Marienburg
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Marienburg (apartigilo). |
Kastelo Marienburg | ||
---|---|---|
Monda heredaĵo | ||
Lando | Pollando | |
Tipo | Kultura | |
Kriterioj | (ii) (iii) (iv) | |
Fonto | 847 | |
Regiono** | Eŭropo kaj Nordameriko | |
Geografia situo | 54° 2′ 23″ N, 19° 1′ 40″ O (mapo)54.03972222222219.027777777778Koordinatoj: 54° 2′ 23″ N, 19° 1′ 40″ O (mapo) | |
Registra historio | ||
Registrado | 1997 (21-a sesio) | |
Geografia lokigo sur la mapo : Pollando | ||
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | ||
La burgo Marienburg en la samnoma urbo, kiu ekde 1945 esperante nomatas Malborko, estas majstroverko de arkitekturo defenda kaj rezideja el la malfrua mezepoko. Ĝi estas Monda heredaĵo de Unesko, unu el dekkelkaj en nuna Pollando[1][2][3].
Ĝi estas la plej granda gotika brika fortikaĵo en la mondo kun la surfaco ĉirkaŭ 21 hektaroj kaj kun la suma kub-amplekso de pli ol kvaronmiliono da kubaj metroj, entute la plej granda brika konstruaĵo manfarita de homoj. Ĝi estas ordena fortikaĵo, kiu troviĝas 60 kilometrojn sudoriente de Dancigo / Gdansko ĉe la rivero Nogat, riverbuŝa disbranĉiĝo de la Vistulo, ĉe la urbo Marienburg, (pole: Malbork), kiu ekde 1945 denove apartenas al Pollando. Ekde 1309 ĝis 1454 la fortikaĵo estis sidejo de la ĉefordenestro de la ordeno de germanaj kavaliroj en la ordena ŝtato[4].
La 15-an de julio 1410, post la malvenko de la ordena armeo en la Batalo de Grunwald, la pola-litova armeo kun pola reĝo Ladislao la 2-a (Jogaila) / Władysław la 2-a sieĝis la ordenan fortikaĵon, tamen sen sukceso, kio savis la ekziston de la Ordeno. Pro la politik-ekonomia krizo en la ordena ŝtato okazis ribelo fare de la regatoj (en 1454) kaj rezulte de ĝi la enkorpigo al la Krono de la Regno de Pollando (Pola Reĝlando). En majo 1457 la ordenestro fuĝis de la kastelo Marienburg al Kenigsbergo, la ordene dungitaj soldatoj konkeris la kastelon kaj ekmarĉandis kun la pola reĝo Kazimiro la 4-a. De tiam, dum pli ol tri jarcentoj la regiono je la nomo Reĝa Prusio estis parto de la pola reĝlando kun multaj privilegioj por la loka germana loĝantaro[5].
Post la unua dispartigo de Pollando-Litovio en 1772, la regiono Reĝa Prusio kun la fortikaĵo iĝis parto de Prusio. Dum tiu periodo la kastelo servis kiel kazerno kaj stokejo. Tiam la kastelo estis grave ruinigita, tamen ĝi revenis al la perdita gotika formo danke al rekonstruo fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento fare de la arkitekto Conrad Steinbrecht [ŝtajnbreht].
La vasta fortikaĵo estas la plej granda brika konstruaĵo en Eŭropo kaj en la tuta mondo[6].
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La mezepoka fortikaĵo estas dividebla en tri grandajn domensembloj: antaŭkastelon aŭ antaŭfortikaĵon, mezkastelon kaj altkastelon. La konstruaĵoj de ĉi tiuj tri kampoj havis diversajn funkciojn, kiujn la arĥitektoj konsideris je la plano kaj realigo de la ensemblo.
Altkastelo
[redakti | redakti fonton]La kvar-ala konstruaĵo funkciis kiel bazo kaj loĝejo de la ordenaj kavaliroj. La norda alo de la altkastelo finkonstruata proksimume 1280 komence hejmigis krom la kapelo kaj la kapitulejo ankaŭ la dormejon de la ordenkavaliraj fratoj.
La ĉefordenestro Dietrich von Altenburg pligrandigis ĝis 1344 la kapelon al preĝejo Sankta Maria, alkonstruigante plurlateran ĥorejon elstaranta super la konstrukorpo de la altkastelo. Ĉe la ekstera muro de la ĥorfinaĵo ĝis 1945 troviĝis en niĉo plenplastika statuo de la Dipatrino tegita per kolora vitromozaiko.
