Hungario en la Somera Olimpiko 2024
Hungario en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Somera Olimpiko 2024 en Parizo | ||||||||||||
178 sportistoj en 20 disciplinoj (fakoj) | ||||||||||||
Flagoportanto | Krisztián Tóth kaj Blanka Böde–Bíró (inaŭguro) Tamara Csipes kaj Kristóf Milák (fermo) |
|||||||||||
Medaloj Rango: #14 |
oro 6 |
arĝento 7 |
bronzo 6 |
sumo 19 |
||||||||
Olimpika historio (detaloj) | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1896 · 1900 · 1904 · 1908 · 1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 | ||||||||||||
La sportista teamo de Hungario konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 28-a partopreno en Someraj Olimpikoj. Kunordigis la teamon la Hungara Olimpika Komitato (Magyar Olimpiai Bizottság, MOB), kreita jam en 1895.
Konkuris sume 170 hungaraj atletoj en 20 sportaj disciplinoj. Antaŭ la evento la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la ĵudisto Krisztián Tóth kaj la manpilka golulino Blanka Böde–Bíró. En la solena fermo la teamaj flagoportantoj estis la kajakistino Tamara Csipes, kiu en Parizo kolektis du arĝentajn kaj bronzan medalojn, kaj la naĝisto Kristóf Milák, kiu kolektis oran kaj arĝentan medalojn.
La teamo sume atingis 19 medalojn, 6 orajn, 7 arĝentajn kaj 6 bronzajn, kaj sekve ricevis la 14-an rangon.
Medalistoj
[redakti | redakti fonton]Medalo | Nomo | Disciplino | Evento | Dato |
---|---|---|---|---|
Oro | Hubert Kós | naĝado | konkurso vira 200 m dorso | la 1-an de aŭgusto |
Oro | Tibor Andrásfi, Máté Koch, Dávid Nagy, Gergely Siklósi | skermado | konkurso vira teamo | la 2-an de aŭgusto |
Oro | Kristóf Milák | naĝado | konkurso vira 100 m papilio | la 3-an de aŭgusto |
Oro | Kristóf Rasovszky | naĝado | konkurso vira 10 km en rivero | la 9-an de aŭgusto |
Oro | Viviana Márton | tekvondo | konkurso ina 57 kg | la 9-an de aŭgusto |
Oro | Michelle Gulyás | moderna pentatlonisto | ina individue | la 11-an de aŭgusto |
Arĝento | Kristóf Milák | naĝado | vira konkurso de papilio 200 m | la 31-an de julio |
Arĝento | Csanád Gémesi, Krisztián Rabb, András Szatmári, Áron Szilágyi | skermado | vira konkurso de glavo teame | la 31-an de julio |
Arĝento | Bence Halász | atletiko | vira konkurso de martelĵetistoj | la 4-an de aŭgusto |
Arĝento | Bence Nádas, Sándor Tótka | remado | vira konkurso de kajako pare en 500 m | la 9-an de aŭgusto |
Arĝento | Tamara Csipes, Alida Dóra Gazsó | kanuado | virina konkurso de kajako pare en 500 m | la 9-an de aŭgusto |
Arĝento | Tamara Csipes | kanuado | virina konkurso de kajako sole en 500 m | la 10-an de aŭgusto |
Arĝento | Ádám Varga | kanuado | vira konkurso de kajako sole en 1000 m | la 10-an de aŭgusto |
Bronzo | Eszter Muhari | skermado | virina konkurso de spado | la 27-an de julio |
Bronzo | Veronika Major | pafado | virina konkurso per pistolo | la 3-an de aŭgusto |
Bronzo | Tamara Csipes, Sára Fojt, Alida Dóra Gazsó, Noémi Pupp | kajakado | virina teama kvaropa konkurso de kajako 500 m | la 8-an de aŭgusto |
Bronzo | Sára Fojt, Noémi Pupp | kajakado | virina teama duopa konkurso de kajako 500 m | la 9-an de aŭgusto |
Bronzo | Dávid Betlehem | naĝado | vira konkurso en rivero 10 km | la 9-an de aŭgusto |
Bronzo | Bálint Kopasz | kajakado | vira sola konkurso de kajako 1000 m | la 10-an de aŭgusto |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|