Saltu al enhavo

Maximus Planudes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Μάξιμος Πλανούδης
(1255-1330)
"Moralaj distikoj", verko de Maksimo Planudo, publikigita en 1565.
"Moralaj distikoj", verko de Maksimo Planudo, publikigita en 1565.
Persona informo
Μάξιμος Πλανούδης
Naskiĝo 1255
en Nikomedio, Bitinio
Morto 1330
en Konstantinopolo, Turkio
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj moderna grekaantikva greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo teologo
verkisto
historiisto
filozofo
filologo
monaĥo
tradukisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maximus Planudes estis greka monaĥo, filologo, teologo, erudiciulo, tradukisto, gramatikisto, latinisto, ambasadoro kaj humanisto. Li floris dum la regado de la imperiestroj Mikaelo la 8-a (regis 1259–1282) kaj Androniko la 2-a Paleologo (1259–1328). Li pasigis la plej grandan parton de sia vivo en Konstantinopolo, kie li dediĉis sin kiel monaĥo, studinte kaj instruinte. Enirante la monaĥejon en juna aĝo, li ŝanĝis sian originan nomon, kiu estis Manuel, al Maksimo. Li estas plej konata kiel la kompilisto de la Greka Antologio, publikigita de Janus Lascaris, en Florenco, 1494[1].

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Planudes havis rimarkindan scion pri la latina lingvo en tempo kiam Romo kaj Italio estis rigarditaj kun iom da malamikeco fare de la grekoj de la Orienta Romia Imperio. Por atingi tion, li verŝajne atingis tiun pozicion ĉar li estis nomumita unu el la ambasadoroj senditaj fare de imperiestro Androniko la 2-a en 1327 por protesti kune kun la venecianoj koncerne ilian atakon sur la ĝenova kolonio de Pera, proksime de Konstantinopolo. Pli gravaj atingoj estis faritaj fare de Planudes, precipe en la kampo de la tradukado, plifirmigante la vojon al la reviviĝo de la studo pri la greka lingvo kaj literaturo en Okcidenta Eŭropo.

"Historia critica Catoniana", verko de Maximus Planudes, publikigita en 1759.

Dum la regado de Mikaelo la 8-a, li apogis la imperian politikon de unuigado de la greka kaj la latina eklezioj, sed ŝanĝis sian opinion poste okaze de la surtroniĝo de Androniko la 2-a, kun kiu li iĝis proksima. En 1296, li partoprenis la intertraktadojn por reunuiĝo kun reprezentantoj de la armena eklezio. Inter liaj disĉiploj estas la profesoro kaj humanisto Manuel Moschopoulos (1265-1316) kaj Demetrio Triclinius (1280-1340), same kiel Jean Zaridès, al kiu li adresis plurajn leterojn, kaj la klera princino Theodora Raulena (1240-1300), proksima parenco de imperiestro Androniko la 2-a Paleologo.

Li estis aŭtoro de multaj verkoj, inkluzive de gramatiko pri la greka en formo de demandoj kaj respondoj, kiel la Erothemata Grammatika de Manuel Moschopoulos, kun apendico pri la tiel nomata politika verso; traktado pri sintakso; biografio de Ezopo kaj plie proza ​​versio de la Fabloj; skolio pri certaj grekaj aŭtoroj; du heksametraj poemoj, unu panegiro de Klaŭdo Ptolemeo - kies Geografio estis retrovita de Planudes, kiu tradukis ĝin en la latinan - la alia estante rakonto pri la rapida transformiĝo de bovo en muson; traktaĵo pri la kalkulmetodo uzata inter la indianoj (redaktita de C. J. Gerhardt, Halle, 1865); kaj la skolio por la unuaj du libroj pri Aritmetiko de Diofanto.

