aware of such alternative representations for the numero sign when converting data.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. no. or No.. The American Heritage® Dictionary of the English Language. Houghton Mifflin Company (2009). Alirita May 13, 2013.
  2. nos. or Nos.. The American Heritage® Dictionary of the English Language. Houghton Mifflin Company (2009). Alirita May 13, 2013.
  3. № - Numero Sign (U+2116) symbol, character, icon, html: № - Letterlike Symbols - Unicode character table. symbl.cc.
  4. Oxford Dictionaries - Dictionary, Thesaurus, & Grammar (angle). Arkivita el la originalo je 2006-03-17. Alirita 2017-11-23.
  5. Machinery's Handbook 21a Eld
  6. (2002) Lexique des règles typographiques en usage à l’Imprimerie nationale (france). Imprimerie nationale.
  7. (1893) PVZ. kajero 3.
  8. The Unicode Standard 5.0 — 15.2 Letterlike Symbols” (en). .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Numero sign en la angla Vikipedio.