Sur la Suda teraso de la Altkastelo kreskas greftaĵo el la plej malnova vito de la mondo Malnova vito - donaco de la Urbestro kaj esperantistoj de la urbo Mariboro kun la Esperanto-informtabulo pri tiu evento - do ZEO (Zamenhof-Esperanto-objekto).
Mezkastelo
[redakti | redakti fonton]La mezkastelo estis konstruata ekde 1309 kaj loĝigis gravajn instituciojn necesajn por la administrado de la ordeno kaj de la lando. En la mezkastelo ankaŭ troviĝis la sidejo de la ĉefordenestro kun la reprezentoĉambroj. Siegfried von Feuchtwangen, kiu en 1309 transigis la ĉefordenestran sidejon de Venecio al Marienburg, kaj Luther von Braunschweig elkonstruigis la mezkastelon.
La plej grava parto de la mezkastelo estas ja la ĉefordenestra palaco. La profankonstruaĵo, starigata kaj finkonstruata en 1400 verŝajne laŭ planoj de Nikolaus Fellenstein (li devenis el Koblenz / Koblenco), montras arĥitekturan apartaĵon: Laŭ sia formo la ĉefordenestra palaco konvenas kun la tipo de loĝoturo kaj montras krom malaltGermanaj-gotikaj elementoj ankaŭ influojn de itala kaj flandra-burgonja konstrutradicio. Per tio la konstruaĵo ankaŭ montras sur la rilatoj de la Germana Ordeno vaste sin etendiĝantaj ĉe la turniĝo al la 15-a jarcento.
La somera kaj la vintra manĝoĉambroj, du ĉambregoj troviĝantaj en la ĉefordenestra palaco, estis konstruataj por reprezentaj celoj de la ĉefordenestro kaj apartenas pro sia arĥitekturo al la plej imponaj enaj spacoj de la malfrua mezepoko. La stelovolbojn de la du lumotrafluataj, kvadrataj ĉambregoj portas pokaze ununura maldika granitkolono.
Ŝtonbulo en la muro super la kameno en la somera manĝoĉambro laŭ legenda onidiro estus pafita dum la sieĝo de la fortikaĵo Marienburg en 1410 fare de la pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo sur ĉi tiun pilastron portantan la volbon, por mortigi la ĉefordenestron Heinrich von Plauen kaj liajn konsilantojn per la kunfaleganta volbo.
Inter 1822 kaj 1828 oni fasonis la someran manĝoĉambron laŭ konceptoj de Karl Friedrich Schinkel. Vitraloj verkitaj laŭ pentraĵoj de la berlina historiema pentristo Carl Wilhelm Kolbe montras scenojn el la ordena historio. En la iomete malpli granda vintra manĝoĉambro troveblas restaĵoj el la mezepokaj murpentraĵoj de Majstro Petro el la komenco de la 15-a jarcento.
La manĝoĉambrego situanta en la mezkastelo apud la ĉefordenestra palaco longas 30 metrojn, havas malpezajn stelovolbojn, kiujn portas tri maldikaj ruĝaj granitpilastroj.
Antaŭkastelo
[redakti | redakti fonton]La antaŭkastelo ekzistis en 1309 elementece. En la kapelo de Sankta Laŭrenco, modesta konstruaĵo kun plata tegmento, sinapoga ĉe la ekstera muro de la antaŭkastelo, okazis la diservoj por la duonfratoj de la germankavalira ordeno kaj por la servantaj fratinoj. La kapelo entenis unu el la plej grandiozaj majstroverkoj pentrartaj de la 14-a jarcento en la ordenaj landoj, la altaro el la ordenkastelo Graudenz / Grudziądz. Ĉefordenestro Dietrich von Altenburg konstruigis la komandorejon kaj palisoponton trans la riveron.
