Karel Schwarzenberg
Karel SCHWARZENBERG [ŝvArcnberk] (naskiĝis la 10-an de decembro 1937 en Prago, mortis la 11-an de novembro 2023 en Vieno[1]) estis ĉeĥa politikisto. Eksa ministro pri eksteraj rilatoj de Ĉeĥio, dum la jaroj 2007–2009 kaj 2010–2013. Dum la tempo de la ĉeĥa prezido en Eŭropa Unio (januaro – junio 2009) li ankaŭ estris ties konsilion de ĝeneralaj kaj eksterlandaj aferoj. Estro de la konservatisma partio TOP 09.
Germanlingve li uzis la nomformon Karl Fürst zu Schwarzenberg (Fürst = princo) aŭ Karl von Schwarzenberg, aŭ sian plenan nomon Karl Johannes Nepomuk Josef Norbert Friedrich Antonius Wratislaw Mena von Schwarzenberg. De 1960 li estis formala estro de la princa dinastio Schwarzenberg kaj uzas ankaŭ la titolon de "duko de Český Krumlov".
Lia familio en 1948 fuĝis el Ĉeĥoslovakio kaj forlasis tie dek unu kastelojn. Karel Schwarzenberg frekventis gimnazion en Vieno. Dum sia ekzilo li subtenis la ĉeĥoslovakian rezistadon kontraŭ komunismo. Li estis amiko de Václav Havel. En 1990, kiam Havel estis prezidento de Ĉeĥoslovakio, li iĝis ties oficejestro. En 2004 li estis elektita kiel senatano. En 2007 li iĝis ministro pri eksterlandaj aferoj, kvankam prezidento Klaus hezitis nomumi lin, pro liaj fortaj ligoj al aliaj landoj, precipe Aŭstrio.
Schwarzenberg havis loĝejojn en Aŭstrio, Ĉeĥio, Germanio kaj Svislando kaj la civitanecojn de Ĉeĥio kaj Svislando. Li nomis sin "mezeŭropano kun svisa pasporto".
Karel Schwarzenberg estis praido de Karl Philipp zu Schwarzenberg.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Karel Schwarzenberg ist tot." - Mortanonco ĉe: orf.at, 12.11.2023