Hispana virina nacia teamo de futbalo
Hispanio | ||
---|---|---|
asocio | Real Federación Española de Fútbol Reĝa Federacio Hispana de Futbalo | |
konfederacio | UEFA | |
manaĝero | Ignacio Quereda (ekde la jaro 1988) | |
FIFA kodo | ESP | |
unua matĉo | Hispanio 0-1 Portugalio 1983 | |
plej granda gajno | Hispanio 17-0 Slovenio 1994 | |
plej granda perdo | Svedio 8-0 Hispanio 1996 | |
Virina Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 0 | |
plej bona rezulto | - | |
Eŭropa Virina Futbal-Ĉampionado | ||
aperoj | 1 (en 1997) | |
plej bona rezulto | duonfinalo 1997 | |
La hispana virina nacia teamo de futbalo reprezentas sian landon, Hispanion, en internaciaj turniroj de virina futbalado. La teamo ĝis la stato de somero 2011 nur unufoje partoprenis en la Eŭropa Virina Futbal-Ĉampionado, en 1997, kaj tie atingis la duonfinalon. Por la Virina Futbala Mondpokalo la teamo ĝis nun ne kvalifikiĝis.
Tio pro sukcesa junulina trejnado ŝanĝiĝis en la 2010-aj jaroj: la teamo de sub-19-jaruloj gainis la eŭropan ĉampionadon de 2004 en tiu aĝokategorio, kaj la teamo de sub-17-jaruloj la eŭropan ĉampionadon de 2004 en la koncerna aĝokategorio. Kiam la sportistinoj el tiuj teamoj eniris la nacian teamon, ĝi koresponde plifortiĝis. Tamen la sukcesoj ĝis nun ne kompareblas kun tiuj de la koncerna vira teamo: la hispanaj futbalistinoj ekde 2013 en ĉiu Eŭropa Virina Futbal-Ĉampionado estis inter la plej bonaj ok teamoj, do ĉiam estis en la kvaronfinalo, sed ankoraŭ atendas pli bonan rezulton.