Sub Heinrich von Plauen okazis meze de la 15-a jarcento plifortikigo de la defendoinstalaĵoj (Plauen-Remparo). Ekzistas ekde ĉi tiu tempo komplika sistemo el muroj, fosaĵoj kaj interremparaj spacoj kun parte kvarobla muroringo. La remparojn en la norda kaj orienta antaŭa kampo konstruis la svedoj en la jaroj 1656 ĝis 1659, kiuj antaŭe en 1655 estis invadintaj sangoverŝe kaj pereige en Pollandon-Litovion.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ordena epoko
[redakti | redakti fonton]Kadre de sia ekspansio orienten la germana ordeno sekurigis la konkeritajn regionojn per la konstruo de fortikaĵoj. Unu el ĉi tiuj estis ankaŭ fortikaĵo Marienburg, starigata inter 1270 kaj 1300 ĉe la riverbordo de Nogat, riverbuŝa disbranĉiĝo de la Vistulo. Komence ĝi servis kiel sidejo de la landmajstroj. Sian nomon la kastelo ricevis laŭ la patronino de la „Ordeno de la Fratoj de la Germana Domo de Sankta Maria en Jerusalemo“, kiel tekstas la kompleta nomo de la Germana Ordeno.
Dum kiam la ordeno atingis grandajn militajn sukcesojn ĉe la Balta Maro, li devis toleri gravajn malsukcesojn en la Sankta Lando. En 1271 ĝi perdis sian ĉefan fortikaĵon Montfort. Per la fortikaĵo Akkon en 1291 falis la lasta bastiono de la krucmilitistoj en Palestino. Post tio la Germana Ordeno transigis sian ĉefan sidejon al Venecio. Jardekon pli malfrue maturiĝis la kompreno, ke sukcesa rekonkero de Palestino estas iluzia. Kiel alternativa kampo de agado sin prezentis Prusio.
Kiam en 1307 la Templana Ordeno estis malfondata, kaj en 1308 resp. 1309 la Germana Ordeno transprenis Dancigon / Gdanskon, ĉefordenestro Siegfried von Feuchtwangen translokis septembron de 1309 sian sidejon de Venecio en la fortikaĵon Marienburg. Oni elkonstruis la fortikaĵon iom post iom al kastelo, ĉar ĝi baldaŭ montriĝis kiel tro malvasta por la reprezentaj celoj de tiel potenca ordeno. Ĉi tie ekzemple okazis la grandaj kapitulaj kunvenoj de la tuta ordeno, kiun ankaŭ partoprenis la ĉefaj komisiitoj por la Sankta Romia Imperio kaj la Livona Ordeno kaj dum kiu oni elektis la ĉefordenestron. Dumpase de la 14-a jarcento regule restadis ankaŭ reprezentantoj de la eŭropa altnobelaro survoje al krucmilito en la baltaj landoj en la Marienburg.
Post la malvenko de la ordeno dum la Batalo ĉe Tannenberg kontraŭ Pollando-Litovio unuafoje en 1410 okazis vasta sieĝo kontraŭ la fortikaĵo Marienburg. Je tio Heinrich von Plauen sukcesis defendi la fortikaĵon.
Dum la Dektrijara Milito de 1454 ĝis 1466 en 1454 ĉefordenestro Ludwig von Erlichshausen komence sukcesis defendi la fortikaĵon kontraŭ reĝo Kazimiro la 4-a de Pollando-Litovio. La reĝo subtenis la Prusan Ligon, en kiu estis unuiĝintaj multaj urboj kaj malaltaj nobeloj kontraŭ la ordeno. Sed ĉar la ĉefordenestro ŝuldis la soldopagojn, li devis tamen garantie doni la kastelon en 1455 al siaj ribelaj dungomilitistoj. Tiuj ĉi vendis la kastelon senhezite al la reĝo de Pollando-Litovio.
Pola kaj prusa regecoj
[redakti | redakti fonton]La ĉefordenestro translokis sian sidejon al Kenigsbergo, kaj la 7-an de junio 1457 la pola reĝo okupigis la kastelon Marienburg. Per packontrakto la ordeno cedis la urbon kaj la fortikaĵon definitive al pola Reĝa Prusio. La restanta ordena ŝtato en 1525 estis transformata en la profanan (sekularigitan) Duklandon Prusio, kiu staris ankoraŭ ĝis 1635 sub pola feŭdosuvereneco.
Dum la Tridekjara Milito, en la jaroj 1626 kaj 1629, la Svedoj okupis la fortikaĵon, pluan fojon ekde 1656 ĝis 1660 dum la Dua Pola-Sveda Milito. Post la unua dispartigo de Pollando-Litovio Marienburg iris en 1772 al Reĝlando Prusio kaj apartenis ekde 1773 al la novformita provinco Okcidenta Prusio.
