Kropa gazelo
Kropa gazelo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Gazella subgutturosa (Güldenstädt, 1780) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La kropa aŭ sabla gazelo (Gazella subgutturosa) el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj troviĝas en Ŝingjang, Ĉinghaj, la Interna Mongolio, Gansu kaj Tibeto de Ĉinio, kaj ankaŭ en iama Sovetunio, Mongolio, Arabio, Irano kaj Afganio. Ĝia korpo estas hele flavbruna, kun blankaj brusto, abdomeno kaj internaj flankoj de la kvar membroj. Ĝi aspektas kiel la mongola gazelo, kun longaj oreloj kaj vosto. La maskla gazelo portas kornojn 25-35 centimetrojn Iongajn, kun okulfrapaj cirkiaj eĝoj. La fernala gazelo ĝenerale ne portas kornojn aŭ portas nur tre mallongajn kornojn. En la oestra periodo, la kolo de la maskla gazelo fariĝas dika, kvazaŭ ĝi suferas de tiroidito (kropo).
La gazeloj vivas en dezertoj aŭ duondezertaj regionoj. Somere la masklaj gazeloj loĝas unuope aŭ grupe; kaj la femalaj vivas kune kun siaj idoj. Ili ofte formas grupeton el 4-6 kaj aktivadas kune. Aŭtune ili formas pli grandan grupon el pli ol 100 por fari translokiĝon. Ili ŝatas vivi en vasta regiono kaj estas lertaj en kurado. Ili pariĝas inter novembro kaj januaro de la sekvanta jaro kaj naskas inter aprilo kaj majo. Ĉiujare ta femala gazelo naskas unufoje, kaj ĉiufoje 2 idojn, iafoje 3 aŭ 4. Bredataj gazeloj povas vivi la tutan vintron eksterdome.