Kamehameha la 5-a
Kamehameha la 5-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Havajo | |||||
Regado | de la 30-a de novembro 1863 ĝis la 11-a de decembro 1872 | ||||
Antaŭulo | Kamehameha la 4-a | ||||
Sekvanto | Lunalilo | ||||
Persona informo | |||||
Lunalilo | |||||
Naskonomo | Lota (Lot) Liholiho Kapuāiwa Kalanimakua Kalanikupuapaikalaninui Aliʻiolani Kalani-a-Kekūanaōʻa | ||||
Naskiĝo | 11-a de decembro 1830 en Honolulu | ||||
Morto | 11-a de decembro 1872 en Honolulu | ||||
Mortis per | Malsano vd | ||||
Tombo | Reĝa Maŭzoleo de Havajo | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Havajo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Kamehameha | ||||
Patro | Kekūanāoʻa | ||||
Patrino | Kaʻahumanu (Kīnaʻu) | ||||
Gefratoj | Kamehameha la 4-a, David Kamehameha (en) kaj Victoria Kamāmalu (en) vd | ||||
Parencoj | Nāhienaena (en) (adoptopatro aŭ adoptopatrino) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | juĝisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kamehameha la 5-a aŭ Lot Kapuāiwa (Lota Liholiho Kapuāiwa Kalanimakua Kalanikapuapaikalaninui Ali`iolani Kalani-a-Kekūanaō‘a) (naskiĝis la 11-an de decembro 1830 en Honolulu kaj mortis la 11-an de decembro 1872 samloke) estis la kvina reĝo de Havajo de 1863 ĝis 1872. Li estis la filo de Mataio Kekūanāoʻa, la ekvivalento de la ĉefministro de la Reĝlando de Havajo, kaj de lia edzino Kaʻahumanu la 2-a (filino de Kamehameha la 1-a) kiu estis reĝino de la insuloj Sandwich. Kamehameha la 5-a estas tiel la nepo de Kamehameha la 1-a, la unua reĝo de Havajo.
Nova konstitucio
[redakti | redakti fonton]En majo 1864, li petis la celebradon de konstitucia akordo por la 7-a de julio 1864. Li volis proponi novan konstitucion kiu pli favoras la kronon, anstataŭ ol aldoni amendojn al la malnova konstitucio. La konvencio komencis ĝustatempe, la laboro progresis sen problemo ĝis la 62-a artikolo. En tiu artikolo, oni kondiĉis ke la voĉdonantoj estu: loĝantoj, kiu pasis teston de ĝenerala kulturo kaj posedu terojn aŭ havu altajn rentojn. La 20-an de aŭgusto 1864, li subskribis la konstitucion kaj prenis ĵuron por protekti ĝin. La konstitucio baziĝas sur la devena skizo sed 20 artikoloj estis forigitaj. Kiam li nomumis Carlos de Varigny por la kabineto de la reĝo, la Amerikanoj en Havajo estis konvinkitaj ke la reĝo adoptis politikon kontraŭ la Usono. Efektive, sia exterlanda politiko ne ŝanĝis.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj Kamehameha V en franca Vikipedio kaj Kamehameha V en hispana Vikipedio.