La sekva uzo, ekzemple kiel kazerno, detruis multajn elementojn de la mezepoka arĥitekturo, kaj ekzistis eĉ planoj malkonstrui la altkastelon favore al nova stokejo. Kontraŭ tio sin turnis interalie Friedrich Gilly kaj Friedrich Frick, kiuj ekde 1794 publikigis bildojn de Marienburg. En 1803 poeto Max von Schenkendorf vokis por la savo de Marienburg, kaj en 1804 reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a malpermesis pluajn malkonstrulaborojn. Ekde 1817 komenciĝis riparlaboroj, kiujn ankaŭ partoprenis Karl Friedrich Schinkel. Li vojaĝis en 1819 laŭ komisio de ŝtata kanceliero Karl August von Hardenberg, kiu donacis la Hardenberg-Vitralon en la manĝoĉambrego, al Marienburg. Ĉefprezidanto Heinrich Theodor von Schön vaste riparigis ĝin kaj ricevis por tio de reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a la honortitolon „Burggrafo de Marienburg“.
Imperiestra Regno
[redakti | redakti fonton]Dum la Germana Imperiestra Regno sub regeco de imperiestro Vilhelmo la 2-a la kastelo ludis gravan rolon en la nacia identeco. La ordena kastelo estis unu el la oficialaj reĝaj palacoj de la imperiestro. En la jaroj 1896 ĝis 1918 Conrad Steinbrecht riparis kastelon Marienburg daŭrema. Paralele oni konstruis ekde 1907 kiel anstataŭaĵo por la Mararmeaj Akademio kaj Lernejo en Kiel la Mararmea Lernejo Mürwik en Flensburg-Mürwik, kiu validas kiel ĉefverko de la Vilhelmisma Epoko[7] kaj je kio oni orientiĝis je la konstruaĵo de la ordena fortikaĵo Marienburg. Dum la Unua Mondmilito kastelo Marienburg estis krom tio por kelkaj semajnoj sidejo de la ĉefa komandorejo de la 8-a armeo sub Hindenburg kaj Ludendorff.
Naziismo
[redakti | redakti fonton]Pli malfrue la naziismo ideologiigis la Germanan Ordenon kaj per tio ankaŭ kastelon Marienburg, simile kiel ankaŭ la Tannenberg-Monumenton. La funkciuloj de la partio NSDAP kaj ties organizaĵo SS ofte uzis ĝin por kunvenoj, solenaĵoj kaj paradoj. Ekde 1934 komenciĝis la konstruo de granda amfiteatro ĉe la orienta flanko de la kastelo. Ekzistis ankaŭ planoj por novkonstruo de „NS-Ordenkastelo“ nordoriente de la mezepoka domensemblo, kiuj tamen ne plu realiĝis.
Detruo kaj rekonstruo
[redakti | redakti fonton]Dum la Dua Mondmilito la kastelo estis 60-elcente detruita. Poste ĝi iris al la socialisma Pola Popola Respubliko, kaj la pola ŝtato rekonstruis ĝin.
Ekde kelkaj jaroj ankaŭ la Maria-preĝejo estas denove alirebla por la publiko. Ĝi ne estis riparita, sed nur sekurigita kontraŭ kunfalego; tiel la amplekso de la detruo insiste montriĝas. Tamen en la jaroj 2015-2016 finfine plene rekonstruita ankaŭ kun la grandega mezepoka statuo de Dipatrino Maria kiu situas en la blinda fenestro de la preĝejo de Maria en la Alta Kastelo (vidu la supran foton en la komenco de la artikolo).
Marienburg estas nun unu el la plej gravaj allogejoj por turistoj en la regiono; ĝi estas plejparte uzata kiel muzeo. Ekde la 7-a de decembro 1997 Marienburg estas monda heredaĵo de Unesko.
La posedantoj de la kastelo
[redakti | redakti fonton]Malsupre estas la listo de ĉiuj homoj, kiuj iam posedis ĉi-konstruaĵon[8]. Ekde 1198 tiu listo esence kongruas kun la Altaj majstroj de Ordeno de germanaj kavaliroj.
