Kalibro (armilo)
Kalibro - diametro de tubo de armilo, ankaŭ diametro de obuso kaj kuglo. Kalibro estas baza grando, determinanta potenco de pafa armilo. Konusa kanontubo havas eniran kaj eliran kalibron.
Per kalibro armiloj estas kondiĉe klasifikitaj laŭ et-kalibroj (5-6mm), mez-kalibroj (7-9mm) kaj grand-kalibroj (pli ol 10mm)
Kalibro de glat-tuba ĉasa armilo pro malnova tradicio mezuriĝas per nombroj de kugloj kiujn povas fari el unu angla funto (453,6g) de pura plumbo.
Longon de tubo de kanono pleje esprimas per kalibro - rilato de diametro de kanalo de tubo al longo de tubo.
Laŭ Francisko Azorín kalibri estas Mezuri la diametron de cilndra aŭ sfera korpo, aŭ la internan diametron de tubo.[1] Do li koincidas tute kun PIV. Li indikas etimologion el araba kalib (kerno, modlilo). Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj kalibro, por diametro de cilindra aŭ sfera korpo kaj kalibrigi, por fari ke iu korpo havu ian precizan kalibron.[2]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 100.
- ↑ Azorín, samloke.