Saltu al enhavo

Marco de Canaveses

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Marco de Canaveses (stacidomo).
Marco de Canaveses
municipo de Portugalio
urbo de Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 53 450  (2011) [+]
Loĝdenso 265 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 11′ N, 8° 9′ U (mapo)41.183333333333-8.15Koordinatoj: 41° 11′ N, 8° 9′ U (mapo) [+]
Areo 202,02 km² (20 202 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Marco de Canaveses (Portugalio)
Marco de Canaveses (Portugalio)
DEC
Situo de Marco de Canaveses

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Marco de Canaveses [+]
vdr

Marco de Canaveses estas portugala urbo situanta en la subregiono Tâmega e Sousa, apartenanta al la Norda regiono kaj al la sudo de la Distrikto Porto.

Ĝi estas sidejo de la municipo Marco de Canaveses kiu havas totalan areon de 201,89 km², 49.546 loĝantojn en 2021 kaj loĝdensecon de 265 loĝantoj por km², subdividita en 15 fregezioj. La municipo limas norde kun la municipo Amarante, oriente kun Baião, sude kun Cinfães (trans la riveron Douro), sudokcidente kun Castelo de Paiva kaj okcidente kun Penafiel.

El Marco de Canaveses eliris elstaraj gravuloj kiel Carmen Miranda, entreprenisto Belmiro de Azevedo, historiisto Aníbal Barreira kaj farmaciisto Ângelo da Cunha Pinto.

En la loknomo la elemento "Canaveses", pluralo de "canavês", aludas al kampoj de kanabo, iam abundaj en la regiono, ĉefe ĉe la bordoj de la rivero Tâmega.

Tongobriga.

Estis loĝado jam en epoko de Neolitiko (funebraj monumentoj). En Freixo estis romia urbo Tongobriga, floranta inter la 1-a kaj 2-a jarcentoj n.e., apud ŝoseoj ĉefe tiuj inter Braga kaj Merido. En ĝi videblas la restaĵoj de loĝejoj, nekropoloj, forumo, teatro, termoj, dum restas subtere de la aktuala loĝloko Freixo granda parto de tiu kiu estis la antikva romia urbo.

Nun viziteblas Arkeologiejo de Freixo kun muzeo kaj Profesia Lernejo de Arkeologio.

Super la rivero Tâmega estis romia ponto, apud la aktuala ponto inter Sobretâmega kaj Marco. Proksime estis termakvoj (kiuj poste iĝis banejo Caldas de Canaveses) profititaj de romianoj kie oni trovis atestajn restaĵojn.

Poste, en la 12-a jarcento, D. Mafalda, nome unua reĝino de Portugalio, ordonis rekonstrui la iaman romian ponton, kion oni finkompletigis dum la regado de D. Denizo la 1-a. Proksime, ĉe la aktuala Rua de S. Nicolau, ŝi konstruis sian Reĝan Palacon kie loĝis dum ŝi kontrolis la konstruadon de la ponto, de gastejo, de kapelo kaj de leprohospitalo. Ankaŭ la unua reĝo de Portugalio, nome D. Afonso Henriques, estis en Canaveses dum vizitoj al sia edzino. Tiuj konstruaĵoj ankoraŭ restas, escepte la leprohospitalo malaperis dum la konstruado de nacia ŝoseo kaj la ponto estis malmuntita por la konstruado de nova ponto en 1944 kongrue kun la trafiko de aŭtoj. Tiu lasta iĝis parte subakvigita, en 1988, pro la konstruado de la Akvobaraĵo de Torrão kaj poste detruita.

Preĝejo de Salvador (Tabuado).

De historia periodo restis ĝis nun ekzemploj de romanika arkitekturo, nome la preĝejo de São Martinho de Soalhães, la ponto de la Arko (en Folhada, super la rivero Ovelha), la Monaĥejo de Santa Maria de Vila Boa do Bispo, la preĝejo de Santa Maria de Sobretâmega, la preĝejo de São Nicolau de Canaveses, la preĝejo de Salvador (Savinto) de Tabuado, inter aliaj konstruaĵoj.

Tra teroj de Canaveses, dum la 14-a jarcento, pasis ankaŭ la du pasiaj amantoj nome D. Pedro kaj Agnesa de Kastro, antaŭ ŝi estis murdita de la pastro de la tiam infanto D. Pedro, nome la reĝo D. Afonso la 4-a. Ankaŭ en Canaveses, precize ĉe Rua Direita de Sobretâmega kie D. Pedro kampadumis kun sia armeo dum la lukto kontraŭ sia patro. Pacon oni akiris inter ambaŭ pere de D. Gonçalo Pereira, ĉefepiskopo de Braga, kiu vojis inter Porto, Guimarães kaj Canaveses, kie estis D. Pedro.[1]

En sekvaj jarcentoj la teritorio de la aktuala municipo Marco de Canaveses estis loĝata de nobelaj familioj kiuj lasis blazondomojn kaj senjordomojn. Casa dos Arcos (konstruita en la 17-a jarcento), la preĝejo de la Monaĥejo de Alpendurada (konstruita en la 18-a jarcento) kaj la nefinitaj Obras do Fidalgo (baroko, 1740-1760) estas ekzemploj de monumentoj en Marco de Canaveses.

Casa inacabada de Vila Boa de QuiresObras do FidalgoCasa das Obras.