N° | Nomo | Periodo | N° | Nomo | Periodo |
---|---|---|---|---|---|
1 | Sibrand | 1190 | 36 | Ludwig von Erlichshausen | 1450-1467 |
2 | Gerard | 1192 | 37 | Heinrich Reuß von Plauen | 1469-1470 |
3 | Heinrich | 1193-1194 | 38 | Heinrich Reffle von Richtenberg | 1470-1477 |
4 | Ulrich | 1195 | 39 | Martin Truchseß von Wetzhausen | 1477-1489 |
5 | Heinrich | 1196 | 40 | Johann von Tiefen | 1489-1497 |
6 | Heinrich Walpot von Bassenheim | 1198-1200 | 41 | Friedrich von Sachsen | 1497-1510 |
7 | Otto von Kerpen | 1200-1208 | 42 | Albrecht von Brandenburg-Ansbach | 1511-1525 |
8 | Heinrich von Tunna | 1208-1209 | 43 | Walter von Cronberg | 1527-1543 |
9 | Hermann von Salza | 1209-1239 | 44 | Wolfgang Schutzbar | 1543-1566 |
10 | Konrad von Thüringen | 1239-1240 | 45 | Georg Hundt von Weckheim | 1566-1572 |
11 | Gerhard von Malberg | 1240-1244 | 46 | Heinrich von Bobenhausen | 1572-1590/95 |
12 | Heinrich von Hohenlohe | 1244-1249 | 47 | Maksimiliano la 3-a | 1590/95-1618 |
13 | Günther von Wüllersleben | 1249-1252 | 48 | Karl von Österreich | 1619-1624 |
14 | Poppo von Osterna | 1252-1256 | 49 | Johann Eustach von Westernach | 1625-1627 |
15 | Anno von Sangershausen | 1256-1273 | 50 | Johann Kaspar von Stadion | 1627-1641 |
16 | Hartmann von Heldrungen | 1273-1282 | 51 | Leopoldo Vilhelmo de Aŭstrio | 1641-1662 |
17 | Burchard von Schwanden | 1282-1290 | 52 | Karlo Jozefo de Habsburgo | 1662-1664 |
18 | Konrad von Feuchtwangen | 1291-1296 | 53 | Johann Caspar von Ampringen | 1664-1684 |
19 | Gottfried von Hohenlohe | 1297-1303 | 54 | Ludoviko Antono de Palatinato-Neuburg | 1684-1694 |
20 | Siegfried von Feuchtwangen | 1303-1311 | 55 | Francisko Ludoviko de Palatinato-Neuburg | 1694-1732 |
21 | Karl von Trier | 1311-1324 | 56 | Clemens August von Bayern | 1732-1761 |
22 | Werner von Orseln | 1324-1330 | 57 | Karl Alexander von Lothringen | 1761-1780 |
23 | Luther von Braunschweig | 1331-1335 | 58 | Maksimiliano Francisko de Aŭstrio | 1780-1801 |
24 | Dietrich von Altenburg | 1335-1341 | 59 | Karlo de Aŭstrio-Teŝino | 1801-1804 |
25 | Ludolf König | 1342-1345 | 60 | Antono Viktoro de Habsburgo-Loreno | 1804-1835 |
26 | Heinrich Dusemer | 1345-1351 | 61 | Maximilian Joseph von Österreich-Este | 1835-1863 |
27 | Winrich von Kniprode | 1352-1382 | 62 | Vilhelmo Francisko de Habsburgo-Teschen | 1863-1894 |
28 | Konrad Zöllner von Rothenstein | 1382-1390 | 63 | Eugenio Ferdinando Pio de Habsburgo-Teschen | 1894-1923 |
29 | Konrad von Wallenrode | 1391-1393 | 64 | Norbert Klein | 1923-1933 |
30 | Konrad von Jungingen | 1393-1407 | 65 | Paul Heider | 1933-1936 |
31 | Ulrich von Jungingen | 1407-1410 | 66 | Robert Schälzky | 1936-1948 |
32 | Heinrich von Plauen | 1410-1413 | 67 | Marian Tumler | 1948-1970 |
33 | Michael Küchmeister von Sternberg | 1414-1422 | 68 | Ildefons Pauler | 1970-1988 |
34 | Paul von Rusdorf | 1422-1441 | 69 | Arnold Othmar Wieland | 1988-2000 |
35 | Konrad von Erlichshausen | 1441-1449 | 70 | Bruno Platter | 2000-nun |
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Conrad Steinbrecht: Untersuchungs- und Wiederherstellungs-Arbeiten am Hochschloss der Marienburg. Ernst & Korn, Berlino 1885.
- August Witt: Marienburg, das Haupthaus des deutschen Ritter-Ordens in dem ehemaligen und in dem gegenwärtigen Zustande. Mit zwei Ansichten. Königsberg 1854 (plena teksto).
