Maria Bellonci
Maria Bellonci | |||||
---|---|---|---|---|---|
Maria Villavecchia Bellonci
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Maria Villavecchia | ||||
Naskiĝo | 30-a de novembro 1902 en Romo, Italio 1986 | ||||
Morto | 13-a de majo en Romo, Italio | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | itala | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Goffredo Bellonci (en) vd | ||||
Amkunulo | Goffredo Bellonci | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto tradukisto | ||||
| |||||
En TTT | www.sastre-forest.com | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Maria Villavecchia BELLONCI naskiĝinta la 30-an de novembro 1902 en Romo kaj mortinta samloke la 13-an de majo 1986 estas itala verkisto kaj tradukisto. Kune kun Guido Alberti ŝi estas iniciatinto de la Premio Strega.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Maria Villavecchia Bellonci naskiĝis la 30-an de novembro 1902 en Romo.
En Romo ŝi frekventis la elementan kaj mezan lernejon, kaj poste la gramatikan lernejon kaj la liceon “Umberto I”.
En 1922 ŝi skribis sian unuan romanon Clio e le Amazzoni, kiun ŝi neniam publikigis sed per ĝi ŝi renkontis la literaturan kritikiston Goffredo Bellonci, kiun ŝi edzigis en 1928.
En 1929 Maria komencis kunlabori en la gazeto Il Popolo di Roma, kie ŝi faris la rubrikon "La alia duono" kiu pritraktis la virinon en la vivo kaj en la historio.
Post zorgema konsultado de la objektoj, la portretoj kaj la medio, kie ili vivis por akiri ilian intiman karakteron, Maria konigis al la vasta publiko plurajn virinojn gravajn en la historio. En 1939 ŝi publikigis la biografion de Lucrezia Borgia, la unua de serio da libroj bazitaj sur historiaj fontoj kaj sur arkivaj esploroj. Ŝi estis tre lerta en la prezentado de gravaj historiaj figuroj kaj de iliaj familioj, kiel la Borgia, la D’ Este, la Gonzaga, la Della Rovere.
Ekde la jaro 1944 en la domo de Maria renkontiĝis grupo da amikoj de la literaturo, kiu en 1946 fondis la Premion Strega, la plej gravan literaturan premion de Italio. Maria mem gajnis tiun premion en 1986 kun la libro Rinascimento privato kiu pritraktas la vivon de Izabela d'Este.
En la kvardekaj jaroj, por la necertaj ekonomiaj kondiĉoj Maria Bellonci, kiel multaj intelektuloj de la tempo, tradukis plurajn romanojn, precipe francajn kaj kunlaboris en gazetoj pluraj. Ŝi daŭrigis tiun aktivecon dum la tuta vivo.
En 1951, kun la radiofona kolumno “Verkistoj al la mikrofono”, ŝi ankaŭ komencis fruktodonan kunlaboron kun Rai, unue en radioelsendoj kaj poste en televido, kiun ŝi daŭrigis ĝis la okdekaj jaroj. Maria mortis en Romo la 13-an de majo 1986.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Lucrezia Borgia. La sua vita e i suoi tempi, Milano, A. Mondadori, 1939.
- Segreti dei Gonzaga, Milano, A. Mondadori, 1947.
- Milano Viscontea, Torino, Edizioni Radio Italiana, 1956.
- Pubblici segreti, Milano, A. Mondadori, 1965.
- Come un racconto. Gli anni del Premio Strega, Milano, Club degli Editori, 1969.
- Tu vipera gentile. Delitto di stato, Soccorso a Dorotea, Tu vipera gentile, Milano, A. Mondadori, 1972.
- Marco Polo, Torino, ERI, 1982.
- Rinascimento privato, Milano, A. Mondadori, 1985.
- Io e il Premio Strega, Milano, A. Mondadori, 1987. ISBN 88-04-30197-X.
- Segni sul muro, Milano, A. Mondadori, 1988. ISBN 88-04-31881-3.
- Pubblici segreti n. 2, Milano, A. Mondadori, 1989. ISBN 88-04-33086-4.
- Il Premio Strega, Milano, A. Mondadori, 1995. ISBN 88-04-40540-6.
- Mantegna, Skira, Milano 2003.
- Gente in castello, Milano, A. Mondadori, 2007. ISBN 978-88-04-57410-1.