John Mawe
John Mawe | |
---|---|
Oro kaj Diamantoj - el libro de John Mawe, 1812 Travels in the Interior of Brazil ilustrita de James Sowerby[1] | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1764 en Derbyshire, Anglio |
Morto | 26-a de oktobro 1829 en Londono, Anglio |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Londono |
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Okupo | |
Okupo | mineralogo verkisto |
John MAWE (1764 – 1829) estis brita mineralogo kiu fariĝis famkonata pro sia praktika aliro al la fako.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mawe naskiĝis en Derby en 1764 de Samuel Maw(e). Lia patrino mortis kiam li estis 10-jaraĝa kaj li estis edukita de la dua edzino de sia patro, Francis (naskiĝnome Beigton). En frua vivo li ŝajne trapasis 15 jarojn ĉe la maro. En 1790, li fariĝis kapitano de la komerca ŝipo Trent, komercanta al Sankt-Peterburgo[2].
En 1793, Mawe metioservis ĉe la masonisto de Derby Richard Brown (1736–1816), kaj edziĝis kun lia filino, Sarah, la 1-an de novembro 1794.[2] Brown & Mawe estis la nomo de la podetala komerco apud Covent Garden en 1797 kiu vendis objektojn kreitajn el marmoro de Derbyshire en la fabriko de Derby. Mawe estis direktoro de tiu ĉi komerco. Ĉi tiu komerco estis establita en 1794. Oni iam pensis, ke geologiaj tavol-diagramoj de Derbyshire kiuj estas faritaj el mineraloj de Derbyshire estis ĉiuj kreitaj de White Watson sed oni nun pensas kredeble, ke kelkaj el tiuj ĉi objektoj en Muzeo de Derby estis fakte kreitaj de Mawe & Brown.[3]
Ĉirkaŭ la fino de la jarcento li vojaĝis al la plejmulto de la minejoj en Anglio kaj Skotlando, kolektante mineralojn por la kabineto de la Reĝo de Hispanio.[4] En 1800 li posedis la butikon de Fluorito de la Reĝaj Muzeoj en Matlock Bath, kio, pere de lia agento, estis kaŭzonta al li disputon kun Thomas Pearson koncerne ĉirkaŭantajn minejojn.[5]
En aŭgusto 1804 li komencis "vojaĝon de komerca eksperimento" al Rio de la Plata financitan de Princo Regento de Portugalio. Lia misio estis taksi la valoron de la industrioj de oro kaj diamanto kiuj povus revigligi la malsanan ekonomion de Brazilo.[6] Mawe estis atinginta Kadizon kiam eksplodis milito inter Anglio kaj Hispanio, kaj li estis blokita en la urbo kie li malsaniĝis kaj preskaŭ mortis. Li navigis de Kadizo en marto 1805 al Montevideo, kaj atingite tiun urbon estis enkarcerigita kiel angla spiono. Li akiris liberecon tuj poste, sed estis internigita, kaj ne akiris sian ellason ĝis la kapto de Montevideo fare de William Beresford en 1806. Li akompanis la ekspedicion sub John Whitelocke al Bonaero, kaj revenante al Montevideo aĉetis skunon kaj navigis al Brazilo, haltante en pluraj havenoj survoje, inkluzive la insulon Santa Catarina. Li estis bone akceptita en Brazilo fare de Princo Regento, kiu donis al li la permeson viziti la minejojn de diamanto de Minas-Ĝerajso kaj aliajn partojn de la interno dum 1809–1810, kaj ankaŭ donis al li aliron al la registaraj arĥivoj.[4]
Mawe revenis al Londono en 1811, kaj malfermis butikon sur The Strand, proksime al Somerset House, fariĝis famkonata kiel praktika mineralogo.[4] En 1813 li estis elektita al la "Royal Geological Society of Cornwall", kaj en 1817 li ricevis diplomon de la "Jena Mineralogischen Gesellschaft".[2]
John kaj Sarah Mawe havis du infanojn, filon kaj filinon. Ilia filo, John Saint Mawe (1797–1820), mortis 22-jaraĝa; Sarah petis en sia testamento ke ŝi estu entombigita apud li. Ilia filino edziniĝis kun Anthony Tissington Tatlow (1789–1828), kiu fariĝis partnero de Mawe en butiko de Cheltenham en 1816.[2]
Mawe mortis en Londono la 26-an de oktobro 1829. Tabulo je lia memoro troviĝas en preĝejo de Castleton, Derbyshire. Lia komerco estis daŭrigita de James Tennant, mineralogo[4], en partnereco kun Sarah, la vidvino de Mawe ĝis 1840.[2] Sarah Mawe havis la titolon de "Mineralogo de Ŝia Reĝina Moŝto" ĝis ŝi emeritiĝis.[7]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]La ĉefa verko de Mawe estis la raporto de lia vojaĝo al Sudameriko, Travels in the Interior of Brazil, Londono, 1812; Philadelphia, 1816; 2-a eldono, 1823.[4]
Li ankaŭ verkis:[4]
- 1. The Mineralogy of Derbyshire, 1802.
