La Toya Jackson
La Toya Jackson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de majo 1956 (68-jaraĝa) en Gary |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Patro | Joe Jackson (en) |
Patrino | Katherine Jackson (en) |
Frat(in)oj | Janet Jackson, arad fayazi (en) , Michael Jackson, Marlon Jackson (mul) , Tito Jackson (mul) , Jermaine Jackson (mul) , Jackie Jackson (en) , Randy Jackson (en) kaj Brandon Jackson (en) |
Okupo | |
Okupo | kantisto aktoro televida personaĵo diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.latoyaonline.com/ |
La Toya Yvonne Jackson (Gary (Indiana), 29-an de majo 1956) estas usona kantistino kaj la kvina infano el la muzika familio Jackson. Ŝi estas la fratino de Michael, Jermaine, Tito, Rebbie kaj Janet.
Vivo
[redakti | redakti fonton]La Toya estis la unua filino en la familio kiu strebis al muzika kariero. Ŝia debutalbumo, LaToya Jackson, eldoniĝis en 1980. La unua unuopaĵo de la albumo, If You Feel The Funk, atingis la 18-an lokon en la Nederlanda Top 40.
Ankaŭ ŝia dua albumo sufiĉe sukcesis, sed la tria albumo Heart Don't Lie, eldonita en 1984, fariĝis granda furorkanto. Tiel Michael kiel Tito kunlaboris je la albumo.
En 1987 ŝi decidis por propraforte kontinui, ŝi forlasis la gepatran domon kaj la manaĝeradon de sia patro. La konata triopo Stock, Aitken & Waterman, havis multajn furorkantojn je tiu momento kaj produktis tri kantojn por ŝia albumo LaToya (1988), inter kiuj la kanto (Ain't nobody loves you) Like I do.
Ŝi kaŭzis skandalon kiam ŝi en marto 1989 pozis por Playboy. Kelkajn monatojn pliposte ŝi registis albumon kun la titolo Bad Girl por la germana Teldec diskomarko. La albumo tamen neniam eldoniĝis sub tiu marko, sed unu jaron pliposte sub la itala marko Sherman Records. Pliposte ĝi estis licencita al centoj da etaj markoj, kaj la albumo eldoniĝis multfoje kun diversaj nomoj.
Diskaro
[redakti | redakti fonton]Albumoj
[redakti | redakti fonton]- LaToya Jackson (1980)
- My Special Love (1982)
- Heart Don't Lie (1984)
- Imagination (1986)
- LaToya (ankaŭ You're Gonna Get Rocked, 1988)
- Bad Girl (1990)
- No Relations (1991)
- From Nashville To You: My Country Collection (kompilaĵo de kontreomuziko)
- Stop In The Name Of Love (kompilaĵo kopioj de Motown furorkantoj 1995)
- Startin' Over
Unuopaĵoj
[redakti | redakti fonton]- 1980 If You Feel The Funk
- 1980 Night Time Lover
- 1981 Stay The Night (kopio de unuopaĵo de Billy Ocean)
- 1983 Bet 'Cha Gonna Need my Lovin'
- 1984 Heart Don't Lie
- 1984 Hot Potatoe
- 1986 Imagination
- 1986 He's A Pretender (nur en Eŭropo)
- 1986 Baby Sister (alleen in Japan)
- 1986 Oops Oh No! (dueto kun Cerrone)
- 1987 (Ain't Nobody Loves You) Like I Do (nur en Eŭropo)
- 1987 Tell Me (She Means Nothing To You At All) (nur en Francio)
- 1988 You're Gonna Get Rocked
- 1988 Such A Wicked Love (nur en Usono)
- 1988 You Blew (nur en Germanio)
- 1989 Bad Girl
- 1990 Sexual Feeling (nur en Nederlando kaj Italio)
- 1991 Oops Oh No! (remiksaĵo, nur en Nederlando)
- 1991 Sexbox
- 1992 Let's Rock The House (nur en Nederlando)
- 1996 I Can't Help Myself (nur en Germanio)
- 2003 Just Wanna Dance (promocio, nur en Usono)
- 2004 Free The World (promcio, nur en Usono)
- 2009 Home
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo Arkivigite je 2020-09-06 per la retarkivo Wayback Machine