Lenjano
Lenjano | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Lombardio | ||||
Provinco | MI Milano | ||||
Geografia situo | 45° 36′ N, 8° 55′ O (mapo)45.68.9166666666667Koordinatoj: 45° 36′ N, 8° 55′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 199 m | ||||
Areo | 17 km² | ||||
Loĝantaro | 59 941 (2023) | ||||
Loĝdenso | 3390 loĝantoj/km² | ||||
Najbaraj komunumoj | Busto Arsizio (VA), Rescaldina, Castellanza (VA), Cerro Maggiore, San Vittore Olona, Villa Cortese, Canegrate, San Giorgio su Legnano kaj Dairago | ||||
Patrono | Magno de Milano | ||||
Festa tago | 5-a de novembro | ||||
Nomo de loĝantoj | legnanesi | ||||
Poŝtkodo | 20025 | ||||
Imposta kodo | E514 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 015118 | ||||
Telefona prefikso | 0331 | ||||
Estro | Cristiana Cirelli | ||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Lenjano (itale Legnano, en la loka dialekto Legnàn, lombarde Lignàn) estas komunumo en la metropola urbo Milano, distancanta ĉirkaŭ 20 kilometrojn el Milano. Situigita en la pejzaĝo Alto Milanese kaj trairata de rivero Olona, ĝi estas la dektria urbo plej homoplena de Lombardio: fine de 2023 en la komunumo vivis 59 941 loĝantoj.
Najbaras la komunumoj Busto Arsizio (VA), Rescaldina, Castellanza (VA), Cerro Maggiore, San Vittore Olona, Villa Cortese, Canegrate, San Giorgio su Legnano kaj Dairago.
Oni povas konstati urbaĵojn inter la 21-a jarcento a.K. kaj la 19-a jarcento a.K.. Jam dum praa epokoj, fakte, la montetoj, kiuj bordumas Olona, elmontriĝis loĝeblaj lokoj.
Dank' al historia milito, Legnano estas la unua urbo, krom Romo, kiu ĉeestas en la nacia himno. Ĉiujare, lenjananoj memoras ĉi tiun batalon per la ĉevalkonkurso de la kvartaloj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Teritorio
[redakti | redakti fonton]Lenjano situas apud la valo de Olono, sude de la Varezaj Antaŭalpoj. La grundo ĉefe komponiĝas de rulŝtonetoj, gruzo, sablo kaj argilo. Iame malgranda tavolo de humo, netaŭga por kresko de arbaroj kaj sekve por la agrikultura kultivado kovris Lenjanon, tiel, ke ĝi estis plejparte erikejo[1]. Pro argilaj tavoloj, la tero malfacile sorbas pluvan akvon.
La teritorio etendiĝas ĝis 17,72 km² kaj ĝi distribuiĝas inter 192 m kaj 227 m sm.a[2]. Laŭ la tertrema klasifiko, la urbo estas en la zono 4 (negrava tertremeco), laŭ la ordono PCM n. 3274 de la 20-a de marto 2003[3].
Klimato
[redakti | redakti fonton]Laŭ la klimata klasifikado, la urbo situas en la "zono E", 2451 GR/G [4]. Situanta en alta Pada Ebenaĵo, La tipo de Lenjana klimato estas kontinenta, kun malvarmaj vintroj. La nebulo ĉeestas ĉefe apud la fina fluo de Olono, kie la grundo estas altometrie malpli alta ol la loĝanta zono. La someroj estas varmaj, humidaj kaj modere pluvaj. La temperaturoj, dum tiu periodo, povas superi la 30 °C kaj la humideco la 90 %, kaŭzante sufokan varmegon. Ĉefe, la atlantik-mediteraneaj aŭ arkti-rusaj perturboj kaŭzas atmosferajn precipitaĵojn. Lenjano, samkiel la plej granda parto de la Pada Ebenaĵo, suferas pro malforta vento[5]. Male, la humideco estas ĉiam ĉiujare tro alta. Lastatempe la pluvoj iĝadas iom malpli oftaj, same kiel la fenomeno de la nebulo.
La datumoj de la meteologia stacio de Milano Malpensa indikas, laŭ la tridekjara mezvaloro (1961–1990) uzata de la Monda Organizaĵo pri Meteologio, ke la mezvalora temperaturo de la plej malvarma monato, januaro, estas preskaŭ −4 °C kaj de la plej varma monato, julio, estas iomete pli ol +28 °C. La jaraj mezvaloraj precipitaĵoj estas pli ol 1000 mm, la valoro pligrandiĝas dum printempo kaj aŭtuno kaj malpligrandiĝas dum vintro[6][7][8][9].
Socio
[redakti | redakti fonton]Demografia evoluo
[redakti | redakti fonton]Etnioj
[redakti | redakti fonton]Je la 1-a de januaro 2007 fremduloj laŭleĝe loĝantaj en Lenjano estis 4001[10], preskaŭ la 7 % de la tuta loĝantaro[10].