- 2. A Treatise on Diamonds and Precious Stones[rompita ligilo], 1813; 2-a eld. 1823.
- 3. A Catalogue of Minerals, 1815.
- 4. A Descriptive Catalogue of Minerals, 1816; 4-a eld. 1821; reeldonita en 1823.
- 5. Familiar Lessons on Mineralogy and Geology, 1819; 10-a eld. 1828.
- 6. Amateur Lapidary's Guide, 3-a eld. 1823; 1827.
- 7. Instructions for the use of the Blow-pipe and Chemical Tests, 4-a eld. 1825.
- 8. The Voyager's Companion or Shell-Collector's Pilot, 1821; 4-a eld. 1825.
- 9. The Linnæan System of Conchology, 1823.
Li redaktis la 2-an eld. de Wodarch's Introduction to Conchology, 1822, kaj skribis artikolon pri The Occurrence of Diamonds, &c., in Brazil por Ludwig Wilhelm Gilbert Annalen der Physik lix. (1818), krom On the Tourmaline and Apatite of Devonshire por la Quarterly Journal of Science, iv. (1818). Ankaŭ aperas ke li eldonis kelkfoje Directions to Captains of Ships, Officers, and Travellers; particularly to those engaged in the South Sea Fishery (por kolektado de konkoj). Manuskripta artikolo On a Gold Mine in South America estas konservita en la biblioteko de la "Geological Society of London".[4]
Nombro da publikaĵoj de Mawe estis plene ilustritaj de James Sowerby kaj liaj filoj[8], kiuj specialiĝis pri detalaj koloraj tabeloj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Travels in the Interior of Brazil, Mawe, John; 1812
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 . Mawe, John (1766–1829), mineralogist and dealer in minerals (HTML). Dictionary of National Biography (2004). Oxford University Press (2004).
- ↑ (Winter 1992) “Early life and geological work of John Mawe 1766-1829 and a note on his travels in Brazil”, Bulletin of the Peak District Mines Society (PDF) 11 (6), p. 5.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 . Mawe, John (1764–1829), mineralogist (HTML). Dictionary of National Biography Vol. XXVII. Smith, Elder & Co. (1894).
- ↑ Further notes on the history of phosgenite and matlockite from Matlock, England Arkivigite je 2020-09-09 per la retarkivo Wayback Machine, Peter S. Burr in the Mineralogical Record, January 1994
- ↑ (1998) “Pedagogy through print: James Sowerby, John Mawe and the problem of colour in early nineteenth-century natural history illustration”, The British Journal for the History of Science 31, p. 275–304. doi:10.1017/S0007087498003306.
- ↑ James Tennant. The Mineralogical Record.
- ↑ James Sowerby (1757-1822) (HTML). The Mineralogical Record Museum of Art. Mineralogical Record Inc.