Saltu al enhavo

Militsimulada videoludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Militsimulada videoludo (aŭ angle wargame) estas militludo ludata per videoludilo kaj tipo de simulada videoludo. Derivita de tabulaj militludoj, ĝi simulas armean konflikton je taktika, operaciastrategia nivelo. Komputilaj militludoj estas vendataj komerce por libertempa uzo kaj, en iuj kazoj, uzataj por realaj militaj celoj.

Komputilaj militludoj devenis de tabulaj militludoj, kiuj inkluzivas militajn kaj libertempajn militludojn. Militludoj aperis sur komputiloj jam en 1972 kun Empire. La militluda komunumo frue komprenis la kapablojn de komputila ludado kaj provis eniri la merkaton, precipe kun la videoluda serio "Microcomputer Games" de Avalon Hill. Ĝi komenciĝis en 1980 kaj kovris diversajn temojn, inkluzive de adaptoj de kelkaj el iliaj tabulaj militludoj.

En februaro 1980, Strategic Simulations, Inc. (SSI) estis la unua firmao kiu vendis profesie pakitan komputilan militludon, Computer Bismarck, perraŭndan ludon bazitan sur la lasta batalo de la militŝipo Bismarck.[1][2]

Ludodesegnisto Gary Grigsby ekaktiviĝis en 1982 kun Guadalcanal Campaign, eldonita de SSI.[3] Ĝi estas citita kiel la unua "monstra" militsimulada videoludo evoluigita por komputiloj, , ĉefe pro sia vasteco kaj komplekseco.[4][5][6] Grigsby fariĝis unu el la plej respektataj desegnistoj de komputilaj militludoj.[3] En 1997, li estis priskribita kiel "unu el la fondaj patroj de strategiaj militludoj por la PC".[7] Computer Games Magazine poste nomis lin "same granda institucio en sia ĝenro de komputilaj ludoj kiel Sid Meier, Will Wright, aŭ John Carmack."[8]

En 1996, Grigsby publikigis 23 militludojn kun SSI,[9] inkluzive de la komerca sukceso Steel Panthers. En 2001, li kunfondis la disvolvfirmaon 2 by 3 Games kun Joel Billings kaj Keith Brors el SSI, kie ili daŭre kunlaboris pri la ellaborado de militludoj.[10]

SSI kaj Strategic Studies Group (SSG) ambaŭ estis komputilaj ludkompanioj kiuj daŭrigis la ĝenron, ĉefe per inspirado el tabulaj kaj miniaturaj militludoj. Ambaŭ kompanioj ĝuis certan popularecon dum la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj. TalonSoft ekis en 1995 kun simila celo, ĝis ĝi estis aĉetita kaj poste fermita fare de Take-Two Interactive en 2002.

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

Militsimuladaj videoludoj ĉefe temas pri simulitaj bataloj. Ĉar estas malfacile provizi inteligentan manieron delegi taskojn al subulo, militludoj tipe tenas la nombron de unuoj malgrandan, ĝis centoj anstataŭ centmiloj.[11] La kvanto de realismo varias inter videoludoj ĉar luddezajnistoj emas ekvilibrigi precizan simuladon kun ludebleco.

Unuoj kutime estas skalitaj por esti malproporcie grandaj kompare kun la pejzaĝo, por favori pli efikan ludadon. Tiuj videoludoj kutime uzas multe pli rapidan tempon ol en realeco, kaj ili ofte ne modeligas nokton aŭ dormoperiodojn. Kvankam iuj ludoj aplikas ilin, ili povas esti tempokonsumaj.[11]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Proctor, Bob (March 1988). "Titans of the Computer Gaming World / SSI". Computer Gaming World. p. 36.
  2. This is why we play war games. Plarium. Arkivita el la originalo je 2018-03-30. Alirita 2018-03-29.
  3. 3,0 3,1 Ritchie, Craig (October 2007). “Developer Lookback; Strategic Simulations Inc (Part 1 of 2)”, Retro Gamer (42), p. 34–39. 
  4. Staff (May–June 1982). "Hobby and Industry News". Computer Gaming World. Vol. 3, no. 3. p. 4.
  5. Staff (February 1983). “The Player's Guide to Computer Games; The World Marches to War!”, Electronic Games 1, p. 47–49. 
  6. DeMaria, Rusel. (December 2018) “Opportunity Knocks: The Story of SSI”, High Score! Expanded: The Illustrated History of Electronic Games, 3‑a eldono, CRC Press, p. 166–171. ISBN 978-0-429-77139-2.
  7. Dunne, Alex, "Interview with Gary Grigsby, Developer of SSI's Steel Panthers", 19 June 1997.
  8. Mayer, Robert (January 10, 2001) Uncommon Valor: Campaign for the South Pacific First Look. Computer Games Magazine. Arkivita el la originalo je April 19, 2005.
  9. Dunne, Alex (1996) Interview with Gary Grigsby, Developer of SSI's Steel Panthers. Game Developer Magazine. Arkivita el la originalo je January 21, 1998.
  10. Ritchie, Craig (November 2007). “Developer Lookback; Strategic Simulations Inc (Part 2 of 2)”, Retro Gamer (43), p. 82–87. 
  11. 11,0 11,1 Rollings, Andrew. (2006) Fundamentals of Game Design. Prentice Hall. Arkivigite je 2017-12-31 per la retarkivo Wayback Machine