Novembro de 2015
Aspekto
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en novembro 2015:
- Aŭstria federacia registaro interkonsentis pri rigorigo de kondiĉoj por azilo - la lando donos azilrajton por maksimume tri jaroj.
- En Sud-Sudano kraŝis aviadilo, kio okazigis 40 mortojn kaj de pasaĝeroj kaj de lokanoj ĉe flughaveno de ĉefurbo Ĵubo.
- Post kulpopetoj pro la incendio de noktodancejo kaj post protestoj pro koruptado demisias la ĉefministro de Rumanio Victor Ponta.
- Polua akcidento en Minas Gerais okazigas dekojn da mortoj kaj median katastrofon.
- John Magufuli fariĝas la nova Prezidanto de Tanzanio.
- Pro suspekto de bombo en la kraŝinta aviadilo oni forigas amase turistojn el Sinajo.
- Historia Renkontiĝo Xi–Ma 2015 inter la prezidentoj de Ĉinio kaj Tajvano en Singapuro.
- Ĝenerala balotado en Birmo: venko de la partio de la Nobel-premiito Aung San Suu Kyi.
- La parlamento de Katalunio aprobas deklaron de sendependo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Mortis 96jara la germana ekskanceliero Helmut Schmidt.
- Mortis franca filozofo André Glucksmann.
- Almenaŭ 43 homoj estis mortigitaj kaj 240 pliaj estis vunditaj de duobla memmortiga bombado en Bejruto, Libano.
- Okazis pafadoj kaj eksplodoj en sep malsamaj lokoj de Parizo, interalie en Bataclan. Rezultis almenaŭ 132 mortintoj kaj pli ol 350 vunditoj. Krizostato estas deklarita en Francio kaj landlimoj estas fermitaj, laŭ anonco de François Hollande en televido. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Abdelhamid Abaaoud, islama terorisma suspektato en la Atencoj de novembro 2015 en Parizo estis mortigita de polico.
- Atako de ĝihadistoj al hotelo en Bamako, Malio, finas per 27 atakitoj kaj 13 teroristoj mortintaj.
- Balotado en Argentino donas venkon al Mauricio Macri, dekstra kandidato, post 85 jaroj de registaroj (escepte diktatoroj) ĉu radikalaj ĉu peronismaj.
- Atako de ĝihadistoj al buso de policanoj en Tunizo, Tunizio, finiĝas per 12 mortintoj.
|