Mejktila
Mejktila | |||
---|---|---|---|
township of Myanmar (en) vd | |||
Administrado | |||
Lando | Birmo | ||
subŝtato | Mandalaja regiono | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 252 615 (2013) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 20° 53′ N, 95° 51′ O (mapo)20.877595.858333333333Koordinatoj: 20° 53′ N, 95° 51′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 244 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Meiktila [+] | |||
Mejktila estas signifa universitata urbego kaj budhisma centro en Birmo, en la mandalaja regiono. Ĝi estas ankaŭ distrikta ĉefurbo. La loknomo devenas de hinda regno.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Supermara alteco: 231 ĝis 2244 m
- Loĝantaro: 252 615 (2013)
- Horzono: UTC+6:30
- Telefonkodo: +95 64
Geografio
[redakti | redakti fonton]Mejktila situas sur montetaro apud la samnoma artefarita lago. La urbego kuŝas 448 km de Jangono.
Historio
[redakti | redakti fonton]La antaŭhistorio de Mejktila komenciĝis ekde la 11-a jarcento. La regiono estis parto de diversaj regnoj, antaŭ ol la Brita Imperio transprenis ĉion en 1885. Dum la 2-a mondmilito japana okupado okazis, fine en 1948 la lando sendependiĝis. En 2013 krizostato okazis en la urbego, ĉar pro tumultoj tumultoj dekduoj da homoj estis mortigitaj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Mejktila estas centro de ligno- kaj bambuo-produktadoj, krome estas tekstilaj fabrikadoj. En la apudaĵo oni akvumas la grundon el la artefarita lago, tial oni produktas rizojn, kotonojn, sezamojn, arakidojn, pizojn, maizojn. La areo havas kalkŝtonojn, arĝentojn, zinkojn kaj antimonojn.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Mejktila estas grava voja kaj fervoja centroj. La plej proksima civila flughaveno funkcias en Mandalajo. Apud la urbego milita flughaveno funkcias.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Mejktila havas tropikan savanan klimaton kun musono (marto ĝis majo). La jara averaĝa temperaturo varias inter 21-33 °C. Ekzistas seka sezono (novembro-aprilo) kaj pluvsezono (majo-oktobro). Resume pluvas 806 mm.