Saltu al enhavo

Hideki Tojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hideki Tojo
Persona informo
東條英機
東条英機
Naskiĝo 30-an de decembro 1884 (1884-12-30)
en Kōjimachi-ku,  Japana Imperio
Morto 23-an de decembro 1948 (1948-12-23) (63-jaraĝa)
en Sugamo Prison, Tokio,  Japanio
Mortis pro Mortpuno Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pendumo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo tombejo Zōŝigaja, 1-1-12
Yasukuni-Sanktejo
Pacifiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Vera Skolo de la Pura Lando • ŝintoo vd
Etno japanoj vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Terarmea Akademio de la Japana Imperio
Terarmea Universitato de Japana Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Asocio por Helpado de Imperia Regado Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Hideki Tojo
Familio
Patro Tōjō Hidenori (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Tōjō Chitose (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Katsuko Tōjō (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Teruo Tōjō (en) Traduki, Toshio Tōjō (en) Traduki, Makie Tōjō (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Yūko Tōjō (en) Traduki (nepino)
Hajime Sugiyama (en) Traduki (bofilo)
Hidemasa Bōnō (en) Traduki (bofilo)
Ryūichi Takamori (en) Traduki (bofilo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
diplomato
oficiro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1905–1945 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hideki Tōjō (東條 英機 Tōjō Hideki; Esperantigite Toĵo Hideki, Tokio, 30a de decembro 1884-samloke, 23a de decembro 1948) estis elstara japana militisto, kiu iĝis Ĉefministro de Japanio dum la Dua Mondmilito, inter 1941 kaj 1944. Li okupis aliajn gravajn postenojn kiel Ministro pri Milito (1940-1944), Ministro pri Eksterlandaj Aferoj (1942), Ministro pri Edukado (1942) kaj Ĉefo de la Alta Stabanaro de la Armeo (1944).

Li estis la intelekta organizanto de la japana invado de Manĉurio, kiu rezultos en la milito kontraŭ Ĉinio kaj poste en la Dua Mondmilito. Tōjō havis karisman personecon de granda influo sur la japana armeo. Dum la Mondmilito, dum li estis ĉefministro, en la teritorioj okupitaj de la japanaj fortoj oni fifaris nombrajn militkrimojn kiel la ekzekuto de prizonuloj aŭ eĉ la uzado de kemiaj kaj biologiaj armiloj. En Japanio mem la militista polico (Kenpeitai) kaj aliaj armitaj fortoj de sekureco konvertis la landon en aŭtenta polica ŝtato, same kiel la politika vivo limiĝis al la para-faŝisma movado Taisei Ĝokusankai, aŭ "Asocio de Helpo al la Imperia Reĝimo". Konsekvence de la serio de militaj malvenkoj el 1942 kaj 1943, Tōjō devis demisii el ĉiuj siaj postenoj en julio 1944.

Post la fino de la milito, spite malsukcesan klopodon de memmortigo, li estis arestita de la novaj usonaj aŭtoritatoj. Li estis juĝita de la Internacia Milita Puntribunalo por Fora Oriento, kiu kondamnis lin je mortopuno pro la japanaj militkrimoj, kaj estis pendumita la 23an de decembro 1948. Poste, kelkaj historiistoj indikis, ke dum la militjuĝoj de Tokio, pro premo de usonanoj, multaj politikaj respondecoj de la imperiestro Hirohito estis transigitaj al la propra Tōjō, farante lin responsa kaj komplete senkulpigante la politike pli gravan figuron de la imperiestro.[1]

  1. Herbert Bix (2000); p. 545

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Aldus, Christoph (1999). The Police in Occupation Japan: Control, Corruption and Resistance to Reform. Routeledge. ISBN 0-415-14526-0.
  • Asao, Naohiro; et al. eld. (1997). Simpan Nihonshi Jiten. Tokio: Kadokawa Shoten.
  • Bergamini, David (1971). Japan's Imperial Conspiracy. New York: William Morrow and Company.
  • Bix, Herbert P. (2000). Hirohito and the making of modern Japan. HarperCollins. ISBN 978-0-06-093130-8.
  • Butow, Robert J.C. (1961). Tojo and the coming of the war. Stanford University Press. ISBN 978-0-8047-0690-2.
  • Dower, John W. (2000). Embracing defeat: Japan in the wake of World War II. W. W. Norton & Company. ISBN 978-0-393-32027-5.
  • Frank, Richard B. (2001). Downfall: The End of the Imperial Japanese Empire. Penguin. ISBN 0-14-100146-1.
  • Gorman, Jacqueline Laks (2009). Pearl Harbor: A Primary Source History. Gareth Stevens. ISBN 978-1-4339-0047-1.
  • Samuels, Richard J. (2007). Securing Japan: Tokyo's Grand Strategy and the Future of East Asia. Cornell University Press. ISBN 0-8014-4612-0.
  • Terasaki, Hidenari (1991). Shōwa tennō dokuhakuroku. Bungei Shunjūsha.