Liaj multaj tradukoj de la latina inkludas Somnium Scipionis de Cicerono (La Sonĝo de Scipio) kun komentario de Makrobio; la Gaŭlaj ​​Militoj de Julio Cezaro; La Heroinoj (Epistulae Heroidum) kaj Metamorfozo de Ovidio; La Konsolo de Filozofio (De consolatione philosophiae) de Boecio; kaj De trinitate de Sankta Aŭgusteno. Tiuj ĉi tradukoj estis utilaj ne nur al helenofonoj (grekaj parolantoj), sed ankaŭ estis vaste uzataj kaj en Okcidenta Eŭropo kaj en lernolibroj pri grekaj studoj.

Estas tamen dank' al la eldono de la Greka Antologio ke li estas plej konata. La eldono de la Antologio de Planudoj estas pli mallonga ol la tekstoj de la Palatina Antologio de Hajdelbergo, kaj estas aritmetike supera al ĝi, sed ĝi enhavas 380 epigramojn kiujn la alia ne enhavas, normale eldonitaj kun la aliaj, aŭ kiel deksesa libro aŭ kiel apendico.

John William Mackail (1859-1945), en sia laboro, "Selected Epigrams from the Greek Anthology" ("Selektitaj Epigramoj el la Greka Antologio"), faras referencon al Maximus Planudes:

Inter liaj tradukoj oni povas trovi kelkajn kiuj estis kreitaj en la grekan pri "La Urbo de Dio" de Sankta Aŭgusteno kaj la Gaŭlaj ​​Militoj de Julio Cezaro. La greka imperio, restarigita de la paleologoj, tiutempe disfalis. La ĝenova kolonio de Pera uzurpis la komercon de Konstantinopolo kaj funkciis kiel sendependa ŝtato; kaj tio proksimigas nin al la moderna mondo kiam ni memoras ke Planudes estis samtempulo de Petrarko.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Ezopo (620 a. K. - 560 a. K.)
  • Teognido (570 a. K. - 485 a. K.)
  • Sofoklo (497 a. K. - 405 a. K.) greka dramverkisto
  • Eŭripido (486 a.K. - 406 a.K.) greka tragediverkisto
  • Tucidido (464 a. K. - 401 a. K.) greka historiisto
  • Eŭklido (325 a. K. - 265 a. K.) greka matematikisto
  • Teokrito (310 a. K. - 260 a. K.) greka poeto
  • Plutarko (46-100)
  • Klaŭdo Ptolemeo (99-169)
  • Elio Aristido (117-181) greka sofisto kaj oratoro
  • Diofanto el Aleksandrio (280-284)
  • Makrobio (370-430)
  • Sinezio el Kireno (370-413) greklingva filozofo
  • Aŭgusteno de Hipono (354-430)
  • Boecio (480-524) roma filozofo
  • Aretas de Cezareo (860-932) episkopo de Cezareo
  • Jean de La Fontaine (1621-1695) franca poeto
  • William Smith (1653-1735) angla antikvaĵisto
  • Johann Albert Fabricius (1668-1736)
  • William Smith (erudiciulo) (1711-1787)
  • Edward Gibbon (1737-1794)
  • Jean-François Boissonade (1774-1857)
  • Jacques Paul Migne (1800-1875)
  • William Smith (leksikografo) (1813-1893)
  • Carl Immanuel Gerhardt (1816-1899) germana primatematika historiisto
  • John Edwin Sandys (1844-1922) angla klasika filologo
  • William Robertson Smith (1846-1894) skota orientalisto, fakulo pri Malnova Testamento
  • Karl Krumbacher (1856-1909) germana bizancisto kaj klasika filologo
  • William Roger Paton (1857-1921)
  • Carl Wendel (1875-1951) germana klasika filologo, bibliotekisto kaj librosciencisto
  • Giorgio De Santillana (1902-1974) itala fizikisto, historiisto kaj filozofo
  • Manolis Papathomopoulos (1930-2011)
  • Eckhard Reichert (1954-2023)[2]
  • Kai Brodersen (n. 1958) germana klasika filologo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]