Kampanjo por Nuklea Senarmigado
Kampanjo por Nuklea Senarmigado | ||
---|---|---|
La simbolo de KNS, desegnita de Gerald Holtom en 1958. Ĝi iĝis preskaŭ universala pacsimbolo uzita en multaj diversaj versioj tutmonde.[1] | ||
interesogrupo movado kontraŭ nuklea armilo pac-organizaĵo ne-registara organizaĵo | ||
Komenco | novembro 1957 | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Sidejo | Londono, Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | private company limited by guarantee | |
La Kampanjo por Nuklea Senarmigado (KNS) aŭ en la angla Campaign for Nuclear Disarmament (CND) estas organizo kiu postulas unuflankan nuklean senarmiĝon fare de Unuiĝinta Reĝlando, internacian nuklean senarmiĝon kaj pli fortan internacian armoreguladon pere de interkonsentoj kiaj la Traktato por Nuklea Malpliigo. Ĝi kontraŭas ĉefe tian militan agadon, kiu povas rezulti en la uzado de atomaj, kemiaj aŭ biologiaj armiloj kaj la konstruadon de centraloj de nuklea energio en la UR.
La KNS estis formita en 1957 kaj ekde tiam ĝi estis ĉe la antaŭa fronto de la pacmovado en la UR. Ĝi postuliĝas kiel la plej granda unutema packampanjo en Eŭropo. Inter 1959 kaj 1965 ĝi organizis en paskaj semajnfinoj la Marŝojn de Aldermaston, kie estas Atomarlila Deponejo, ĉe Aldermaston al Trafalgar Square, Londono.
La 6-an de oktobro 2017 al la kampanjo kontraŭ atomarmiloj estis atribuita la Nobel-premio pri paco.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Internacia kampanjo por aboligi nukleajn armilojn ICAN
- Internacia Asocio de Kuracistoj por la Evitado de Nuklea Milito
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "BBC NEWS : Magazine : World's best-known protest symbol turns 50", BBC News, 20a de Marto 2008. Kontrolita 2008-05-25.