Saltu al enhavo

Kleptokratio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kleptokratio (el la malnovgreka κλέπτειν "ŝteli" kaj κρατία "regado", do "regado de ŝtelistoj") estas nomata regformo, kie koruptaj gvidantoj (kleptokratoj) uzas sian potencon por ekspluati sian landon kaj ties loĝantojn, por riĉigi sin mem aŭ siajn favoratojn.

Temas pri establado kaj disvolvigo de la povo bazita sur nejusta alproprigo de kapitalo, instituciigante korupton kaj derivaĵoj kiel nepotismo, politika klientismo kaj publika malversacio, tiel ke tiuj deliktaj agoj restas senpunaj ĉar ĉiuj sektoroj de la povo estas koruptaj, en justico, leĝofarado kaj la ekonomik-politika sistemo.

Estas termino de relative nova stampado, kaj oni uzas kutime pejorative en la intenco ke difinita registaro estas korupta kaj ŝtelema.​