Deveno de la fremduloj (Datumoj de ISTAT la 31-an de decembro 2006[11]) | |
Albanio | 951 |
Maroko | 390 |
Ekvadoro | 335 |
Ĉinio | 280 |
Peruo | 228 |
Rumanio | 167 |
Tunizio | 150 |
Senegalo | 149 |
Pakistano | 99 |
Filipinoj | 87 |
Ebura Bordo | 84 |
Ukrainio | 73 |
Bangladeŝo | 71 |
Brazilo | 65 |
Srilanko | 60 |
Bulgario | 58 |
Salvadoro | 55 |
Dominika Respubliko | 54 |
Religio
[redakti | redakti fonton]La plej granda parto de la loĝantoj estas katolika. La enmigrado de personoj formis komunumojn de islamanoj kaj ortodoksoj.
Kulturo
[redakti | redakti fonton]Himno de la urbo
[redakti | redakti fonton]Me car Legnan (Mia kara Legnano) estas la himno de la urbo, skribita en legnana dialekto. La teksto kaj la muziko estas verkita de Ernesto Parini (1909–1993)[12]:
- ar tignì sü 'n pais ca sa rispèta
- adèss sa üsa faghi 'na canzum:
- a biunda ca la và 'n sü a gundulèta,
- i munumenti, ul mar e 'l panatum.
- Nüm da Legnan gh'èm poca roba in vista,
- un munumentu sul ca l'é un canum,
- i tesitür, mecanighi e ciclista,
- a gesa da San Magn e peu a stazium...
- Me car Legnan,
- te sé ‘n amur,
- pais nustran,
- lauradur.
- Ul nostar ciel
- l'é pien da füm,
- però par nüm
- l'é sempar bèl!
- Sòna i campan,
- fis'cia i siren;
- òm, donn, tusann
- ta vöran ben.
- Me car Legnan,
- te sé 'n amur,
- pais nustran,
- lauradur!
- Ul frégiu che d'invernu al pica forti,
- ul caldu che d'éstàa 'l ta fà crapà,
- e tütti i caminuni drizzi e storti
- ca füman fin da fàti sufagà.
- I vigil ca ta fregan quatar ghèj,
- i paisan ca i vignévan al mercà,
- l'é un bèl ricordu a storia di cancèj
- da a feruvia ch'évan sempar seràa...
Homoj rilataj al Lenjano
[redakti | redakti fonton]- Futbalisto Matteo Darmian
Vizitoj de famuloj
[redakti | redakti fonton]- Karlo Boromeo (1570)[13]
- Jozefo la 2-a (18-a jarcento)[14]
- Napoleono (1805)[15]
- Giuseppe Garibaldi (16-a de junio 1862)[16]
- Benito Mussolini (5-a de oktobro 1924 kaj 4-a de oktobro 1934)[15]
Tekstaro
[redakti | redakti fonton]- Giorgio D'Ilario, Egidio Gianazza, Augusto Marinoni, Marco Turri, Profilo storico della città di Legnano, 1984 , Edizioni Landoni.
- P. Di Maio, Lungo il fiume. Terre e genti nell'antica valle dell'Olona, 1998, Ed. Museo civico Sutermeinster.
- Variaj aŭtoroj, Il Castello di Legnano. Fascino e suggestione di una testimonianza storica, 1991, Ed. Museo civico Sutermeinster.
- Giorgio Vecchio, Nicoletta Bigatti, Alberto Centinaio, Giorni di guerra. Legnano 1939-1945, 2001, Eo Ipso.
- Giorgio Vecchio, Gianni Borsa, Legnano 1945 -2000. Il tempo delle trasformazioni, 2001, Nomos Edizioni.
- Luigi Marinoni kaj Vittoriano Ferioli, Legnano e la Resistenza, 2006, Komunumo de Legnano.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ itale La Vita in Città: dialetto Arkivigite je 2012-10-31 per la retarkivo Wayback Machine, legnano.org
- ↑ itale Legnano: Clima e Dati Geografici, comuni-italiani.it
- ↑ Zone sismiche in Italia, dati Earth-prints (itale). Alirita 21-5-2008.
- ↑ Classificazione climatica Lombardia, dati Confedilizia (itale). Arkivita el la originalo je 2015-01-25. Alirita 21-5-2008.
- ↑ (PDF) Università degli Studi di Genova - Dipartimento di Fisica (2002). “Atlante Eolico dell'Italia”, Ricerca di sistema per il settore elettrico - Progetto ENERIN (itale).
- ↑ angle Medie climatiche 1961-1990 Arkivigite je 2008-03-21 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ itale Dati climatologici medi
- ↑ itale Tabelle e grafici climatici
- ↑ itale Tabella dei venti
- ↑ 10,0 10,1 DOSSIER STATISTICO IMMIGRAZIONE 2007 - SCHEDA SU LOMBARDIA E AREA MILANESE (itale). Alirita 01/01/2007.[rompita ligilo]
- ↑ DEMO ISTAT. Arkivita el la originalo je 2011-07-09. Alirita 2021-12-22.
- ↑ El "helviolaj statistikoj". Arkivita el la originalo je 2009-06-05. Alirita 2009-08-09.
- ↑ "La Martinella" n°5 - periodaĵo de Famiglia Legnanese
- ↑ Profilo storico su sito web istituzionale. Arkivita el la originalo je 2009-08-18. Alirita 2009-08-10.
- ↑ 15,0 15,1 Giorgio D'Ilario, Egidio Gianazza, Augusto Marinoni, Marco Turri. (1984) Profilo storico della città di Legnano (itale).
- ↑ Memortabulo en Largo Franco Tosi 9
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- itale Oficiala retejo de Legnano Arkivigite je 2021-10-21 per la retarkivo Wayback Machine