En 1809, je la komenco de la dua franca invado, estrita de la Marŝalo Soult, oni eksciis, ke venas francaj trupoj al Canaveses kaj por eviti tiun alvenon oni tranĉis la ponton de Canaveses (tiun konstruitan de Da. Mafalda) kio rezultis efika por eviti la alvenon de la invadaj trupoj en Canaveses. Tiuj trapasis la riveron ĉe Amarante.

Meze de la 19-a jarcento la administraciaj reformoj faritaj en la municipa nivelo rezultis en la aktuala formo de la municipo. La liberalaj reformoj de la 19-a jarcento reorganizis administracie la teritorion en 1836, 1852 (kadre de klopodoj de Adriano José de Carvalho e Mello kapti la banditan ŝteliston Zé do Telhado), 1853 kaj 1855 al la nuna etendo.

En 1878 alvenis fervojo al Rio de Galinhas, kio helpis la disvolvigon de la areo (en 2019 oni elektrigis la linion, kio helpis la kontakton kun la Metropola Areo de Porto).

Merkatplaco en Marco de Canaveses, 1904.

En la komenco de la 20-a jarcento Canaveses, Soalhães kaj Ariz estis tiam pli urbigitaj ol Marco, elektita por sidejo de la municipo. Tamen en Marco okazis la gravaj komercaj foiroj, kruciĝis ŝoseoj kaj kajoj (ĉe Douro) kiuj konektis kun Baião, Penafiel, Porto kaj Amarante. Nur per inaŭgurado de urbodomo en 1912 kaj rilataj urbaj reformoj, Marco vere ekakiris urban aspekton. kaj en la 1910-aj, 1920-aj, kaj 1930-aj jaroj startis la vera progreso de Marco pere de la alveno de la lumo per elektra energio (1927), la starigo de la Monumento aos Mortos da Grande Guerra (nune en ĝardeno9, liniigo de domoj, plilarĝigo de la mezepokaj lokoj, kaj aliaj modernigoj.

La loĝantaro de Marco de Canaveses atingis pinton de pli ol 53 000 loĝantoj (pliiĝinte laŭ la 20-a jarcento) en la 2010-aj jaroj, sed poste okazis ioma malaltiĝo sub 50 000.

Administracia ento

[redakti | redakti fonton]

La municipo Marco de Canaveses estas dividita en 16 fregezioj (31 antaŭ 2013):

  • Alpendorada, Várzea e Torrão
  • Avessadas e Rosém
  • Banho e Carvalhosa
  • Bem Viver
  • Constance
  • Marco (sidejo)
  • Paredes de Viadores e Manhuncelos
  • Penha Longa e Paços de Gaiolo
  • Sande e São Lourenço do Douro
  • Santo Isidoro e Livração
  • Soalhães
  • Sobretâmega
  • Tabuado
  • Várzea, Aliviada e Folhada
  • Vila Boa de Quires e Maureles
  • Vila Boa do Bispo

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Kastrumo de Arados, en Alpendurada e Matos, inter aliaj (Ferepoko).
  • Romia urbo Tongobriga, kun restaĵoj de loĝejoj, nekropoloj, forumo, teatro, termoj, dum restas subtere de la aktuala loĝloko Freixo granda parto de tiu kiu estis la antikva romia urbo. Viziteblas Arkeologiejo de Freixo kun muzeo kaj Profesia Lernejo de Arkeologio.
  • Dek monumentoj estas inkluditaj en la Romanika Vojo.
Konvento de Alpendurada.
Kapelo de Senhora da Livração de Fandinhães.
  • Preĝejo de São Martinho de Soalhães (9-a jarcento), Konvento de Alpendurada (11-a jarcento).
  • Monaĥejo de Santa Maria de Vila Boa do Bispo (12-a, 13-a jarcentoj).
  • Preĝejoj de Santa Maria de Sobretâmega (post 1320), de Santo André de Vila Boa de Quires (13-a jarcento), de São Nicolau de Canaveses (post 1330), de Salvador de Tabuado (meze de 13-a jarcento), de Santo Isidoro (13-a jarcento), de Senhora da Livração (1721), de Carvalhosa (1779), de Manhuncelos, de Maureles, de Paços de Gaiolo, de Rosem.
  • Kapeloj de São Lázaro (18-a jarcento) kaj de Senhora da Livração de Fandinhães.
  • Konvento de Avessadas.
  • Moderna preĝejo de Santa Maria, en la urbocentro, desegnita de la portugala arkitekto Siza Vieira (1996, minimalismo, en tabelbildo).
  • Blazondomoj Casa dos Arcos (17-a jarcento) kaj Obras de Fidalgo (1740-1760).
  • Ponto de Arko.
  • Memormonumento de Alpendurada.
  • Pilorioj de Canaveses (São Nicolau), de Torre, de Fornos, de Magrelos, de Soalhães kaj de Toutosa.
  • Turo de Nevões.
  • Mezepoka Granita Ebenaĵeto (Alpendurada e Matos).
  • Kapelo de Nossa Senhora do Pilar (Torre, Vila Boa de Quires e Maureles)
  • Municipa Muzeo Cármen Miranda, lumfontanoj en urbocentro kaj Municipa Ĝardeno.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Aguiar, P. M. Vieira (1947). Descrição Histórica, Corográfica e Folclórica de Marco de Canaveses. Porto: [s.n.]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Marco de Canaveses en la portugala Vikipedio.