Kaliro (luno)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kaliro. |
Kaliro | |
Natura satelito de Jupitero (XVII) | |
satelito de Jupitero • neregula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Jupitero XVII[1] |
Aliaj nomoj | S/1999 J 1 |
Nomita laŭ | Kalirhoo vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | - J. V. Scotti (Spacewatch) - Timothy B. Spahr[1] kaj lia teamo |
Dato de malkovro | 6-a de oktobro 1999[1] |
Loko de malkovro | Observatorio Kitt Paek[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 24 103 000 km |
Discentreco | 0,2828 |
Klinangulo | 147,158° (rilate al la ekliptiko) |
Periodo | 758,77 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 9 km (averaĝe)[2] |
Maso - Denso |
~8,7 × 1014 kg ~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Albedo Geometria albedo |
~0,04[2] (hipoteze) 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 20,8[2] |
Kaliro estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis unue malkovrita la 6-an de oktobro 1999 de Jim Scotti, en la kadro de la programo Spacewatch kaj, konfuzita kun asteroido, ricevis la maldaŭran nomon 1999 UX18. Sed la neebleco kalkuli ĝian ĉirkaŭsunan orbiton sugestas al Timothy B. Spahr kaj lia teamo, ke temas pri jupitera luno.
La 18-an de julio 2000, kalkulo far de Brian G. Marsden montras[3], ke ja estas satelito de Jupitero, kiu ricevas la maldauran nomon S/1999 J 1.
Nomo
[redakti | redakti fonton]La 22-an de oktobro 2002, IAU aprobis[4] por ĝi la nomon Kaliro[5] laŭ Kalirhoo (greke: Καλλιρόη, Kalliroe): nomo de pluraj virinoj kaj nimfoj de la helena mitologio, inter kiuj: oceanidino, edzino de Krizaoro kaj patrino de Geriono; najado, filino de la oceanido Aĥeloo; alia najado, filino de la oceanido Skamandro; libia princino, kiu helpis Diomedon, ktp.
Orbito
[redakti | redakti fonton]Kaliro estas ano de la pazifaa grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 800 000 kaj 24 100 000 km, kaj klinangulojn inter 144,5° kaj 158,3° rilate al la Jupitera ekvatoro.
-
Diagramo montranta la orbitojn de la neregulaj jupiteraj satelitoj. La pazifa grupo estas videbla en centro-malalto.
-
Diagramo montranta la orbitajn inklinaciojn de la lunoj de la pazifa grupo en funkcio de la granda duonakso.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3
Gvido pri la jupiteraj satelitoj
Jovian Satellite Fact Sheet (Datumoj pri la jupiteraj satelitoj)
Planetary Satellite Physical Parameters (angle) - ↑ IAUC 7460: S/1999 J 1 (angle)
- ↑ AUC 7998: P/2002 T5; Sats DE JUPITER Nomoj de lunoj (angle)
- ↑ Angle, ĝi ricevis la nomon de Callirrhoe, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- pole Kaliro, el "Księżyce planet Układu Słonecznego" Arkivigite je 2009-05-04 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Kaliro (angla versio) Arkivigite je 2010-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Nova ekstera jupitera satelito malkovrata
- france Nova jupitera luno Arkivigite je 2009-09-22 per la retarkivo Wayback Machine
- france Kaliro, el la paĝaro de Jean-Michel
- germane La karmea grupo (el "Projekto Luno")
|