- Bernhard Pawelcik: Marienburg. Verlags-Gesellschaft für Städtebau, Berlino 1930
- Johannes Voigt: Geschichte Marienburgs, der Stadt und des Haupthauses des deutschen Ritter-Ordens in Preußen. Königsberg 1824, 588 paĝoj (plena teksto).
- Ludwig Lucas: Geschichtliche Nachrichten von Stadt und Schloß Marienburg in Preußen. En: Beiträge zur Kunde Ostpreußens, volumo 2, Königsberg 1819
- Bernhard Schmid: Die Marienburg : Ihre Baugeschichte Aus dem Nachlass herausgegeben, ergänzt und mit Abbildungen versehen von Karl Hauke, Würzburg : Holzner 1955.
- Franz Albert Heinen: NS-Ordensburgen - Vogelsang, Sonthofen, Krössinsee. Ch. Links Verlag, Berlin 2011, 1-a eldono, ISBN 978-3-86153-618-5
- Wolfgang Korall, Gunnar Strunz: Die Burgen des Deutschen Ritterordens. Verlagshaus Würzburg GmbH & Co.KG, Lepsiko, 2010, ISBN 978-3-8003-1963-3
- Castles around the Baltic sea. — 2013. — 221 с. — ISBN 978-952-93-1271-9.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Castle of the Teutonic Order in Malbork - UNESCO World Heritage Centre. Whc.unesco.org (1997-12-07). Alirita 2012-07-25.
- ↑ "Castle of the Teutonic Order in Malbork", WHC-08/32.COM/8D, UNESCO, Paris, 22 May 2008.
- ↑ Castle of the Teutonic Order in Malbork, World Heritage Site. ID 847, jaro 1997 UNESKO, Eŭropo kaj Nordameriko
- ↑ Stephen Batchelor. (21-a de julio 2010) Medieval History For Dummies. John Wiley & Sons, p. 363. ISBN 978-0-470-74783-4.
- ↑ http://www.poniec.net/index.php?option=com_content&task=view&id=26&Itemid=45, As per Antoni Eckstein, History of Poniec, published in "Roczniki Historyczne", v.II, p.92 of IH PAN (Institute of History, Polish Academy of Science), 1926
- ↑ C. Steinbrecht, Schloss Marienburg in Preussen, Berlin, 1894
- ↑ Flensburger Straßennamen. Gesellschaft für Flensburger Stadtgeschichte, Flensburg 2005 , ISBN 3-925856-50-1, artikolo: Kelmhof, Kelmstraße
- ↑ Posedantoj de la Kastelo Marienburg (arkivigite en junio 2017) (angle) (21-a de aŭgusto 2008). Arkivita el la originalo je 2017-06-18. Alirita 2024-04-29.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Der Gang zum Großen Rempter in der Ordensburg Marienburg (prezentado proks. el 1830)
- Fotoj kaj historio de la iama ordena fortikaĵo kaj de la tuta ordena lando Arkivigite je 2015-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Marienburg kaj aliaj ordenaj kaj episkopaj fortikaĵoj en aktualaj interaktivaj sferpanoramoj (2011/2012)
- La kastelo en Malbork (jen germane, ankaŭ haveble pole kaj angle)
- Marienburg – ĝeneralaj informoj
- Bildoj Arkivigite je 2015-06-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Marienburg en la fotokolekto de kastelo Doorn Arkivigite je 2014-08-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Virtuala rondiro tra kastelo Marienburg Arkivigite je 2016-04-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Sfera panoramo Arkivigite je 2015-03-13 per la retarkivo Wayback Machine
Historia urbocentro de Krakovo · Salminejo Wieliczka · Koncentreja komplekso en Aŭŝvico · Historia urbocentro de Varsovio · arbaro de Białowieża (Monda natura heredaĵo) · Renesanca urbocentro de Zamość · Mezepoka urbocentro de Toruń / Thorn · Kastelo Marienburg en Malborko · Klostro kaj kalvaria monto en Kalwaria Zebrzydowska · Kirkoj de paco en Świdnica / Schweidnitz kaj Jawor / Jauer · Parko de Muskau · Jahrhunderthalle / Hala Ludowa / Hala Stulecia en Vroclavo (Wrocław / Breslau) · Lignaj kirkoj en suda Malgranda Pollando